Al la enhavo

Kion fari?

de sudanglo, 2010-aŭgusto-23

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-23 19:41:53

tommjames:
darkweasel:Steletoj estas markoj de eraroj en PMEG
Fakte marko de eraro malrekomendinda formo:

PMEG:*ekzemplo* La ekzemplo (aŭ signifo) estas erara aŭ tre malrekomendinda.
Laŭ mi certe ne estas absurde marki nekutimaĵon evitinda aŭ malkonsili ĝin surbaze de la nekutimeco. Se oni volas paroli Esperanton kiel ĝi estas efektive parolata en la reala mondo, nekutimeco povas esti grava afero.
Sed marki tiujn ĉi tute logikajn esprimojn kiel "tre malrekomendindajn" estas forta troigo. Aliloke PMEG ial ne markas nekutimaĵojn kun steletoj. Ekzemple antaŭ kiam kaj post ol ne havas steletojn malgraŭ sia malkutimeco, kaj ankaŭ ni rajtas diri pri ke, same kiel eblas anstataŭigi Esperanto kaj Ido per la Esperanta kaj la Ida Ĉio ĉi ja estas bona, ĉar ĝi estas logika, kvankam nekutima, sed PMEG laŭ mi marku ankaŭ uzon de ĉiu ajn rolvorteto kun I-verbo kiel neevitendan. Estas simple strange por facila lingvo, ke ĝi permesu I-verbojn post kelkaj rolvortetoj, sed ne post aliaj. Kial ni devigu homojn lerni, ke por fari estas bona, sed malgraŭ fari ne? Ĉu tio estas iel ajn regula? Ne. Mi mem ne hezitas uzi ankaŭ la duan montritan formon je bezono.

---
duonŝerca redakto:
2010-08-23 21:50:18 <Gyuri> Mi ne scias kion fari ĉivespere.
2010-08-23 21:51:16 <Gyuri> kion fari?
2010-08-23 21:51:43 <darkweasel> Gyuri: jen fadeno pri kion fari: http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=7... ridulo.gif)))
2010-08-23 21:52:17 <darkweasel> (duonŝerce)
2010-08-23 21:52:58 <Gyuri> darkweasel: Almenaŭ bone kaptis la okazon.

Miland (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-23 21:14:27

Miaopinie, temas pri akceptindaj aŭ akcepteblaj mallongaj formoj. Kiam ni uzas tio, kio, praktike tio ofte estas forigebla. Do oni povas mallongigi Ni pensu pri tio, kion oni povas fari al Ni pensu pri tio, kion fari kaj eĉ Ni pensu pri kion fari.

sudanglo (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-23 23:18:10

Jes prave, Miland, temas esence pri akceptebleco de la neta mallonga formo.

Ne ĉiuj potencialaj esprimoj estas fakte uzataj en E. Eĉ nia kara lingvo havas certagradan idiotisman karakteron.

Mi starigis la originalan demandon ĉar mi havis momentan 'truon' (kiel diras la francoj) pri tio, kion oni kutime diras.

Ĉio estas iom pli klara nun. La kazo de la rilata ki-vorto estas nepre determinata laŭ la ekvivalanta formo.

Do, mi ne scias kio estas en la tirkesto (ĉar tion, kio ..)
Sed, ni pensu pri kion fari (ĉar pri tio, kion ..)

sudanglo (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-24 11:33:22

Se oni serĉas pri kion en la Tekstaro oni trovas nur tri ekzemplojn - ĉiujn de la sama aŭtoro (kiu laŭnome estas anglalingvano) kaj ĉiujn en la sama libro.

Aliflanke se on serĉas scias kio oni trovas abundajn okazojn.

Do eble la lingva sentemo de la Esp-istoj estas tia, ke ilin ne ĝenas vidi nominativon post transitiva verbo sed pri akuzativo post prepozicio (en ne-direkta senco) ili hezitas.

Same, malofta estas por kion.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-24 17:35:11

sudanglo:Do eble la lingva sentemo de la Esp-istoj estas tia, ke ilin ne ĝenas vidi nominativon post transitiva verbo sed pri akuzativo post prepozicio (en ne-direkta senco) ili hezitas.
Ne, la demando ne estas tio, sed ĉu oni uzu I-verbon post rolvorteto!

Viktoro44 (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 12:05:00

Mi iomete malfruis.
Se oni serĉas pri kion en la Tekstaro oni trovas nur tri ekzemplojn
Se vi serĉas tion per Corpuseye vi trovos pli longan liston!

Aliflanke, ŝajnas al mi, ke en via ekzemplo:
Ekz.: 'Estis klare ke oni devis reagi rapide, sed ne ekzistis dubon pri ...'
"dubo" ne devas havi -n finaĵon, ĉar estas la subjekto, ĉu ne?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 19:08:55

Viktoro44:
Aliflanke, ŝajnas al mi, ke en via ekzemplo:
Ekz.: 'Estis klare ke oni devis reagi rapide, sed ne ekzistis dubon pri ...'
"dubo" ne devas havi -n finaĵon, ĉar estas la subjekto, ĉu ne?
Ĝi ne nur ne devas, ĝi eĉ devas ne havi N-finaĵon!

sudanglo (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-28 10:09:30

Mutan dankon, Viktoro. Mi tute ne sciis pri la ekzisto de CorpusEye. Vere utila!

Dark Weasel, mi preskaŭ neniam sukcesas afiŝi sen poste trovi mistajpojn. Sed pri la ĝusta uzo de la akuzativo mi ne bezonas lecionon.

Do, per CorpusEye my trovis abundon de okazoj de 'pri kion (X-i)'. Jen respondo al mia original demando.

Reen al la supro