Więcej

Problemoj kun Lernu kaj aliaj retpaĝoj

od Hispanio, 6 sierpnia 2010

Wpisy: 6

Język: Esperanto

Hispanio (Pokaż profil) 6 sierpnia 2010, 00:32:51

Nu, kio okazas lastatempe?

Lernu ne estis tre alirebla, kaj eble la problemo plu daŭros.

Sed tio ankaŭ okazas al la retpaĝoj ikso.net, lingvo.info kaj komputeko.net

Ĉu la datumbazo aŭ la servilo havas problemojn?

Belmiro (Pokaż profil) 6 sierpnia 2010, 09:18:45

Hispanio:Ĉu la datumbazo aŭ la servilo havas problemojn?
Ŝajnas ke jes, sed mi ne havas ideon pri kio!

AlfRoland (Pokaż profil) 6 sierpnia 2010, 12:17:09

Ĉu estas iu volapukisto kiu sabotas!? rido.gif

Belmiro (Pokaż profil) 6 sierpnia 2010, 14:06:19

AlfRoland:Ĉu estas iu volapukisto kiu sabotas!? rido.gif
Tion mi ne kredas!

Mi dirus ke volapukistoj ne malamas Esperanton.

vincas (Pokaż profil) 6 sierpnia 2010, 18:39:24

AlfRoland:Ĉu estas iu volapukisto kiu sabotas!? rido.gif
Bona ŝerco :] aŭ eble idistoj sabotas!? :]]

Jev (Pokaż profil) 6 sierpnia 2010, 22:50:10

Espereble ni baldaŭ sukcesos tion ripari. Iam E@I multe subtenis diversajn projektojn kaj gastigis ilin en la sama servilo kun lernu! Kaj nun kelkaj el tiuj projektoj kaŭzas problemojn. Ni solvas tion, sed tio postulos ankoraŭ iom da tempo.

Wróć do góry