Til indholdet

Esperanto mankas esprimojn?

af Jorn644, 1. aug. 2010

Meddelelser: 32

Sprog: Esperanto

Jorn644 (Vise profilen) 1. aug. 2010 11.23.44

Mi estas verkanta rakonton en la esperanta lingvo, sed jam kelkfoje ne povis mi bone esprimi kion mi volis diri. Exemple:

La rakonto temas pri ulo kiu kvinjaraĝan knabinon trovis.

En la angla lingvo: "I found her a year ago and before I knew it I was raising her."

Kaj en la nederlanda lingvo mi dirus tiun frazon jene:

"Ik vond haar een jaar geleden, en voordat ik het wist was ik haar aan het opvoeden."

Sed kiam mi konsolas la esperantan vortaron por la angla vorto "to raise" aŭ la nederlanda vorto "opvoeden", mi nur trovas:

- eduki
- guverni

Sed eduki pensigas min al lernejaj instruoj kaj guverni ankaŭ ne tre taŭgas la vorton "to raise" aŭ "opvoeden"

Ĉu iu povas doni konsilon al mi pri tiuj ĉi vortoj?

Hispanio (Vise profilen) 1. aug. 2010 11.47.22

Laŭ mi la vorto eduki taŭgas.

sal.gif

jan aleksan (Vise profilen) 1. aug. 2010 11.50.18

eduki estas ĝusta vorto, ĉar ĝi ne nur rilatas al instruo en lernejo.

novatago (Vise profilen) 1. aug. 2010 12.02.03

Ankaŭ mi pensas ke eduki estas la ĝusta elekto.

Dulingvaj vortaroj malfacile povas esti perfektaj nek por la internacia lingvo, nek por la naciaj lingvoj.

Ne kulpigu la lingvon tiel rapide okulumo.gif.

Ĝis, Novatago.

Jorn644 (Vise profilen) 1. aug. 2010 12.19.52

Nu, mi ne kulpigas la lingvon kompreneble. Sed mi iom timas ke "eduki" povus esti miskomprenita.

Nederlande:

"Ik heb haar --grootgebracht--."
- Laŭlitere: "Mi grandportis ŝin."
- Kaj signifas: "I raised her"

"Ik heb haar --opgevoed--."
- Laŭlitere: "Mi surnutris ŝin."
- Signifas: "I raised her."

"Ik heb haar --geedukeerd--."
- Laŭvorte: "Mi edukis ŝin."
- Signifas: "Mi instruis ŝin."

Sed en la nederlando la frazo "mi edukis ŝin" signifas "mi instruiis ŝin".

Kaj "eduki" kaj "to raise" estas du aliaj aferoj.

Tial mi bedaŭras ke Esperanto mankas pli da vortojn por "to raise". Ĉar mi timas ke eble mi estos miskomprenita kiam mi uzas la vorton "eduki".

================

"I educated her", tiu ĉi frazo pensigas min al "Mi instruis ŝin." >> Do mi povas esti lerneja instruisto.

"I raised her", tiu ĉi frazo pensigas min al patro kiu "to raise" sian infanon.

Do la frazo "Mi edukis ŝin." povas signifi ambaŭ. Do povus okazi miskomprenon se iu legus la frazon.

sergejm (Vise profilen) 1. aug. 2010 12.43.20

mi ne komprenas la nederlandan, sed se mi komprenis ĝuste, mi dirus:
Mi trovis ŝin unu jaron antaŭ, kaj antaŭ mi eksciis tion, mi plialtigis ŝian lingvonivelon (se temas pri instruado de lingvo), ŝian matematikan nivelon aŭ ŝian nivelon de scio de matematiko (pri matematiko) k.t.p.

horsto (Vise profilen) 1. aug. 2010 12.48.39

Jorn644:
Tial mi bedaŭras ke Esperanto mankas pli da vortojn por "to raise". Ĉar mi timas ke eble mi estos miskomprenita kiam mi uzas la vorton "eduki".
Esperanto mankas, vi pravas, sed vi certe volis diri "mankas al Esperanto".
Mi ne certas pri la angla "raise", eble "adopti ŝin (kiel infanon)" taŭgas.

sergejm (Vise profilen) 1. aug. 2010 13.11.59

Revo donas kelkajn tradukojn de angla "raise":
altigi
kreskigi
(re)levi
potencigi
En ReVo ne estas abundaj tradukoj al la angla, do verŝajne en Esperanto estas pliaj vortoj kies anglaj tradukoj estas "raise"
Simile, por rusa vorto банка[banka] en Revo estas tradukoj bokalo, kupo, vazo.
Sed mi scias ankaŭ tradukon ladskatolo (estas en PMEG en artikolo pri vortfarado), sed rusa банка ne nepre estas el lado, ĝi povas esti glasa, aluminia k.t.p.
Sed tiel estas ne en Espranto nur: por traduki банка en la anglan vi devas scii kia банка ĝi estas kaj traduki ĝin can, tin, tube, jar, pot, box k.t.p (mi malfermis mian alglan vortaron ĉe la vorto "supermarket" kie estas bildo kun ulo aĉetanta manĝaĵojn pakitajn en diversaj ujoj - preskaŭ ĉiuj estas банка-oj.

Do ne estas ĉi tie manko en Esperanto, estas manko en via vortaro.

jan aleksan (Vise profilen) 1. aug. 2010 13.13.05

Pardonu, sed mi rediras ke eduki estas taŭga vorto ĉar ĝi signifas kion vi celas.

Se vi ne volas uzi la vorto eduki, vi povas anstataŭigi kun prizorgi.

Se vi volas celi ke la homo edukas la infano entute ĝi plenkreskiĝo, tiam vi povas uzi la prefikso "el". Ekz elkonstrui ne signifas la sama ol konstrui, ĉar kiam finas elkonstruon, la aĵo estas finita. Do, eleduki.

sergejm:mi ne komprenas niderlandan, sed se mi komprenis ĝuste, mi dirus:
Mi trovis ŝin unu jaron antaŭ, kaj antaŭ mi eksciis tion, mi plialtigis ŝian lingvonivelon (se temas pri instruado de lingvo), ŝian matematikan nivelon aŭ ŝian nivelon de scio de matematiko (pri matematiko) k.t.p.
ĝuste ne temas pri lerneja instruado.

Jorn644 (Vise profilen) 1. aug. 2010 13.33.27

Dankon por la respondoj.

jan aleksan: Nu, eble vi ja pravas, kaj estas bone ke vi komprenas ankaŭ la nederlandan kaj ke vi estis eble legi miajn nederlandajn frazojn.

Sed mi ne bone komprenas kion estas "elkonstrui", ĉu estas la sama kiel la nederlanda vorto "uit", kiel "bouwen" kaj "uitbouwen"

bouwen: Mi konstruas domon, post la konstruo mi havos domon.

uitbouwen: Mi elkonstruas mian domon, post la elkonstruo mi havos pli grandan domon.

Ĉu estas la sama? Kaj mi ne tute komprenos kian aldonon "el" donus al "eduki".

Ĉu eblas ke vi pli klarigas pri "el"?

Tilbage til start