ورود به محتوا

Filmeto pri Dua Vivo

از Hilded, 31 ژوئیهٔ 2010

پست‌ها: 6

زبان: Esperanto

Hilded (نمایش مشخصات) 31 ژوئیهٔ 2010،‏ 23:28:48

Ĉu vi konas la virtualan mondon Dua Vivo (Second Life)? Ĉu vi scias ke estas multaj esperantistoj tie? Ĉu vi scias ke ni tie havas nian propran landon, Esperanto-Lando?
Mi faris filmeton pri la esperantistoj en Dua Vivo, por ke vi povus ekkoni nin: Dua Vivo, 2010

Valerio (نمایش مشخصات) 20 نوامبر 2010،‏ 19:25:50

Tre interesa filmo! Dankon, Bergino! Estas bonege, ke esperantistoj ekzistas eĉ tie! Ankaŭ mi jam aliĝis al via vere internacia komunumo. rideto.gif

Balbutanto (نمایش مشخصات) 22 نوامبر 2010،‏ 1:51:14

Dankon por via filmeto! Mi jam aŭdis pri Dua Vivo sed neniam vizitis ĝin. Ĉio tio ĉi aspektis impresa kaj simpatia. Ĉu multaj esperantistoj envivas tiun virtualan landon?

Valerio (نمایش مشخصات) 22 نوامبر 2010،‏ 6:08:49

La grupo "Esperanto" havas 501 membrojn, sed bedaŭrinde nur malgranda parto el ili estas aktivaj. Estas malfacile kalkuli realan kvanton ĉar iuj venas ĉiutage, iuj ĉiusemajne, iuj pli malofte. Sed mi estas tie tute nelongan tempon kaj jam havas en mia amiklisto 23 personojn el diversaj landoj. Hieraŭ vespere mi havis tie komunikadon kun: unu usonano, unu braziliano, unu ĉarma polino kaj du francoj. Rimarkinde, ke tio estis vespero sen iuj e-aranĝoj. Mi persone estas kontenta ja mi povas uzi la linvon nome por tio, por kio mi ĝin lernis. rideto.gif

Balbutanto (نمایش مشخصات) 23 نوامبر 2010،‏ 23:35:23

Kvincent unu? shoko.gif Estas multe pli da esperantistoj ol mi konas. Dankon por la informo. Mi deziras al la grupo bonŝancon kaj sukceson.

Hilded (نمایش مشخصات) 24 نوامبر 2010،‏ 23:11:30

Valerio, bonvenon al Dua Vivo ridulo.gif

Balbutanto, ĉ. 100 membroj de la grupo "Esperanto" ensalutas ĉiu monato. Sed ni ne scias ĉu ĉiu el ili vizitas esperantajn lokojn kaj aranĝojn. Ni nek scias kiom ofte aŭ kiom longe ili ĉeestas en Dua Vivo.

بازگشت به بالا