La fonetiko de Esperanto kaj la influo de diversaj naciaj lingvoj
de lingvistoerarema, 9 de dezembro de 2004
Mensagens: 24
Idioma: Esperanto
LVX (Mostrar o perfil) 2 de janeiro de 2011 20:16:57
sudanglo (Mostrar o perfil) 2 de janeiro de 2011 21:13:03
Ĉiukaze vi nepre ne imitu Marjorie.
Chainy (Mostrar o perfil) 2 de janeiro de 2011 22:06:48
antoniomoya:Ĉu vi povis bone kompreni ŝin? Tio estas la ĉefa afero! Mi trovis la ligilon al la intervjuo kun Marjorie Boulton ĉe la Pola Radio. Nu jes, oni povas sufiĉe ofte aŭdi anglan akĉenton, sed ŝi tre klare elparolas ĉion, kaj la ritmo estas bona. Pro tiuj trajtoj, mi pensas ke ankaŭ alilanduloj povus verŝajne tute bone kompreni ŝin. Ĉu ne?
Hodiaŭ mem mi aŭdis Marjorie Boulton parolante per Pola Radioprogramo en Esperanto, kaj surprizigis min ŝian fortegan anglan elparolon.
Intervjuo kun Marjorie Boulton (Aŭskultu la lastan kvaronon de la sondosiero)
Oni povus ankaŭ diri la saman pri la intervjuanto, kiu klare havas polan akĉenton, sed la klareco de la voĉo/elparolo kaj ritmo helpas al ni kompreni ŝin.
danielcg (Mostrar o perfil) 3 de janeiro de 2011 02:12:04
Kiam oni lernas fremdan lingvon, oni klopodas (plej ofte sensukcese) kopii la akĉenton de la denaskaj parolantoj, kaj kaŝi tiun sian. La celo estas, ke iu denaskulo ne povu diveni ke oni havas alian denaskan lingvon.
Sed Esperanto ne estas "fremda" lingvo, ĝi estas komuna al ni ĉiuj, kaj do miaopinie nenion gravas, ke oni povu ekscii la originon de la parolanto, kondiĉe ke li korekte elparolas la Esperantajn sonojn.
Aspektoj kiel la akĉento, la ritmo, kaj similaj, povas kunekzisti kun korekta elparolo.
Tion dirite, estas vere ke kelkaj Esperantistoj vole-nevole anstataŭigas la sonojn kiuj ne ekzistas en ties denaska lingvo, per la plej proksimaj kiujn ili trovas. Tio certe estas evitinda.
Mi estas denaska hispanlingvano. Kelkaj sonoj aŭ sonkombinoj ne ekzistas en la hispana lingvo, tamen per malgranda peno oni povas lerni ilin.
Mia unua (kaj ĝis nun nura) fremda lingvo estis la angla, kaj poste mi lernis Esperanton (ĉefe pro scivolemeco). Do mi jam estis lerninta kelkajn nehispanajn sonojn. Tiuj samideanoj kiuj ne parolas la anglan, kredu je mia vorto ke la Esperanta fonetiko estas ege pli facila.
Kelkaj el miaj samlingvanoj trovas malfacile prononceblaj la kombinojn "kv" kaj "gv", kaj (malkorekte) prononcas ilin kvazaŭ "ku" aŭ "gu". Aliaj prononcas la du "r" en "rivero" per malsamaj sonoj, la unua pli forte ol la dua (ĝuste kiel okazas en la hispana).
Tion oni devas eviti. Sed, ke alia Esperantisto povu ekscii mian naciecon, tio estus nenio pri kio mi hontus.
Via,
Daniel
ceigered (Mostrar o perfil) 3 de janeiro de 2011 09:04:15
Chainy:Ĉu vi povis bone kompreni ŝin? Tio estas la ĉefa afero! Mi trovis la ligilon al la intervjuo kun Marjorie Boulton ĉe la Pola Radio. Nu jes, oni povas sufiĉe ofte aŭdi anglan akĉenton, sed ŝi tre klare elparolas ĉion, kaj la ritmo estas bona. Pro tiuj trajtoj, mi pensas ke ankaŭ alilanduloj povus verŝajne tute bone kompreni ŝin. Ĉu ne?Mi povis kompreni ŝin. Eble, tiu ago estas pli facila por mi ĉar mi ankaŭ havas similajn diftongojn (iomete kiel aj = /ae/, oj = /oe/, ktp) kaj longajn vokalojn en mia komunuma akĉento.
Intervjuo kun Marjorie Boulton (Aŭskultu la lastan kvaronon de la sondosiero)
Oni povus ankaŭ diri la saman pri la intervjuanto, kiu klare havas polan akĉenton, sed la klareco de la voĉo/elparolo kaj ritmo helpas al ni kompreni ŝin.
La "r"j ĉargrenetas min ĉar mi ne volas mia "r"j esti poluataj de la "r"j de mia denasklingvo , do mi ne ofte (vole) aŭskultas parolantojn de Esperanto kun anglalingvaj akĉentoj, tamen ŝia akĉento estas tute komprenebla laŭ mi.
LVX (Mostrar o perfil) 4 de janeiro de 2011 00:41:59
cellus (Mostrar o perfil) 7 de janeiro de 2011 17:55:03
Poloj ofte havas regresan (malantaŭenirantan) voĉan asimiladon, tiel ke okdek fariĝas "ogdek", dum svedo pli probable dirus "oktek". Aliflanke mi aŭdis en parolantoj de la pola radio la progresan (antaŭenirantan) asimiladon de v, tiel ke por tia parolanto "kondukvojo" kaj "kondukfojo" (kio nun tio estus) sonus simile "kondukfojo"!
En tiuj tute nesciencaj testoj kiujn mi faris montriĝas ke svedo aŭdas se la sono post k estas f aŭ v. Sed polo ne aŭdas la diferencon. (Krom unu escepto, sed tiu persono estis tre lingve konscia kaj sciis kaj pole kaj svede ĝis perfekteco!). Do sveda parolanto aŭdos se mi diras "kfast" anstataŭ la korekta sveda "kvast" (balailo), sed polaj parolantoj ne reagas, se mi prononcas la polan vorton por floro (kwiat) kiel "kvjat" aŭ "kfjat" (La lasta estas la korekta prononco).
Personoj kun lingvoj kie oni ne aspiras k, p, t en akcentita silabo aŭdas ke mi kelkfoje aspiras tiujn, malgraŭ ke tio ne estas korekta en esperanto.
Do, kiel ĉiam, oni pli facile aŭdas la erarojn de aliaj ol la proprajn erarojn!
Frith Ra (Mostrar o perfil) 7 de janeiro de 2011 18:22:09
Ekzamplo: Ni legas: "la sonoj sentas sin..." kaj oni diras: "La esonoj esentas sin..."
Se la S sekvas alian S aǔ neestas komencan literon la e sono ŝajnas malaperi.
darkweasel (Mostrar o perfil) 8 de janeiro de 2011 11:28:32
cellus:Kiu diras, ke tio ne estas korekta?
Personoj kun lingvoj kie oni ne aspiras k, p, t en akcentita silabo aŭdas ke mi kelkfoje aspiras tiujn, malgraŭ ke tio ne estas korekta en esperanto.
Vidu: PMEG - Konsonanta variado
En kelkaj lingvoj oni elparolas la sonojn P, T, K, C kaj Ĉ kun forta elspiro, kvazaŭ kun malforta H poste. En Esperanto tiuj konsonantoj estas normale sen tia elspiro, sed pri tio ne ekzistas regulo. Oni povas do elparoli kun elspiro, se oni volas, sed oni atentu, ke la elspiro ne sonu kiel plena H.(grasigo fare de mi)