К содержанию

Nova Rezolucio rimarkinde mallonga

от LyzTyphone, 2 августа 2010 г.

Сообщений: 5

Язык: Esperanto

LyzTyphone (Показать профиль) 2 августа 2010 г., 8:07:44

Per Libera Folio. Dankon al ĝi!

REZOLUCIO DE LA 95-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

La 95-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Havano (Kubo) kun 1002 partoprenantoj el 59 landoj,

Konsiderante, ke Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2010 Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, konstatas

- ke la diverseco de kulturoj en la mondo grave kontribuas al la riĉeco de la homaro;

- ke jam dum 123 jaroj Esperanto kiel neŭtrala lingvo helpas konstrui pontojn inter popoloj kaj kulturoj, kaj

- ke la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunigante homojn el plej diversaj landoj tra la mondo, mem atestas tiun kapablon konstrui pontojn,

Deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti la identecon de ĉiuj homgrupoj,

kaj invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio por efike realigi siajn celojn.

Havano, 24 julio 2010
-----------------------------------------------------
Nu, mi iom scivolas, kion vere signifas la vorto "eluzi" en la rezolucio? Per ReVo ŝajnas ĝi signifas "fin-utiligi" la "rilatojn"? Dankon!

novatago (Показать профиль) 2 августа 2010 г., 19:38:08

LyzTyphone: kion vere signifas la vorto "eluzi" en la rezolucio?
Mi dirus ke ĝi celas diri intense uzi per metaforo. Sed mi ne certas ĉu tiu vorto estas bona elekto (eble ĝi estas mistajpo) ĉar mi dirus ke tiu vorto povus krei miskomprenon en tiu kunteksto ĉar la Reta Vortaro diras: Difekti per longa uzado. Mi certas ke la UEA ne volas difekti rilatojn kun UNESKO sed ja uzi ilin longe.

Ĝis, Novatago.

Chainy (Показать профиль) 2 августа 2010 г., 20:55:02

"Eluzi" (Difekti per longa uzado"!) rideto.gif Vere estas amuze, ke la UEA aŭ elektis tian vorton aŭ faris tian eraron, precipe en la 'rezolucio'!

Belmiro (Показать профиль) 2 августа 2010 г., 22:48:48

Chainy:"Eluzi" (Difekti per longa uzado"!) rideto.gif Vere estas amuze, ke la UEA aŭ elektis tian vorton aŭ faris tian eraron, precipe en la 'rezolucio'!
La senco de tiu vorto ne estas “ difekto”.

“eluzita vestaĵo” ne estas difektita vestaĵo sed vestaĵo kies utileco estas jam elĉerpita.

Do la frazo de la rezolucio ŝajnas al mi korekte dirita. La ideo estas : uzu niajn kapablojn ĝis la fino, ĝis la elĉerpiĝo.

Kun tia signifo ni trovas multajn da ekzemploj uzataj de elstaraj verkistoj.

Pardonu min se miaj klarigoj iom konfuzas vin. Eĉ mi estas iom konfuzita.

LyzTyphone (Показать профиль) 3 августа 2010 г., 3:19:33

Belmiro:Do la frazo de la rezolucio ŝajnas al mi korekte dirita. La ideo estas : uzu niajn kapablojn ĝis la fino, ĝis la elĉerpiĝo.

Kun tia signifo ni trovas multajn da ekzemploj uzataj de elstaraj verkistoj.

Pardonu min se miaj klarigoj iom konfuzas vin. Eĉ mi estas iom konfuzita.
Ne! Tute ne! Tio senigas mian konfuzon!

Наверх