Към съдържанието

ĈU ERARA FRAZO?

от Francisko1, 18 август 2010

Съобщения: 64

Език: Esperanto

remy_boligee (Покажи профила) 19 август 2010, 15:41:44

novatago:
Francisko1:Egale mi diras: mi estas malsate, ĉar malsato ne estas kvalito, sed nur stato.
Mi konsilas forgesi la aferon al vi. Uzi e-vortojn tiel, estas erara.

Memoru ke Esperanto ne estas la hispana lingvo kun aliaj vortoj.

Ĝis, Novatago.
Mi malkonsentas.
Supozeble, per Esperanto oni povus esti kapabla esprimi ĉiujn nuancojn de la homa pensmaniero. Kaj la manko de distingo inter kvalito kaj stato estas grava difekto en la lingvo.

Laŭ mi, oni plu pensu pri tiu afero.

Mi proponas la jenon:

Mi estas bela = Kvalito
Mi belas = Stato

Francisko1 (Покажи профила) 19 август 2010, 18:00:02

Mi ne parolas pri hispana lingvo. Por ekzemplo:

I am good = Mi estas bona.

I am well = Mi estas bone.

Ĉu ĉi tio estas erara?

remy_boligee:
novatago:
Francisko1:Egale mi diras: mi estas malsate, ĉar malsato ne estas kvalito, sed nur stato.
Mi konsilas forgesi la aferon al vi. Uzi e-vortojn tiel, estas erara.

Memoru ke Esperanto ne estas la hispana lingvo kun aliaj vortoj.

Ĝis, Novatago.
Mi malkonsentas.
Supozeble, per Esperanto oni povus esti kapabla esprimi ĉiujn nuancojn de la homa pensmaniero. Kaj la manko de distingo inter kvalito kaj stato estas grava difekto en la lingvo.

Laŭ mi, oni plu pensu pri tiu afero.

Mi proponas la jenon:

Mi estas bela = Kvalito
Mi belas = Stato

horsto (Покажи профила) 19 август 2010, 18:01:10

remy_boligee:

Laŭ mi, oni plu pensu pri tiu afero.

Mi proponas la jenon:

Mi estas bela = Kvalito
Mi belas = Stato
Homoj, bonvolu, ne ankoraŭfojon. Ĉiam la samajn diskutojn. Ĉu vi volas lerni kaj paroli Esperanton aŭ ĉu vi volas krei novan lingvon?

horsto (Покажи профила) 19 август 2010, 18:05:20

Francisko1:Mi ne parolas pri hispana lingvo. Por ekzemplo:

I am good = Mi estas bona.

I am well = Mi estas bone.

Ĉu ĉi tio estas erara?
Tute ne gravas ĉu vi parolas pri la hispana aŭ pri la angla: En Esperanto la frazo Mi estas bone estas malĝusta. Punkto.

darkweasel (Покажи профила) 19 август 2010, 20:15:43

remy_boligee:
Mi estas bela = Kvalito
Mi belas = Stato
Fakte la nuancodiferenco estas preskaŭ inversa. Tiu ĉi frazo ne estas tre bona ekzemplo, sed - laŭ kion iam diris al mi tre sperta Esperantisto - la akvo estas blua montras nur la koloron, dum la akvo bluas havas nuancon kiel "la akvo radias bluecon".

La angla I am well signifas: "mi fartas bone" kaj ne "mi estas bone" - tiu ĉi lasta frazo, kiel mi jam diris, priskribas la ekziston de la parolanto (apenaŭ priparolinda afero krom eble por filozofiistoj), kaj ne la homon nek la farton de la homo. Mi verdire ne scias, kio estas tiom malfacile komprenebla pri tio ...

Mi estas malsate estas tute sensenca. Via ekzisto ne povas esti malsata. Vi povas esti malsata, sed tiam tute ne gravas, ĉu tio estas eco aŭ stato - vi ĉiuokaze uzu A-vorton.

remy_boligee:Kaj la manko de distingo inter kvalito kaj stato estas grava difekto en la lingvo.
senkulpa.gif senkulpa.gif senkulpa.gif
Vi vidas difektojn, kie fakte tute ne estas difektoj. Se tio estas tiom granda difekto, kial tiom da aliaj gravaj lingvoj - ekzemple la germana, la angla kaj la franca - funkcias sen tia distingo?! Kial - miasupoze - apenaŭ iu denasklingvano de la menciitaj lingvoj vidas en la hispana distingo inter ser kaj estar ion ajn nepran aŭ eĉ nur utilan, sed taksas ĝin stranga malfacilaĵo?!

Chainy (Покажи профила) 19 август 2010, 20:16:10

Francisko1:Mi ne parolas pri hispana lingvo. Por ekzemplo:

I am good = Mi estas bona.

I am well = Mi estas bone.

Ĉu ĉi tio estas erara?
Jes, tio estas erara.

I am good = Mi estas bona. (Tio estas, mi estas bona homo)

Se oni volas diri "I feel well" en Esperanto, tiam estas diversaj variantoj:

1. Mi fartas bone
2. Mi bonfartas
3. Mi estas bonfarta
3. Mi sentas min bone.

Kaj en la lasta varianto, tio certe devas esti 'bonE' (Mi sentas min bone). En tiu ĉi kazo, 'senti sin' havas la saman signifon kiel 'farti' kaj oni traktu ilin en la sama maniero. Rigardu al la ekzemploj en vortaroj - kiam 'senti sin' havas la signifon de 'farti' oni ĉiam uzas la e-finaĵon (bonE). La aliaj kazoj ne estas interŝanĝeblaj kun la verbo 'farti'. Ekzemple,

Mi sentas min malsata = Mi sentas, ke mi estas malsata! (do, kompreneble, oni uzu la a-finaĵon!)

Finfine, ni simple provu akcepti la lingvan sistemon de Esperanto - ne indas plendi, ke iuj aferoj ne funkcias ĝuste en la sama maniero kiel en niaj denaskaj lingvoj! Ne eblas paroli iujn ajn fremdajn lingvojn en la sama maniero kiel la propran! - Mi dirus, ke Esperanto estas verŝajne la plej proksima al tiu ebleco, sed ankaŭ ĝi postulas de ni iom da fleksebleco en niaj pensmanieroj!

tommjames (Покажи профила) 19 август 2010, 21:01:38

remy_boligee:Kaj la manko de distingo inter kvalito kaj stato estas grava difekto en la lingvo.
Tia manko ne ekzistas. Se vi ial volas esprimi la distingon, vi povas fari tion alirimede ol utiligi la finaĵojn -a kaj -e. Per aliaj vortoj, ekzemple. Ĉiukaze kuntekso kutime klarigas la sencon (kiel bone scias parolantoj de lingvoj kiuj ne havas tian distingon), do mi vidas nenian "difekton". Gardu kontraŭ la emo deziri ke Esperanto funkciu kiel certaj naciaj lingvoj!

Sed eble indas montri ke Esperanto fakte ja iom sekvas tiun hispanan sistemon ĉe kelkaj malmultaj vortoj, kutime kiam temas pri adjektivo/adverbo de loko. Ekzemple estas granda diferenco inter:

estas ekstere / estas ekstera
estas interne / estas interna
estas hejme / estas hejma
..ktp

La adverbaj formoj montras staton, simile al estar, kaj la adjektivoj montras kvaliton, simile al ser. Sed tiaj ekzemploj estas ege malmultaj, kaj ekzistas nur pro tio ke ili estas necesaj por esprimi diferencojn kiuj efektive gravas. Krom ili la lingvo ne funckias tiel, kaj ne bezonas funkcii tiel.

galvis (Покажи профила) 19 август 2010, 22:22:13

En "Konsultejo" --Tio ĉi estas tre simpla/simple ?--2007-10-05, oni povas legi:
Tio estas simpla = la afero estas simpla. Tio estas simple = la afero ekzistas per simpla maniero. ("simple" rilatas al "estas", ne al "tio").

Francisko1 (Покажи профила) 19 август 2010, 22:59:58

Do, ni povas konkludi ke en Esperanto la verbo esti estas utila por diversaj aferoj kaj malkompreno ne okazas, tiel:

Kio ci estas? Mi estas instruisto, homo, homino, persono, kaj tiel plu.

Kia ci estas? Mi estas granda, alta, inteligenta, kaj tiel plu.

Kiu ci estas? Mi estas Johano, la instruisto pri matematiko, ktp...

Kiel ci estas? Mi estas bone, malsate, side, ktp...

Kie ci estas? Mi estas ĉi tie, en mia domo, ktp...

Ĉu ĉi tiu frazoj estas eraraj?

Francisko Garcia

CIT=galvis]En "Konsultejo" --Tio ĉi estas tre simpla/simple ?--2007-10-05, oni povas legi:
Tio estas simpla = la afero estas simpla. Tio estas simple = la afero ekzistas per simpla maniero. ("simple" rilatas al "estas", ne al "tio").
[/quote]

horsto (Покажи профила) 19 август 2010, 23:48:22

Francisko1:Do, ni povas konkludi ke en Esperanto la verbo esti estas utila por diversaj aferoj kaj malkompreno ne okazas, tiel:

Kio ci estas? Mi estas instruisto, homo, homino, persono, kaj tiel plu.

Kia ci estas? Mi estas granda, alta, inteligenta, kaj tiel plu.

Kiu ci estas? Mi estas Johano, la instruisto pri matematiko, ktp...

Kiel ci estas? Mi estas bone, malsate, side, ktp...

Kie ci estas? Mi estas ĉi tie, en mia domo, ktp...

Ĉu ĉi tiu frazoj estas eraraj?

Francisko Garcia
Mi ne komprenas kion vi volas. Ĉu vi nun intencas komenci diskutadon pri la vorto ci, kiun preskaŭ neniu uzas, sed kiu eble estas grava en la hispana lingvo?
Francisko1:
Kiel ci estas? Mi estas bone, malsate, side, ktp...
Vi ŝajne legas neniun ajn respondon ĉi tie, do kial vi entute demandas ion ajn?

Обратно нагоре