前往目錄

"en Esperanto" / "pri Esperanto" - Kio uzi?

貼文者: inacentaur, 2010年8月8日

訊息: 7

語言: Esperanto

inacentaur (顯示個人資料) 2010年8月8日下午3:24:18

Por kurso kiu instruas vin en la Esperanto lingvo pri Esperanto, kio vi uzus?:

"Mi instruos vin en Esperanto"



"Mi instruos vin pri Esperanto"



"Mi instruos vin Esperanto"
(Angla: I will teach you Esperanto!"

Chainy (顯示個人資料) 2010年8月8日下午3:31:01

Mi instruos vin en Esperanto = I'll teach you in Esperanto (as in, by using the Esperanto language)

Mi instruos vin pri Esperanto = I'll teach you about Esperanto.

Mi instruos al vi Esperanton = I'll teach you Esperanto (best to use 'al vi' here so that you don't double up the use of the accusative)

tommjames (顯示個人資料) 2010年8月8日下午3:58:28

inacentaur:Por kurso kiu instruas vin en la Esperanto lingvo pri Esperanto, kio vi uzus?:

"Mi instruos vin en Esperanto"



"Mi instruos vin pri Esperanto"



"Mi instruos vin Esperanto"
(Angla: I will teach you Esperanto!"
Dependus de tio, kion mi volus emfazi, ĉu la instruotaĵon mem, aŭ en kiu lingvo okazos la instruado.

Se mi volus komuniki ambaŭ ideojn en unu frazo, eble mi dirus "Esperante mi instruos al vi pri Esperanto" aŭ simile.

darkweasel (顯示個人資料) 2010年8月8日下午7:49:50

tommjames:
Se mi volus komuniki ambaŭ ideojn en unu frazo, eble mi dirus "Esperante mi instruos al vi pri Esperanto" aŭ simile.
... sed tie esperante eble konfuzeblas kun participo de esperi. Eble vi uzu do per Esperanto.

sinjoro (顯示個人資料) 2010年8月14日上午10:43:16

darkweasel:
tommjames:
Se mi volus komuniki ambaŭ ideojn en unu frazo, eble mi dirus "Esperante mi instruos al vi pri Esperanto" aŭ simile.
... sed tie esperante eble konfuzeblas kun participo de esperi. Eble vi uzu do per Esperanto.
jes, tial anstataŭ esperante uzeblas ekz. esperantlingve

costalves (顯示個人資料) 2010年8月19日下午8:44:49

en la frezo;
Kia (?) aŭ kiel (?) oni devas fari kafo por (?) aŭ el(?) du personoj (?) aŭ du homoj (?)
Dankon.
KOSTA

darkweasel (顯示個人資料) 2010年8月19日下午8:52:25

costalves:en la frezo;
Kia (?) aŭ kiel (?) oni devas fari kafo por (?) aŭ el(?) du personoj (?) aŭ du homoj (?)
Dankon.
KOSTA
1. Bonvolu malfermi novan fadenon por nova demando.
2. Kiel oni devas fari kafon por du personoj/homoj? (La vortoj persono kaj homo estas preskaŭ samsignifaj, sed eble persono inkluzivas aliplanedanojn ...) Tion dirinte, mi devas konfesi, ke mi ne komprenas, en kia kunteksto vi volas uzi tiun ĉi frazon. Ĉu vi eble celas povas anstataŭ devas?

回到上端