Al la enhavo

FAKTE LA ANGLA FARAS LA LABORON KIUN ESPERANTO NE VOLAS FARI

de Francisko1, 2010-aŭgusto-25

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Francisko1 (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 21:12:50

NURE

FRANCISKO

remy_boligee (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 23:31:22

Pri ĉi tiu fadeno mi diras nur du vortojn:

Kio diable...?

novatago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 09:59:21

Do, parolu la anglan. Neniu malpermesas ĝin al vi. Aldone, laŭ viaj mesaĝoj, ĝi ŝajnas pli taŭga lingvo por vi. Vi estos "feliĉe" per la angla.

Ĝis, Novatago.

Francisko1 (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 11:32:30

Mi ne povas esti feliĉe kun lingvo kiel la angla, kiun post longa kaj peniga studado, apenaŭ mi povas balbuti. Certe ne.

Sed Esperanto estas en izoleco pro sia neŭtraleco pri ideoj, mi opinias.

Francisko

novatago:Do, parolu la anglan. Neniu malpermesas ĝin al vi. Aldone, laŭ viaj mesaĝoj, ĝi ŝajnas pli taŭga lingvo por vi. Vi estos "feliĉe" per la angla.

Ĝis, Novatago.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 11:41:09

Francisko1:Mi ne povas esti feliĉe kun lingvo kiel la angla, kiun post longa kaj peniga studado, apenaŭ mi povas balbuti. Certe ne.

Sed Esperanto estas en izoleco pro sia neŭtraleco pri ideoj, mi opinias.

Francisko

novatago:Do, parolu la anglan. Neniu malpermesas ĝin al vi. Aldone, laŭ viaj mesaĝoj, ĝi ŝajnas pli taŭga lingvo por vi. Vi estos "feliĉe" per la angla.

Ĝis, Novatago.
Vi ankoraŭ ne respondis, kion vi intencas diri per tiu ĉi fadeno.

Francisko1 (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 11:49:40

Mi intencos. Esperanto estas lingvo necesa por ĉiuj internaciaj institucioj kaj movadoj, sed ni estas "neŭtralaj" (mi certe ne, ĉar mi estas favore al ĉiuj ideoj bonaj kaj universalaj).

Ni bezonas eliri ekster nia izoleco. Mi prelegis pri Esperanto en Venezuelo por enkonduki Esperanton en konkretan nstitucion kaj mi sukcesis. Sed la plimulto da esperantistoj estas neŭtralaj pri ideoj (kvankam Zamenhof tute ne estis neŭtrala homo, sed luktema homo favore al ĉiuj universalaj bonaj ideoj).

Se ni ne kontaktigas instituciojn, ni ĉiam estos izolece. Ni restos neutrale, sed en kompleta soleco.

Francisko

darkweasel:
Francisko1:Mi ne povas esti feliĉe kun lingvo kiel la angla, kiun post longa kaj peniga studado, apenaŭ mi povas balbuti. Certe ne.

Sed Esperanto estas en izoleco pro sia neŭtraleco pri ideoj, mi opinias.

Francisko

novatago:Do, parolu la anglan. Neniu malpermesas ĝin al vi. Aldone, laŭ viaj mesaĝoj, ĝi ŝajnas pli taŭga lingvo por vi. Vi estos "feliĉe" per la angla.

Ĝis, Novatago.
Vi ankoraŭ ne respondis, kion vi intencas diri per tiu ĉi fadeno.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 11:56:43

Francisko1:ni estas "neŭtralaj" (mi certe ne, ĉar mi estas favore al ĉiuj ideoj bonaj kaj universalaj).
Ni ne estas neŭtralaj. La lingvo estas neŭtrala, sed Esperantistoj povas havi diversajn opiniojn.

Francisko1 (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 11:58:33

Mi aldonas ke francanoj malpermesis al Zamenhof mem legi parton de poemo en Universala Kongreso. Francio estas lando materiisma kaj malprogresa pri spiritualaj aferoj. Nun ni havas la konsekvencojn. Zamenhof ne povis reagi, ĉar la lingvo mem en tiu momento estis en danĝero. Sed nuntempe ni povas reagi kaj defendi la internan spiritualan ideon, kiu estas la vera kaŭzo kiu ebligis la ekziston de la lingvo mem.

Francisko

Francisko1:Mi intencos. Esperanto estas lingvo necesa por ĉiuj internaciaj institucioj kaj movadoj, sed ni estas "neŭtralaj" (mi certe ne, ĉar mi estas favore al ĉiuj ideoj bonaj kaj universalaj).

Ni bezonas eliri ekster nia izoleco. Mi prelegis pri Esperanto en Venezuelo por enkonduki Esperanton en konkretan nstitucion kaj mi sukcesis. Sed la plimulto da esperantistoj estas neŭtralaj pri ideoj (kvankam Zamenhof tute ne estis neŭtrala homo, sed luktema homo favore al ĉiuj universalaj bonaj ideoj).

Se ni ne kontaktigas instituciojn, ni ĉiam estos izolece. Ni restos neutrale, sed en kompleta soleco.

Francisko

darkweasel:
Francisko1:Mi ne povas esti feliĉe kun lingvo kiel la angla, kiun post longa kaj peniga studado, apenaŭ mi povas balbuti. Certe ne.

Sed Esperanto estas en izoleco pro sia neŭtraleco pri ideoj, mi opinias.

Francisko

novatago:Do, parolu la anglan. Neniu malpermesas ĝin al vi. Aldone, laŭ viaj mesaĝoj, ĝi ŝajnas pli taŭga lingvo por vi. Vi estos "feliĉe" per la angla.

Ĝis, Novatago.
Vi ankoraŭ ne respondis, kion vi intencas diri per tiu ĉi fadeno.

Continuum (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 13:16:10

Francisko1: Francio estas lando materiisma kaj malprogresa pri spiritualaj aferoj.
NE INSULTU mian landon, mi petas! La esperanta lingvo estas kaj devas resti nur ilo por la komuniko, ĝi estas neŭtrala lingvo kaj devas resti tiel. Vi estas miksanta la lingvon kunekun ideojn (viajn ideojn).

novatago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 21:48:49

Laŭ mi, sugestoj por agi favore al Esperanto devus esti bone pensitaj, eksplikitaj kaj redaktitaj. Aperi en retpaĝo kaj ekkrii sen kunteksto helpas por ŝajni trolo kaj por ĝeni sed ne helpas al Esperanto.

Aldone, estas multaj uloj (mi inter aliaj) kiuj agas publike por ke neesperantistoj sciu ke ekzistas la lingvo. Do bonvole, ne antaŭjuĝu...

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro