Til indholdet

Kiun libron nun vi legas?

af vincas, 10. aug. 2010

Meddelelser: 22

Sprog: Esperanto

Wilhelm (Vise profilen) 18. aug. 2010 03.06.14

Mi nun legas "Sendependaj Homoj" verkita de Halldor Laxness kaj tradukita de Baldur Ragnarsson.

horsto (Vise profilen) 18. aug. 2010 11.46.42

Wilhelm:Mi nun legas "Sendependaj Homoj" verkita de Halldor Laxness kaj tradukita de Baldur Ragnarsson.
Kaj kion vi pensas pri la libro? Ankaŭ mi antaŭ nelonge legis ĝin. Mi estis feliĉa kiam mi finis la legadon, la libro deprimis min.

dobri (Vise profilen) 18. aug. 2010 16.46.32

Antaŭ longe mi eksciis pri libro "Kredu min sinjorino" de Cezaro Rossetti. Tiam mi opinis ĝin eble ne tro interesa por mi, ĉar ĝi priskribas tridekajn jarojn de 20-a jarcento, do malnovan pasintecon.
Nun mi trovis ĝin en la reto kaj mi estas surprizita, kiel bona rakonto ĝi estas. Kaj la sprita traduko! Ĝi ege plaĉas al mi.

Belmiro (Vise profilen) 18. aug. 2010 20.00.04

Wilhelm:Mi nun legas "Sendependaj Homoj" verkita de Halldor Laxness kaj tradukita de Baldur Ragnarsson.
Al mi tre plaĉis tiu libro. Ĝi parolas ne nur pri unu epoko, unu familio aŭ unu lando sed pri milionoj da homoj kiuj ekde ĉiam ekzistis kaj ekzistas ĉie en la mondo. Tamen Haldór Laxness skribis ĝin majstre. Mi tre ŝatis ĝin!

Dozorca (Vise profilen) 28. aug. 2010 11.44.44

Mi ĝuste legas "Manoj for de tiu libro" verkis ĝin Jan van Helsing,kaj "Vojo al la patrujo" de Adam Żarski. rideto.gif

Genjix (Vise profilen) 30. aug. 2010 09.11.17

http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/origino/
La Origino de Specioj kiun Karvolo Darvino skribis.

(Ĉu ĝusta frazo?)

Tarnoob (Vise profilen) 31. aug. 2010 16.41.15

Nuntempe mi legas Nur ses nombroj de Martin Rees - tre interesa kaj instruanta libro; facile klarigas fundamentaĵojn pri la universo, ĝia historio, strukturo kaj fizikaj principoj.

Dozorca (Vise profilen) 3. sep. 2010 10.01.34

white knight:
Mi ĝuste legas "Manoj for de tiu libro" verkis ĝin Jan van Helsing
En kiu lingvo vi legas ĝin? Mi ne kredas, ke ekzistas en Esperanto.
En la Pola kompreneble. lango.gif

jeeks (Vise profilen) 3. sep. 2010 10.33.52

Mi legas 1984 de George Orwell. Antaŭ du jaroj mi legis ĝin en la germana, sed ekzistas ankaŭ esperantan version. Ĝis nun mi ne bezonis vortaron, estas skribita pli malpli simple rideto.gif

Cram (Vise profilen) 5. sep. 2010 18.32.27

Mi legis dum 8 monotoj, "Ili vivis sur la tero-8 jaroj da migrado ĉirkaŭ nia planedo".

Ĝi estas mia unua libro kaj lerna libro.

Mi estas en la pageroj kiam Bruno kaj Maryvonne alvenas en Novzelando.

Ĉu iu legis ĝin kaj spertis iel vojagi?

Tilbage til start