К содержанию

Ĉu forumo de Lernu.net estas la plej granda forumo en Esperanto ?

от vincas, 10 августа 2010 г.

Сообщений: 10

Язык: Esperanto

vincas (Показать профиль) 10 августа 2010 г., 16:26:12

Bonvolu respondi, kiu scias tion ^_^

Continuum (Показать профиль) 10 августа 2010 г., 17:04:03

Mi esperas, ke ne! senkulpa.gif

peteris92 (Показать профиль) 10 августа 2010 г., 19:28:27

Mi pensas, ke jes, mi ne trovis pli grandan

AlfRoland (Показать профиль) 10 августа 2010 г., 20:08:26

Continuum:Mi esperas, ke ne! senkulpa.gif
La Lernua forumo estos kion la uzantoj faras el ĝi, ĉu ne? sal.gif

vincas (Показать профиль) 11 августа 2010 г., 11:46:44

AlfRoland:
Continuum:Mi esperas, ke ne! senkulpa.gif
La Lernua forumo estos kion la uzantoj faras el ĝi, ĉu ne? sal.gif
Mi pensas, ke vi pravas.

sinjoro (Показать профиль) 11 августа 2010 г., 14:53:05

vincas:Bonvolu respondi, kiu scias tion ^_^
Mi pensas, ke ĝi estas interreta forumo kun la plej granda nombro de mesaĝoj kaj uzantoj, kaj la plej vigla en Esperantujo.

novatago (Показать профиль) 12 августа 2010 г., 10:28:47

En interreto ekzistas pluraj rimedoj por diskuti per ne tuja babilado.

Se ni parolas pri la tradicia interreta forumo, alidirite, pri afiŝa "tabulo" en interreto, verŝajne, la forumaro de lernu! estas la plej granda kaj aktiva.

Tamen ekzistas netradiciaj forumoj: komentoj en blogoj, novaĵoj, ktp... kiuj ankaŭ estas grandaj kaj tre aktivaj. Verŝajne, la plej granda kaj aktiva el tiuj estas ipernity (kiu estis esperantigita longtempe antaŭ ol feisbukon), almenaŭ se ni parolas pri neasociaj aferoj kaj naciaj grupoj (mi ne havas feisbukon kaj mi scias, kia aktiva ĝi estas). Ankaŭ ekzistas meŝaĝaj listoj en Yahoo kaj Guglo kiuj estas grandaj kaj tre aktivaj sed tiuj ĉi, kutime temas pri poresperanta agado, naciaj grupoj, ktp...

Sociaj retoj, Yahoo kaj Guglo ŝtelis la unuan lokon al soc.culture.esperanto, kiu estis la unua esperanta forumo kaj dum la unuaj interretaj jaroj estis la plej grava forumo en Esperanto. Fojfoje ĝi havas interesajn konversaciojn sed ankoraŭ legeblas pri la ĉiamaj esperantaj diskutoj senkulpa.gif. Ĝi estas alirebla el guglogrupoj sed ĝi ne apartenas al guglo.

Lernu! bonas sed fojfoje enuas min ĉar ĉi tie legeblas tro multe pri plibonigi/ŝanĝi la lingvon tiel, kiel okazas en soc.culture.esperanto. Sed mi komprenas ke ĝi estas normala afero tie, kie kunvenas multaj novaj lernantoj. Ĉiam estas tentantoj el la malluma flanko okulumo.gif.

Ĝis, Novatago.

Cimerman (Показать профиль) 9 сентября 2010 г., 5:45:37

Vi pravas, novatago. Ofte aperas ĉi tie diversaj proponoj por "plibonigo" de la lingvo. Ŝajne multaj kontribuantoj ne konas historion de Esperanto kaj opinias, ke la lingvo evoluas nur nun, kiam ili aliĝis al LERNU. Plu aperas tie multaj gramatikaj eraroj.
Spite al tio LERNU fariĝis certe la plej grava forumo en Esperanto.

Dozorca (Показать профиль) 9 сентября 2010 г., 6:30:07

Ĝi estas la plej granda forumo,ne estas pli granda ol Lernu. rideto.gif

zan (Показать профиль) 9 сентября 2010 г., 23:35:44

novatago:Lernu! bonas sed fojfoje enuas min ĉar ĉi tie legeblas tro multe pri plibonigi/ŝanĝi la lingvon tiel, kiel okazas en soc.culture.esperanto. Sed mi komprenas ke ĝi estas normala afero tie, kie kunvenas multaj novaj lernantoj. Ĉiam estas tentantoj el la malluma flanko okulumo.gif.
Jes, vere. Tio, ke ankoraŭ ĉiam pli da novuloj aliĝas al Esperanto, estas bona afero. Se novuloj ne rajtus kritiki Esperanton kaj devige obeus al malnovuloj, ili tuj enuiĝus. rideto.gif

Ja ekzistas multaj ret-lokoj por Esperanto! Tamen plej plaĉas Lernu! al mi. Aliaj lokoj estas malfacilaj por mi.

Наверх