去目錄頁

ĈU ERARA FRAZO?

Francisko1, 2010年8月18日

讯息: 64

语言: Esperanto

Miland (显示个人资料) 2010年8月19日上午11:59:32

Ianna:Saluton! Mi estas komencanto kaj mi diras: Mi estas feliĉa!
Bonvenon! Vi progresas bone. Estu feliĉa ĉiam!

Miland (显示个人资料) 2010年8月19日下午12:04:55

Francisko1:Persono diris al mi ke la frazo: "Mi estas feliĉe" estas erara.. mi volas indiki ke mi parolas pri stato ne pri kvalito.
Ĉu vi vere volas paroli pri via ekzisto kiel filozofo, aŭ (pli verŝajne, miaopinie) la kvalito de via vivo? Se la lasta, pli taŭgas diri ekzemple "Mi fartas bone" aŭ "Mi loĝas (vivas, laboras ktp) feliĉe."

Ianna (显示个人资料) 2010年8月19日下午12:35:57

Miland:
Ianna:Saluton! Mi estas komencanto kaj mi diras: Mi estas feliĉa!
Bonvenon! Vi progresas bone. Estu feliĉa ĉiam!
Dankon! sal.gif

Francisko1 (显示个人资料) 2010年8月19日下午1:14:22

Egale mi diras: mi estas malsate, ĉar malsato ne estas kvalito, sed nur stato.

Francisko

Francisko1:Persono diris al mi ke la frazo:

"Mi estas feliĉe" estas erara. Mi kredas ke ne, ĉar uzante adverbon mi volas indiki ke mi parolas pri stato ne pri kvalito. Kion ci pensas pri tio? Dankon

Francisko

horsto (显示个人资料) 2010年8月19日下午1:53:27

Francisko1:Egale mi diras: mi estas malsate, ĉar malsato ne estas kvalito, sed nur stato.
Kaj tio estas egale malĝusta.
Eble tio helpos:
La viro estas malsata = la malsata viro
Do malsata klare rilatas al la substantivo.

Ianna (显示个人资料) 2010年8月19日下午1:54:06

Francisko1:Egale mi diras: mi estas malsate, ĉar malsato ne estas kvalito, sed nur stato.

Francisko

Francisko1:Persono diris al mi ke la frazo:

"Mi estas feliĉe" estas erara. Mi kredas ke ne, ĉar uzante adverbon mi volas indiki ke mi parolas pri stato ne pri kvalito. Kion ci pensas pri tio? Dankon

Francisko
Mi ne certas ĉu la frazo estas erara aŭ ne, sed mi diras: “Mi estas malsata kiel lupo.” kaj “Malsete morti!

Belmiro (显示个人资料) 2010年8月19日下午2:04:25

Francisko1:Egale mi diras: mi estas malsate, ĉar malsato ne estas kvalito, sed nur stato.
Adverbo ne povas rilati al substantivo. Do, VI ne malsatas!

Se vi tre, treeg malsatas do povas esti ke vi estas malsate mortonta.
Amike
Belmiro

novatago (显示个人资料) 2010年8月19日下午2:25:55

darkweasel:novatago, mi pensas, ke vi konfuziĝis iom.

Tiun ĉi distingon Esperanto ne havas. Ĝi ne estas la distingo inter E-vortoj kaj A-vortoj. La distingo inter E-vortoj kaj A-vortoj estas alia. Dum A-vortoj priskribas O-vortojn, E-vortoj priskribas aliajn vortspecojn, plej grave verbojn.
Nu, mi jam diris ke mi ne certis pri la afero sed verŝajne mi tre malofte uzis e-vortojn tiel, se iam tio vere okazis.

En mia hispana menso uzi e-vortojn tiel sencas kaj per mia lasta mesaĝo mi nur intencis ekspliki la kialon kaj ne pravigi Franciskon. Eble mia ekspliko ne estis sufiĉe bona.

Mi ne pensis pri la afero ĝis nun tamen mi ĉiam klopodas (ne ĉiam sukcese) skribi kaj paroli per frazoj, kiuj ne kreu miskomprenon.

Ĝis, Novatago.

novatago (显示个人资料) 2010年8月19日下午2:32:01

Francisko1:Egale mi diras: mi estas malsate, ĉar malsato ne estas kvalito, sed nur stato.
Mi konsilas forgesi la aferon al vi. Uzi e-vortojn tiel, estas erara.

Memoru ke Esperanto ne estas la hispana lingvo kun aliaj vortoj.

Ĝis, Novatago.

Miland (显示个人资料) 2010年8月19日下午3:32:59

Francisko1:Egale mi diras: mi estas malsate..
Tio ne estas ĝusta; oni diru mi estas malsata, ĉar la adjektivo malsata priskribas ne verbon, sed vi mem. Vidu la PMEG (duan skatolon, unuan ekzemplon). Vidu ankaŭ la Fundamentan ekzercaron (trian ekzemplon el No. 8).

回到上端