Ĉu estas diferencoj por tiuj vortoj: pastoro, pastro, kleriko kaj ekleziulo?
kelle poolt packoro, 4. august 2010
Postitused: 3
Keel: Esperanto
packoro (Näita profiili) 4. august 2010 1:46.17
Koran danko al ĉiuj respondantoj.
Oŝo-Jabe (Näita profiili) 6. august 2010 21:00.00
Pastro kaj pastoro estas preskaŭ samsignifaj, sed pastoro estas uzata en kelkaj protestantaj eklezioj. Kleriko kaj ekleziulo estas samsignifaj, sed kleriko estas pli uzata. Krom tio, la diferenco inter pastro kaj kleriko estas, ke pastro estas konsekrita kleriko aŭ grado de kleriko depende de la kunteksto. (Pastro, pastoro, episkopo, diakono, ktp. estas klerikoj.)
packoro (Näita profiili) 11. august 2010 1:51.53
Oŝo-Jabe:Pastro kaj pastoro estas preskaŭ samsignifaj, sed pastoro estas uzata en kelkaj protestantaj eklezioj. Kleriko kaj ekleziulo estas samsignifaj, sed kleriko estas pli uzata. Krom tio, la diferenco inter pastro kaj kleriko estas, ke pastro estas konsekrita kleriko aŭ grado de kleriko depende de la kunteksto. (Pastro, pastoro, episkopo, diakono, ktp. estas klerikoj.)Koran dankon al vi pro via klarigo!