Al la enhavo

Problemoj kun Lernu kaj aliaj retpaĝoj

de Hispanio, 2010-aŭgusto-06

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Hispanio (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-06 00:32:51

Nu, kio okazas lastatempe?

Lernu ne estis tre alirebla, kaj eble la problemo plu daŭros.

Sed tio ankaŭ okazas al la retpaĝoj ikso.net, lingvo.info kaj komputeko.net

Ĉu la datumbazo aŭ la servilo havas problemojn?

Belmiro (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-06 09:18:45

Hispanio:Ĉu la datumbazo aŭ la servilo havas problemojn?
Ŝajnas ke jes, sed mi ne havas ideon pri kio!

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-06 12:17:09

Ĉu estas iu volapukisto kiu sabotas!? rido.gif

Belmiro (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-06 14:06:19

AlfRoland:Ĉu estas iu volapukisto kiu sabotas!? rido.gif
Tion mi ne kredas!

Mi dirus ke volapukistoj ne malamas Esperanton.

vincas (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-06 18:39:24

AlfRoland:Ĉu estas iu volapukisto kiu sabotas!? rido.gif
Bona ŝerco :] aŭ eble idistoj sabotas!? :]]

Jev (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-06 22:50:10

Espereble ni baldaŭ sukcesos tion ripari. Iam E@I multe subtenis diversajn projektojn kaj gastigis ilin en la sama servilo kun lernu! Kaj nun kelkaj el tiuj projektoj kaŭzas problemojn. Ni solvas tion, sed tio postulos ankoraŭ iom da tempo.

Reen al la supro