Aller au contenu

Mia unua birdojn enigmon.

de philodice, 17 août 2010

Messages : 7

Langue: Esperanto

philodice (Voir le profil) 17 août 2010 00:24:59

"Mia unua enigmo pri birdoj"

1. Mi havas unu grandan kolombon.
2. Mi havas du brunajn kolumbidojn.
3. Mi havas tri grizajn anasojn.
4. Mi havas kvar nigrajn anasidojn.
5. Mi havas kvin ruĝan kokojn.
6. Mi havas ses malgrandajn kokidojn.
7. Mi havas sep blankajn kolombetojn.
8. Mi havas ok bluajn pavojn.
9. Mi havas naŭ verdajn pavidojn.
10. Mi havas dek rozajn fenikopterojn.

"Kiom da ovoj mi trovos ĉiutage?"
"Ĉu mia Esperanto estas bona?"

sergejm (Voir le profil) 17 août 2010 05:42:44

philodice:Ĉu mi Esperanton estas bona?
Vi trouzas akuzativon:
La temo devas esti nomata "Mia unua enigmo pri birdoj" aŭ "Mia unua pribirda enigmo".
La demando de la enigmo devas esti "Kiom da ovoj mi trovos ĉiutage?" Post "Kiom" uzu "da" sen akuzativo.
La dua demando devas esti "Ĉu mia Esperanto estas bona?"

Verŝajne, vi supozis ke kolombo (ne Colombo - angla 'c', kiun oni prononcas kiel 'k', en Esperanto estos 'k') estas virkolombo, sed ne kolombino kaj tiel plu. Tiam la respondo estos 0. Sed en Esperanto kiam oni ne nomas sekson de animalo, ĝi povas esti ia ajn. Se vi volas diri ke vi havas animalojn de ambaŭ seksoj, diru "Mi havas gekolombojn".

Miland (Voir le profil) 17 août 2010 11:40:26

La gramatikaj komentoj de sergejm estas studindaj. Krom tio:
Se ĉiu idaro devenas de unu vivanta ina birdo, estas kvar vivantaj inaj birdoj. Laŭ ĉi tiu retpaĝo, tipa kokino demetas kvin ovojn semajne. Se aliaj birdoj similas, tio farus proksimume 20 ovojn semajne, do je tipa tago ni atendus tri novajn ovojn. Ĉu prave?

philodice (Voir le profil) 17 août 2010 13:30:26

Jes! "Tiam la respondo estos 0."

(Mia unua provo @ Esperanto.)
Pli dankon por via (help?)sergejm.
Mi lernas Esperanto du semajno.

Miland respondo ankaŭ saĝas!

Miland (Voir le profil) 17 août 2010 14:44:18

philodice:
Dankon pro la komplimento. Vi progresas bone. Jen sugestaj korektoj:

Jes! Tiukaze, la respondo estas 0.
Mia unua provo de [*1] Esperanto.
Koran dankon pro [*2] via helpo, sergejm.
Mi lernas Esperanton jam de du semajnoj.

Ankaŭ la respondo de Miland saĝas.

*1 aŭ eble jepri
*2 por eblas.

sergejm (Voir le profil) 18 août 2010 06:25:16

Mi lernas EsperantoN jam de du semajnoj.
aŭ:
Mi lernas Esperanton jam dum du semajnoj.
Mi lernas Esperanton jam du semajnojn.
En lasta kazo, "du semajnojn" estas tempa akuzativo, ne uzu ĝin se povas esti miskompreno kun normala akuzativo.

Miland (Voir le profil) 18 août 2010 12:54:00

sergejm:Mi lernas EsperantoN jam de du semajnoj.
Dankon, korektita.

Retour au début