Zum Inhalt

Necesas helpo por programadi

von Hispanio, 17. August 2010

Beiträge: 1

Sprache: Esperanto

Hispanio (Profil anzeigen) 17. August 2010 21:48:03

Saluton.

Pardonu se mi faras spamon, tio ne estas mia celo.

Nu, mi jam parolis ĉi tie pri nova ludo kiu aperos en la reto. Vi povas legi pri ĝi ĉi tie kaj ĉi tie (en la angla).

Mi jam finis la Esperantan tradukon, kaj nun ĝi utilas por la geesperantistaro. Sed jen la malbonaj novaĵoj. La kreinto kaj ĉefa programisto de la retpaĝo devas reiri al la universitato, kaj li ne havos multe da tempo por programadi. Eĉ li estas la sola ulo el ni kiu scias kune la lingvojn PHP, HTML kaj MySQL. Ni ne scias tiun lastan lingvon, kaj ni scias malmulton pri PHP.

Pro tio, mi petas helpon al vi. Se iu el vi scias la lingvojn PHP, HTML kaj/aŭ MySQL, do vi estas bonvena.

Sed komprenu, kvankam la ludo estas sub la GPL, ni estas iom... kiel diri... nu, ni havis sistem-atakon antaŭ kelkaj tagoj, kaj nu, ni ne povas fidi al iu ajn.

Kaj, kvankam la ludo jam utilas por babili kaj tiel plu, ĝi ankoraŭ ne utilas por ludi. Restas aĵoj kaj korekti erarojn.

Dankon.

PS: Ankaŭ komprenu ke ni ankoraŭ ne povas inviti amase shoko.gif. Nur necesas tri, kvar, kvin aŭ ses programistoj. Vi ne ricevos iom da mono, sed vi helpos al la finiĝo de la ludo, kaj eble poste al la disvastigo de Esperanto.

Zurück nach oben