ไปยังสารบัญ

Anglanoj, traduku

จาก Genjix, 25 สิงหาคม 2010

ข้อความ 8

ภาษา: Esperanto

Genjix (แสดงโปรไฟล์) 25 สิงหาคม 2010, 01:23:06

Kiel mi tradukas:

"I told Mary to buy a cake but she wouldn't"

Mi diras al Mario ke ŝi aĉetu kakon sed ŝi ne ___is ĝin.

Ne "shouldn't", "couldn't", "didn't"... Ilij signifas diference aĵon sed ĉiuj donadas ankaŭ aliajn frazojn.

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 25 สิงหาคม 2010, 04:45:34

Mi diris al Maria/Mary aĉeti kukon/ke ŝi aĉetu kukon, sed ŝi ne volis fari tion.

Genjix (แสดงโปรไฟล์) 25 สิงหาคม 2010, 05:18:26

did not want != would not

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 25 สิงหาคม 2010, 06:32:38

Genjix:did not want != would not
'would not' estas multsignifa, eble pli neŭtrala traduko estos
... sed ŝi ne farus tion
... sed ŝi ne estis faronta tion

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 25 สิงหาคม 2010, 06:38:19

sergejm:
... sed ŝi ne farus tion
Ne. Vidu: US ne egalas al estis ...onta.

Koncerne la demandon, mi jam respondis hieraŭ en IRC: Mi diris al Mary, ke ŝi aĉetu kukon, sed ŝi ne aĉetis ĝin.

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 25 สิงหาคม 2010, 11:22:16

Jes Sergej kaj Dark Weasel pravas, la senco estas proksima al 'ne volis'.

Sed notu ke oni povas diri 'I asked Mary to buy a cake and she did't want to, but did in the end' - kaj ŝi ne volis, sed fine faris tion.

Do eble 'Mi petis de Maria ke ŝi aĉetu kukon, sed ŝi rifuzis (tion fari)'

My car wouldn't start this morning (cold weather) - Mia aŭto rifuzis starti ĉi-matene

Hauxkins (แสดงโปรไฟล์) 25 สิงหาคม 2010, 11:52:24

Al mi, en ĉi tiu kazo, la frazo "wouldn't" signifas "refuzis".

Genjix (แสดงโปรไฟล์) 27 สิงหาคม 2010, 03:53:00

Ĝi sonas parolebla. Dankon al ĉiuj.

กลับไปด้านบน