Đi đến phần nội dung

Dum kiom da tempo oni perdas kapablon pri lingvo?

viết bởi victornino, Ngày 06 tháng 8 năm 2010

Tin nhắn: 6

Nội dung: Esperanto

victornino (Xem thông tin cá nhân) 11:22:56 Ngày 06 tháng 8 năm 2010

Ĝenerale oni parolas pri la bezonata tempo rilate al la lernado de lingvoj. Mi scivolas pri ĉu vi -aŭ konatulo via- lernis lingvon sufiĉe altivele, kaj poste, pro la manko de praktikado, vi aŭ li perdis tian altivelan kapablecon.

Mi konas kazon pri virino, filino de hispanoj, kiu naskiĝis en Japanujo. Ŝi studis ĝis la universitato tie, kaj laboris kiel tradukisto hispana-japana. Poste Ŝi edziniĝis kun hispano kaj iris loĝi en Hispanujon. Multaj jaroj poste -mi pensas ke pli mal pli 20- ŝia kapableco pri la japana jam ne estas altivela rilate almenaŭ al la skribado, malgraŭ ke ŝi ankoraŭ povas paroli flue. Iom post iom, laŭ ŝi, ŝia japana difektas.

Verŝajne estas facile trovi kazojn pri homoj kiuj lernis esperanton kaj pro la manko de uzo, ili forgesis la lingvon, ĉu ne?

sergejm (Xem thông tin cá nhân) 15:56:17 Ngày 06 tháng 8 năm 2010

Simile kiel en komputilo, en homo estas rapida kaj konstanta memoro. Scion el rapida memoro estas skribita en konstantan memoron dum unu tago, plejparte kiam vi dormas. Kio estas skribita en konstantan memoron, tio neniam perdiĝas. Sed povas perdiĝi ligojn al tiu memoro. Kaj la ligoj povas esti renovigita per kuracisto, kiu okupas pri memoro.

Wilhelm (Xem thông tin cá nhân) 22:04:09 Ngày 06 tháng 8 năm 2010

Via cerbo estas kiel muskolo. Se vi ne daŭre ekzercas viajn muskoloj, ili atrofias. Same kiel via cerbo, se vi ne ekzercas vian lingvopovon, ĝi ankaŭ atrofias.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 09:20:46 Ngày 08 tháng 8 năm 2010

Mia patrino iam renkontis al mi, ke post duonjaro pasigita en Francujo, dum kiu ŝi parolis nur france, neniam germane, ŝi reveninte al Aŭstrujo ekparolis france eĉ al sia patrino, kaj fojfoje ne plu certis pri iuj gramatikaĵoj en la germana. Sed duonjaro certe ne sufiĉas por plene kaj definitive forgesi sian denaskan lingvon.

peteris92 (Xem thông tin cá nhân) 12:29:28 Ngày 09 tháng 8 năm 2010

Mi pensas, ke kapablon pri ajna lingvo oni povas perdi tre rapide. Mi mem ne uzis esperanton multe dum 2 jaroj, kaj mi forgesis tre multe da vortojn. Mi pensas, ke 5 jaroj de neuzado estas sufiĉa por forgesi la lingvon tute, aŭ preskaŭ tute.

sergejm (Xem thông tin cá nhân) 05:00:15 Ngày 10 tháng 8 năm 2010

Kiel diris darkweasel, lia patrino preskaŭ forgesis germanan lingvon, vivante en Francujo, sed rememoris ĝin kiam revenis en Aŭstrujon - oni ne perdas sciojn, se ne estas cerbe malsana, sed la scioj povas esti kaŝitaj profunde en la cerbo.

Quay lại