Ir ao conteúdo

ĈU ERARA FRAZO?

de Francisko1, 18 de agosto de 2010

Mensagens: 64

Idioma: Esperanto

remy_boligee (Mostrar o perfil) 20 de agosto de 2010 00:32:39

La diferenco inter la latinidaj verboj ser kaj estar tute ne estas tro granda malfacilaĵo. Temas nur pri aldoni (aŭ pligravigi) nuancon en la lingvo. Ĝi ne igus la lingvon tute Volapukeca, oni povus uzi ĝin aŭ ne.

Kiel mi povus klarigi al miaj koramikinoj ke ili estas belaj ne nur momente, pro siaj vestaĵoj aŭ hararstilo, sed ke ili ja estas ĉiam belaj?

horsto:Ĉu vi volas lerni kaj paroli Esperanton aŭ ĉu vi volas krei novan lingvon?
Se Zamenhof dirus tion al ĉiuj kiuj proponis ŝanĝojn en la lingvo, Esperanto ne havus pli ol la Unua Libro.

sergejm (Mostrar o perfil) 20 de agosto de 2010 05:32:25

galvis:En "Konsultejo" --Tio ĉi estas tre simpla/simple ?--2007-10-05, oni povas legi:
Tio estas simpla = la afero estas simpla. Tio estas simple = la afero ekzistas per simpla maniero. ("simple" rilatas al "estas", ne al "tio").
LMMO, tio estas eraro - en ambaŭ frazoj "simpla" kaj "simple" rilatas al "tio". Sed en la unua frazo "tio" anstataŭas substantivon (objekton), kaj en la dua - verbon (agon).

darkweasel (Mostrar o perfil) 20 de agosto de 2010 06:29:46

remy_boligee:La diferenco inter la latinidaj verboj ser kaj estar tute ne estas tro granda malfacilaĵo. Temas nur pri aldoni (aŭ pligravigi) nuancon en la lingvo. Ĝi ne igus la lingvon tute Volapukeca, oni povus uzi ĝin aŭ ne.
Mi supozas, ke via denaska lingvo havas tiun distingon. Kiel do vi povas taksi, kiel malfacila ĝi estas por alilingvanoj?

sergejm:
galvis:En "Konsultejo" --Tio ĉi estas tre simpla/simple ?--2007-10-05, oni povas legi:
Tio estas simpla = la afero estas simpla. Tio estas simple = la afero ekzistas per simpla maniero. ("simple" rilatas al "estas", ne al "tio").
LMMO, tio estas eraro - en ambaŭ frazoj "simpla" kaj "simple" rilatas al "tio". Sed en la unua frazo "tio" anstataŭas substantivon (objekton), kaj en la dua - verbon (agon).
Laŭ mia scio, tiel ja estas en la slavaj lingvoj, sed certe ne en Esperanto. En Esperanto tio funkcias ĉiam kiel O-vorto (ĝi estas O-vorteca vorteto), do oni uzas A-vorton por priskribi ĝin. La afiŝo citita de galvis estas prava.

Francisko1: La vorto esti ja ĝustas en ĉiuj de vi montritaj frazoj - sed, denove, kiel ci estas? (kaj la respondoj al ĝi uzantaj E-vortojn) estas apenaŭ iam bezonata frazo, krom eble por filozofiaj diskutoj. Ĉu al tio oni respondu mi estas akcidente, se oni naskiĝis neplanite de siaj gepatroj? rido.gif

sergejm (Mostrar o perfil) 20 de agosto de 2010 08:46:34

Certe, lokaj e-vortoj povas esti uzataj post "esti":
"Mi estas hejme" estas ĝusta frazo.
Anstastaŭ "Mi estas akcidente" mi tamen dirus "Mi estas en akcidento".

darkweasel (Mostrar o perfil) 20 de agosto de 2010 09:28:47

sergejm:Certe, lokaj e-vortoj povas esti uzataj post "esti":
"Mi estas hejme" estas ĝusta frazo.
Anstastaŭ "Mi estas akcidente" mi tamen dirus "Mi estas en akcidento".
Ne, ne, tion mi ne celas. Fakte la lasta frazo en mia antaŭa afiŝo estis iom ŝerca. Mi celis "mi ekzistas pro akcidento" (kia akcidento? Tion mi lasas al via fantazio.). okulumo.gif Tio eble ja estus bona uzo de E-vorto post esti, kvankam iom nerealeca frazo.

tommjames (Mostrar o perfil) 20 de agosto de 2010 09:40:04

remy_boligee:Kiel mi povus klarigi al miaj koramikinoj ke ili estas belaj ne nur momente, pro siaj vestaĵoj aŭ hararstilo, sed ke ili ja estas ĉiam belaj?
Mi jam donis respondon al tiu afero. Eble vi tute ignoris ĝin; tio ja ŝajnas trajto de reformemuloj. Denove: vi povas klarigi ĉion per aliaj vortoj, oni ne devas esprimi aferojn per gramatikaĵoj.

Vi fakte respondis al via propra demando, ene de la demando mem. Kontrolu, kaj pripensu plu.

Kaj denove indas memorigi vin ke la distingo ne gravas ĉar kunteksto kutime montras la sencon aŭtomate! Kiam ĝi ne montras la sencon (rara afero), vi povas klarigi per aliaj vortoj (kiel vi faris en via ĉi-supra demando).

Kiel parolanto de la angla lingvo, mi povas konfirmi al vi sincere, ke la manko de gramatika rimedo distingi inter stato kaj esenco vere ne kaŭzas problemon. Vi fidu min. Mi estas tre flua parolanto de tiu lingvo okulumo.gif

remy_boligee:
horsto:Ĉu vi volas lerni kaj paroli Esperanton aŭ ĉu vi volas krei novan lingvon?
Se Zamenhof dirus tion al ĉiuj kiuj proponis ŝanĝojn en la lingvo, Esperanto ne havus pli ol la Unua Libro.
Tio estas absurda. La desegnofazo de Esperanto finiĝis antaŭ pli ol 100 jaroj. Esperanto nuntempe estas plenforma vivanta lingvo, ne ia propono. Vi devus pripensi la demandon de horsto. Ĝi tranĉas al la kerno de via emo mutaciigi la lingvon laŭ viaj kapricoj.

sergejm (Mostrar o perfil) 20 de agosto de 2010 10:36:07

darkweasel:
sergejm:Certe, lokaj e-vortoj povas esti uzataj post "esti":
"Mi estas hejme" estas ĝusta frazo.
Anstastaŭ "Mi estas akcidente" mi tamen dirus "Mi estas en akcidento".
Ne, ne, tion mi ne celas. Fakte la lasta frazo en mia antaŭa afiŝo estis iom ŝerca. Mi celis "mi ekzistas pro akcidento" (kia akcidento? Tion mi lasas al via fantazio.). okulumo.gif Tio eble ja estus bona uzo de E-vorto post esti, kvankam iom nerealeca frazo.
Mi komprenis, ke vi celis ne tion.
Sed la frazo "Mi estas akcidente" estus komprenta de mi, sen pliaj ekplikoj, kiel "Mi estas en akcidento" (ekz. trafika).
Post jenaj eksplikoj mi komprenas vian frazon tute ĝuste.

Pri demando "Kiel vi estas?"
Tiaj demandoj ne plaĉas al mi. Ruse la kutima respondo estas
"Dankon, bone." (laŭvorta traduko).
Sed kion respondi se ne bone? Foje mi audis respondon (ne al mi kaj ne de mi):
"Bonvolu sidiĝi! Nun mi longe rakontos al vi, kiel mi estas."
La demandanto certe ne atendis tion, sed ion mallongan, simile al la kutima respondo.

horsto (Mostrar o perfil) 20 de agosto de 2010 11:16:12

sergejm:
Pri demando "Kiel vi estas?"
Tiaj demandoj ne plaĉas al mi. Ruse la kutima respondo estas
"Dankon, bone." (laŭvorta traduko).
Laŭ PMEG:
Kiel = en kiu maniero aŭ grado
Do via demando "Kiel vi estas?" signifas:
"En kiu maniero vi estas" aŭ "En kiu grado vi estas".
Tion vi certe ne volas demandi, vi volas demandi: Kiel vi fartas?
PMEG: Kiel vi fartas?[FA2.139] Ĉi tie temas ne vere pri maniero, sed pli pri grado de sanstato. Kia estas via sanstato?

Belmiro (Mostrar o perfil) 20 de agosto de 2010 11:47:20

sergejm: Pri demando "Kiel vi estas?"
Dankon! Mi estas sidanta.
Mi sidas komforte kaj rigardas la komputilon!

Miland (Mostrar o perfil) 20 de agosto de 2010 12:43:27

Francisko1:Kiel ci estas? Mi estas bone, malsate, side, ktp...
Unue, la vorto "ci" estas preskaŭ neuzata. Due, la demando "Kiel vi estas?" estas anglismo. Esperante ni diras "Kiel vi fartas?" La unua demando literume signifas "Per kiu rimedo aŭ laŭ kiu maniero, vi ekzistas?" Tio estas filozofa demando. Miaopinie, krom "per Providenco" ne eblas diri multe responde, certe ne "malsate".

Mi citu la konsilon de la akademiano M.C. Butler el lia anglalingva libro (mi tradukas) Paŝo post paŝo en Esperanto: "Lernu la lingvon kiel ĝi estas, anstataŭ diveni tion, kio ĝi povus esti".

De volta à parte superior