Přejít k obsahu

"Kun nomo [?] rolo", kiel angla "with name as role" en teatraĵo

od uživatele pniedzielski ze dne 1. srpna 2010

Příspěvky: 4

Jazyk: Esperanto

pniedzielski (Ukázat profil) 1. srpna 2010 4:38:34

Saluton!

En lingvo angla, oni povas diri "[...] with Ivo as the lead actor" (kiel en afiŝo de teatraĵo). Ĉu tio lingvouzo estas idioma? Se tio estas vera, kiel oni dirus "as"-n? Mi povas findecidi (aŭ pensi?) je unu lingvouzoj:

"[...] kun Ivo, kiu estas la aktoro primara"

Ĉu tio estas ĝusta en Esperanto aŭ lingvouzo pli facila ekzistas?

Dankon,
Patrick

patrik (Ukázat profil) 1. srpna 2010 5:50:12

Mi dirus jene:

"Kun Ivo, kiel la (ĉefa) aktoro, ludonte la rolon de Hamleto..." [ĉefa = lead, rolo = role] aŭ
"Kun Ivo, kiel la (ĉefa) rolo de Hamleto..." aŭ
"Kun Ivo, ludonte la (ĉefan) rolon de Hamleto..." aŭ
"Kun Ivo, je la (ĉefa) rolo de Hamleto..."

rideto.gif

horsto (Ukázat profil) 1. srpna 2010 11:01:00

Saluton al ambaŭ Patrik(oj),
pniedzielski:
"[...] kun Ivo, kiu estas la aktoro primara"

Ĉu tio estas ĝusta en Esperanto aŭ lingvouzo pli facila ekzistas?
Gramatike tio estas ĝusta. Sed anstataŭ aktoro primara mi dirus ĉefrolulo.
Ankaŭ eblas diri: kun Ivo, la ĉefrolulo, ...
patrik:
Kun Ivo, ludonte la (ĉefan) rolon de Hamleto...
ludonte estas malĝusta, diru ludanta.

pniedzielski (Ukázat profil) 1. srpna 2010 17:06:04

Saluton, Patrik kaj Horsto,

Dankon por via konsilo! Mi estis malcerta de la pli deca kutimo Esperanta. Patrik: Malkonscia de tio uzo de "kiel" mi estis. Horsto: dankon por la konsileto pri "ĉefrolulo"; tio estas facila kompreni.

Kaj Horsto...Mi ŝatas via bildo! Ĉu vi estas ankaŭ programisto de Libera Softvaro?

Ĝis,
Patrik

Zpět na začátek