前往目錄

Ĉu eblas aĉeti la Unuan Libron? (duonŝerce)

貼文者: vincas, 2010年8月14日

訊息: 3

語言: Esperanto

vincas (顯示個人資料) 2010年8月14日下午4:18:41

Ĉu eblus aĉeti la Unuan Libron. Kaj kiom da mono ĝi povus kosti ? Mi parolas pri originala eldono en rusa lingvo (1887 j.).

"Unua Libro" estas konvencia nomo de la unua lernolibro de Lingvo Internacia, nuntempe nomata Esperanto. Ĝin verkis L. L. Zamenhof sub la kaŝnomo D-ro Esperanto.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Unua_Libro

Miland (顯示個人資料) 2010年8月15日下午1:30:59

Mi ne scias pri la unua eldono presita en 1887. Tamen represo troviĝas en la UEA katalogo.

sinjoro (顯示個人資料) 2010年8月25日下午12:17:46

Ĝi estas tre malfacile aĉetebla kaj en Esperantujo la originalaj eldonoj aperas tre malofte. Dum la Universala Kongreso en Bjalistoko oni povis aŭkcie aĉeti la polan version de ĝi. La maksimuma oferto estis ĉ. 850 eŭroj, kio laŭ mi ne estas troa prezo por tia verko.

回到上端