去目錄頁

Viki-Traduku!

Belmiro, 2010年8月11日

讯息: 2

语言: Esperanto

Belmiro (显示个人资料) 2010年8月11日下午3:53:20

Ĉi poste sekvas tekston kiun mi tradukis el portugala lingva romano.
Mia ideo estas ke vi faru ĉiujn korektojn, ĉu pri ortografio aŭ ĉu pri gramatiko. Krome, vi povas elekti aliajn vortoin aŭ ŝanĝi stilon de la teksto.
Nur gravas ke la spirito, la kerno, la animo estu plene respektata.
Povas esti tre interesa la komparado de diversaj proponoj.

JEN LA TEKSTO!

Estis septembre kaj la domo, dum kelkatempe loĝata, forigis sian karakteron de forlaso kaj ruino per tia varmeco de voĉoj kaj paŝoj kiuj ĉifas la pajlaron amasiĝita en ĉiuj plankoj. Estis varmete, la vetero, trempita de tia kvieto de elĉerpiĝita naturo kiun oni trovas en la ondanta falo de folio aŭ en la akvo kiu kuras senutilece tra la tero hirtiĝita pro stumpoj senigitaj de la maizhararo kiun oni tranĉis. Ekde la morto de Quina, neniam plu la domo havis tian senton pri groteska kaj naiva mistero; Kaj Germa ne plu trovis ĉarmon dum la noktokunvenoj ĉe la fajrejo, turnigante brulŝtipojn, farante artfajraĵon per fajroruĝa ferstango, aŭ ekserĉante en la benkoj la kristnaskan ludilon kie, ĉe ĝiaj kvar edroj, iu desegnis la literojn per la venena bera tinkturo. Ah, Quina, tiel stranga, malfacila, pri kiu ne eblis rememori sen ia angora resopiro, kiu kaj kia estis ŝi?

horsto (显示个人资料) 2010年8月11日下午5:29:24

Ne facilas, aŭ eble eĉ ne eblas respekti la animon de rakonto, kiun oni ne konas. Ni nur havas vian tradukon, kiu estas malfacile komprenebla por mi.

Tial jen nur kelkaj gramatikaj rimarkoj:

la domo perdis sian karakteron

vi kelkfoje uzis la formon: verbo + iĝita
Tio ne eblas. Pasivo (-it-) nur eblas por transitivaj verboj, kaj -iĝ- formo kompreneble ne estas transitiva.

回到上端