본문으로

Agu !

글쓴이: Valer, 2010년 8월 7일

글: 7

언어: Esperanto

Valer (프로필 보기) 2010년 8월 7일 오후 1:09:32

Vi diris Lernu! kaj mi lernis... sed nun kion mi povas fari ? Ĉu ne mankas retejo "Agu!" ?

duon-ŝerce,
valer

vincas (프로필 보기) 2010년 8월 7일 오후 5:47:36

Valer:Vi diris Lernu! kaj mi lernis... sed nun kion mi povas fari ? Ĉu ne mankas retejo "Agu!" ?

duon-ŝerce,
valer
Kial vi ne povas agi ĉi tie ?

darkweasel (프로필 보기) 2010년 8월 8일 오전 9:24:51

Jen artikoleto pri tio: Kio poste?

Mi mem plu aktivas tie ĉi, en la lernu!-a forumo, kaj tie ĉi uzas Esperanton. Krome mi (tro malofte) blogas en Esperanto, kaj ofte retbabilas en ĝi.

jan aleksan (프로필 보기) 2010년 8월 8일 오전 9:36:28

Interesa ideo!

ĉu vi povas iom priskribi kion havus tian paĝaron?

Amike

Valer (프로필 보기) 2010년 8월 8일 오후 2:09:52

darkweasel : dankon pro la ligo, mi ne konis tiun-ĉi paĝon

vincas : forumo ne taŭgas por ĉion... sed mi jam komencis per tiu temo ^^

jan aleksan :

1) paĝo "projektoj" kie ĉiuj rajtus proponi projekton kaj peti helpon aŭ partoprenantojn.

Ekzemple, mi volas simplan t-ĉemizon kun esperanta slogano sed mi neniam printigis t-ĉemizon, kaj mi estas nek reklamisto nek desegnisto nek vendisto. Mi nur havas la ideon : blua t-ĉemizo kun sun-leviĝo kaj ĉiuj randoj de la suno estus la frazo "mi parolas esperanto" en diversaj lingvoj. Por tiu projekto mi bezonas opiniojn (ĉu estas bona ideo ? ĉu vi aĉetus tion t-ĉemizon ? ĉu vi havas ideojn por plibonigi la projekto ?) kaj helpon (ĉu vi jam printigis t-ĉemizon ? Ĉu vi povas traduki la sloganon al via lingvo ? Ĉu vi konas malmultekostan entreprenon ?)
Se mi povas afiŝi la ideon, la homoj interesitaj povus kontakti min.
Pro manko da sperto mi trovis tiun solvon : peti tradukadon en la forumo de lernu, mem kolorigi du au tri t-ĉemizojn, porti ilin en esperantaj renkontoj kaj vidi la reagon. Avantaĝo : la kosto estas malalta. Malavantaĝo : estas malrapida !

2) paĝo "helpiloj"

kie estos ekzemple : Kiel gvidi projekton ? Kiel reklami por esperanto ? Dek eraroj en la reklamado de esperanto. Kiel krei asocion internacian ? Kiel peti monon al ŝtato por mia asocio ?

3) paĝo : helpu !

Ekzemple, mi vivas en Belgio kaj mia frato (ne-esperantisto) bredas kokojn kiel ŝatokupo. Li volas aĉeti japanajn kokojn malfacile troveblajn. Li proponis al mi tiun veton : li studos dum unu monato esperanton se pere de esperanto mi sukcesas importi ovojn de tiu-ĉi raso !
Aliaj ekzemploj : mondrekolto de ŝtono por arta konstruaĵo en Herzberg, mondrekolto de leteroj por la paca tago en Hiroŝimo...

sinjoro (프로필 보기) 2010년 8월 14일 오전 10:49:32

Pri laboro por esperantistoj okupiĝas la paĝaro Eklaboru, materialojn pri instruado kaj diskonigo de Esperanto havas ekz. Edukado, E@I helpas pri diversaj projektoj, inter alie interretaj, en diversaj regionoj agas diversaj esperantistaj societoj kaj kluboj... ekzistas diversaj eblecoj "agi".

Valer (프로필 보기) 2010년 8월 15일 오후 1:33:38

Jes, diversaj eblecoj ekzistas en diversaj lokoj... same ekzistas diversaj kursoj por lerni esperanton sed en la sama loko! Kaj tio estas multe pli facila ^^

다시 위로