İçerik Görüntüleme

Iĝi lingvohelpanto

başlangıç Hispanio, 10 Ağustos 2010

Mesajlar: 2

Dil: Esperanto

Hispanio (Profili görüntüle) 10 Ağustos 2010 18:13:25

Saluton.

Eble mi estas konfuzita, aŭ eble ne.

En la vikio de Lernu! aperas la jena informo:

2. Trairu lingvan B-ekzamenon (ĝi troviĝas ĉe "Mia lernu! / ekzamenoj"), se vi volas esti lingvohelpanto por la kurso "Ana Pana". Se vi volas esti lingvohelpanto por la kurso "Ana renkontas", necesas fari ankaŭ lingvan C-ekzamenon.

Tio signifas, ke por iĝi lingvohelpanto de la kurso "Ana Pana", necesas sukcesi la B-ekzamenon.

Nu, hieraŭ mi plenigis la formularon por tio, sed aperas informo: "Vi devas fari C-ekzamenon".

Mi ne komprenas demando.gif

warcana (Profili görüntüle) 2 Aralık 2010 14:03:57

Saluton!

Mi havas la saman problemon... mi ĵus finfine sukcesis la B-ekzamenon, sed denove malsukcesis la C. Kaj la retpaĝo volas ke mi sukcesu la C-ekzamenon...

Ĉu iu povas helpi?

Başa geri dön