前往目錄

Sporto

貼文者: fizikisto, 2010年8月5日

訊息: 18

語言: Esperanto

fizikisto (顯示個人資料) 2010年8月5日上午7:07:12

Ĉu vi estas sportema? Mi sportas preskaŭ ĉiutage, precipe mi kuradas, bicikladas kaj naĝadas.
Mi estas teamano en nia triatlon-klubo kaj ni regule partoprenas konkursojn kaj ĉampionadojn.
Kompreneble, dum vintro kiam estas malvarme, pluve kaj malhele, mi sportas iomete malpli. Sed dum somero kiam vetero bonas mi trejnas tre multe.

antoniomoya (顯示個人資料) 2010年8月5日上午8:05:40

Vi estas admirinda sportulo.

Mi ankaŭ faras iom da sporto almenaŭ 4-5 tagojn semajne. Mi rapid-marŝas, kaj kutime mi ŝatas fari tion vespere. Sed nun, kun tiom da varmo ĉi tie kie mi vivas (sude de Hispanujo), estas neeble eliri dum la vespero (40 gradojn), do mi sportas matene je la 7,30 horo.

Sed mi ne estas sportema. Mi nur faras tion pro sano.

peteris92 (顯示個人資料) 2010年8月5日上午10:00:35

Dum antaŭa jaro mi estis globoĵetanto, mi praktikis ĉirkaŭ 10 horoj semajne, sed nune mi nur ludan manpilkon.

Leporino (顯示個人資料) 2010年8月5日下午1:29:48

Mi praktikas bastonmarŝadon (Nordic Walking) 4-5 horojn semajne.

RiotNrrd (顯示個人資料) 2010年8月5日下午7:21:57

Mi pigregas, kvankam mi scias ke mi devus sporti.

Aslan (顯示個人資料) 2010年8月5日下午7:46:58

Mi ludas skvaŝon semajne, kaj mi ofte ludas aŭstralian piedpilkadon (ĉu estas la ĝusta vorto?). Mi ŝatas spekti rugbeo 13, kvankam mi ne ludas ĝin.

Belmiro (顯示個人資料) 2010年8月5日下午8:07:14

Leporino:Mi praktikas bastonmarŝadon (Nordic Walking) 4-5 horojn semajne.
Ĉu vere vi bezonas bastonon?
Amike!

Filu (顯示個人資料) 2010年8月5日下午9:51:23

Svaŝo estas ankaŭ mia ŝatata sporto, kiam mi sentas min freneza (tio estas, preskaŭ ĉiutage vespere). Post tri kvaronhoro, mi kalmiĝas kaj fartas bone kaj pigreme.

Krom tio, mi marŝas en la arbaro porlabore, plurajn horojn per labortago, sed dum kutima jaro, mi laboras ĉirkaŭ unu el du tagoj (tamen longaj tagoj ili estas).

EL_NEBULOSO (顯示個人資料) 2010年8月6日下午1:02:18

Mi sportas du aŭ tri foje pro semajno (4-6 horoj totale).

Donniedillon (顯示個人資料) 2010年8月6日下午6:38:01

Mi kuris en du maratonojn kaj tri duona maratonojn. Ankaŭ mi partoprenis en unu triatlonon. Mi marŝadis pli ol 150 mejloj sur la Appalachian-n Trail-n kaj estos ekmarŝi 50 pli mejlon post 3 semajno.

回到上端