Berichten: 8
Taal: Esperanto
Genjix (Profiel tonen) 25 augustus 2010 09:21:28
Bonvolu diri plibonigojn al mi. Dankon!
http://genjix.net/#traduko
novatago (Profiel tonen) 25 augustus 2010 10:48:46
Genjix:Vi trovos tradukon de video kiu nomiĝas 'A Glorious Dawn' en mia retpaĝo.La demando de la enketo ne estas komprenebla. Mi supozas ke vi celis diri Kiu inventis Esperanton? Ĉu la unua nomo devus esti Zamenhof? Kaj kiu estas Marks?
Bonvolu diri plibonigojn al mi. Dankon!
http://genjix.net/#traduko
Se vi dezirus fari pomtorton el nenio,
Spaco estas plenita per reto de vermtruoj
Vi povus aperi en alia loko de la spaco, en alia momento de la tempo
La ĉielo vokas al ni
Se ni ne detruos nin,
Eĉ pli glora aŭroro atendas
Ne sunleviĝo, sed galaksileviĝo
Mateno, kiu plenas je 400 miliardoj da steloj
La leviĝo de la lakta vojo
La kosmo estas plena senmezure per multaj elegantaj veroj (
per rafinitaj interrilatoj
per la mirinda maŝinaro de naturo
Mi kredas ke nia estonteco dependas potence,
de kiel bone ĉi tiun kosmon ni komprenas
En kiu ni flosas kiel polvero
sur la matena ĉielo
Sed la cerbo faras multe pli ol nur kolekti
Ĝi interkomparas, ĝi sintezas, ĝi analizas
La plej simpla penso, kiel la nombro unu
Havas ellaboritan logikan konstruon
La cerbo parolas sian propran lingvon
Por kontroli kaj strukturon kaj konsistecon de la mondo
Hawking
Dum miloj da jaroj
Homoj scivolis pri la universo
Ĉu etendiĝas eterne?
Aŭ ĉu estas limo?
De la praeksplodo ĝis nigraj truoj
De malluma materio ĝis ebla finkolapso
Nia bildo de la universo hodiaŭ
Plenas per strangajn sondajn ideojn
Sagan
Kiaj bonŝancaj estas ni pro vivi ĉi-momente
La unua momento en la historio de la homaro
Kiam ni fakte vizitas aliajn mondojn
La surfaco de la Tero estas la bordo de la kosmoceano
ni ĵus vadis proksime en akvon
Kaj la akvo ŝajnas inviti nin
---
Nu, ne zorgu, mi ankaŭ havis grandegan korektadon en mia unua traduko.
Ho, mi preskaŭ forgesis: Anglo estas angla persono. Tie, kie vi skribis "anglo" vi devas skribi "angla" (lingvo).
Ĝis, Novatago.
Genjix (Profiel tonen) 25 augustus 2010 15:36:26
La unuaj demandoj estis ŝerco. Marks = Marx
Fininte 'Teach Yourself Esperanto', ĉu mi devas akiri instruiston ĉi tie? Mia intenco estas tradukontajn plurajn tekstojn por ekzerci. Aŭ ĉu mi povas poŝti nur ĉi tie?
Dankon
Genjix (Profiel tonen) 25 augustus 2010 16:09:38
Miland (Profiel tonen) 25 augustus 2010 16:19:19
Genjix:'Teach Yourself Esperanto', ĉu mi devas akiri instruiston ĉi tie?Eble interesos vin la kurso de la EAB, bazita sur tiu libro. Tamen ĝi ne estas senpaga.
novatago (Profiel tonen) 25 augustus 2010 17:20:59
Genjix:Fininte 'Teach Yourself Esperanto', ĉu mi devas akiri instruiston ĉi tie? Mia intenco estas traduki plurajn tekstojn por ekzerci. Aŭ ĉu mi povas poŝti nur ĉi tie?Vi devus praktiki unue per legado kaj demandi ĉi tie aŭ en la angla forumo viajn dubojn. Do, serĉu Esperantajn librojn en interreto aŭ en lernu!.
Traduki tekstojn, laŭ mi estas tre bona maniero por lerni.
Ĝis, Novatago.
Genjix (Profiel tonen) 25 augustus 2010 18:11:27
Genjix (Profiel tonen) 27 augustus 2010 02:55:52