Aller au contenu

Esperanto estas lingvo por rasistoj.

de greenmanwitch, 25 août 2010

Messages : 61

Langue: Esperanto

fekaldemokratio (Voir le profil) 27 août 2010 02:01:06

Universala lingvo utiligus skemojn, kiuj similas aŭ samas en pluraj lingvofamilioj, kaj kompilus tiujn skemojn en kreitaĵon pli-malpli harmonian, facilan kaj justan por la plejparto da homoj.

Esperanto, malgraŭ tio, ke povas okazi, ke iuj apartaj eroj de la lingvo pli facilas por iuj neeŭroplingvanoj ol por iuj eŭroplingvanoj, ĝenerale tre favoras uzantojn de eŭropdevenaj lingvoj. Tio estas simple evidenta fakto.

Tamen, kiel vi mem montris, iuj trajtoj de Esperanto, kiel la akuzativo, la distingo inter adjektivoj kaj adverboj, kaj la difina artikolo, igas tiun lingvon pli malfacila kaj pli fremda eĉ por multaj eŭroplingvanoj, kaj kiam oni tiujn trajtojn iomete analizas, tuj evidentiĝas, ke ili estas neniom universalaj, eĉ por la parencaj eŭropdevenaj lingvoj, do kiel vi vidas, al universale homa lingvo Esperanto estas vere malproksima.

darkweasel:
fekaldemokratio:Vi diros, ke ne eblas krei internacian lingvon, kiu estus egale facila al ĉiuj. Mi povas konsenti, sed en la kazo de Esperanto ne temas simple pri manko de la egala facileco, sed pri grandega kultura avantaĝo, kiun ĝuas parolantoj de eŭropaj lingvoj. Vera mondolingvo ne favorus tiom anojn de unu lingva grupo.
Ne grandega. Iometa avantaĝo jes, sed en tiu ĉi forumo estas multaj neeŭroplingvanoj, kiuj tre bone skribas, kaj mi ne pensas, ke por ili necesis ekstreme multe pli da peno ol por eŭroplingvano.
La avantaĝo estas sufiĉe grandega. Averaĝa franco, anglo, germano aŭ ruso komencante lerni Esperanton tuj eksentas sin hejme vidante abundecon de vortoj, kiuj similas al li lian denaskan lingvon. Ankaŭ kiam ektemas pri gramatiko niaj eŭropanoj ne havos grandan problemon pri alkutimiĝo al la esperantaj skemoj, kiuj sekvas tiujn, kiujn ili jam regas. Averaĝa ĉino, koreo aŭ alia neeŭroplingvano devas ellerni ion por li tute novan kaj fremdan, kaj mi aŭdacas aserti, ke por ĉino aŭ japano, kiu ellernis Esperanton, la lingvo ĉiam estos pli fremda ol al italo aŭ aŭstro, kiu ĝin ellernis.

Mi scias, ke estas multaj neeŭroplingvanoj, kiuj uzas bonan Esperanton, same kiel multaj neeŭroplingvanoj bone ellernis la anglan aŭ la francan, sed tio ne estas argumento kontraŭ maljusteco de Esperanto, kiam ni konsideras, ĉu la lingvo taŭgas por la rolo al kiu ĝi ambicias. Mi ja neniam diris, ke Esperanto estas por uzantoj de neeŭropaj lingvoj tute nelernebla.

fekaldemokratio (Voir le profil) 27 août 2010 02:01:35

darkweasel:Vi eble kritikos nun la vortprovizon. Mi jam antaŭ iom da tempo montris al vi liston de japanlingvaj vortoj similaj al Esperantaj radikoj. Kaj plejparte tiun liston mi ĉerpis el vortareto kun nur la plej bazaj terminoj! Oni do nur imagu, kiom da aliaj tiaj vortoj certe ekzistas! Neeŭropajn lingvojn forte influis eŭropaj lingvoj, do eŭropaj lingvoj hodiaŭ certe havas la plej universalan, plej bone kompreneblan vortprovizon.

Jes, fojfoje la vortprovizo ne estas perfekta. Ekzemple *rigreti estus multe pli universala kaj internacia ol bedaŭri (kaj tion mi diras kvankam bedaŭri venas de mia denaska lingvo). Sed via kreota lingvo, kiun vi jam plurfoje anoncis, havos la samajn difektojn kiel Esperanto, se vi planas enmeti multajn vortojn konatajn nur al malmultaj homoj. Atentu, en kiom da landoj oni parolas eŭropajn lingvojn, kaj kiu alia lingvofamilio estas tiom disvastiĝinta ...
Jes, mi memoras tiun listeton. Multon de la vortareto konsistigis geografiaj propraj nomoj, kies simileco en Esperanto (aŭ alia eŭropa lingvo) kaj la japana estas nenio stranga.

Se temas pri la aliaj similaj vortoj - ankaŭ en la eŭropaj lingvoj estas multe da japandevenaĵoj, sed aserti surbaze de tio, ke la japana havas la plej universalan vortprovizon estus same absurde kiom absurdas via revado pri universaleco de la eŭropdevena (kaj fakte latinida kaj ĝermana) vortprovizo. Tio, ke en la pola ekzistas vortoj kiaj "origami" kaj "aikido" ne igas la japanan facila por poloj, same kiel ekzistado de kelkaj eŭropdevenaj vortoj en la japana ne igas Esperanton vortprovize familiara al japanoj.

Se vi reale kredas je universaleco de la latinid-ĝermana vortprovizo, simple faru eksperimenteton kaj elektinte iun ne tre longan esperantan tekston lasu al kelkaj homoj de eŭropaj kaj neeŭropaj denasklingvoj kalkuli, kiom elcente da radikoj estus por ili familiara, se ili ne estus eklernintaj Esperanton. Kiam montriĝos, ke sendepende de sia denaska lingvo ĉiuj komprenus pli-malpli la saman kvanton, tiam vi parolu pri universaleco de la latinid-ĝermana vortstoko.

Sed laŭ mia scio, malgraŭ la disvastiĝo de la eŭropaj lingvoj plu la plej ofte parolata lingvo en la mondo estas la ĉina, kaj do se laŭ vi plej "universala" vorto estas tiu, kiun komprenas plej multe da homoj, anstataŭ elekti inter (por la plejparto de la mondo egale fremdaj) "rigreti" kaj "bedaŭri" oni devus preni iun ĉinan radikon, kaj entute la universala lingvo devus esti plisimpligita formo de la ĉina, ĉar ĝuste tiu estus komprenebla por la plejmulto da homoj. Vi tamen ŝajnas tion ne rimarki, kaj aldoni sekvan kondiĉon de tiu strange komprenata universaleco - la vorto devas deveni de eŭropaj lingvoj.

fekaldemokratio (Voir le profil) 27 août 2010 02:01:56

Mian lingvon mi kreas por amuzo kaj por montri, ke ne ege malfacilas konstrui artefaritan lingvon funkciantan pli-malpli same bone kiel Esperanto, kaj do ke Z ne estis tia geniulo, kaj lia lingvo ne estas tia rara peco da majstraĵo, kiel via propagando prezentas. Iusence iom paradokse mia lingvo celas esti pli esperanta ol Esperanto mem - pli universala, pli kulture neŭtrala, pli facila kaj pli regula. Oni povas diri, ke mi celas provizi ĝin je tiuj ecoj, kiujn Esperanto pretendas havi.

Kompreneble mi ne estas lingvosciencisto, kaj probable mia lingvo ne estos multe pli uzebla ol Esperanto mem, sed ne tio estas la plej grava - mi ja ne postulos, ke mian projekton devu ellerni ĉiu homo en la mondo!

Se temas pri la vortaro de mia lingvo, mi kredas, ke en io, kio celas esti "neŭtrale homa" kaj "universala" estus pli bone havi vortstokon, kiu anstataŭ favoregi unu lingvogrupon (eĉ tre disvastiĝintan) estas pli-malpli same fremda kaj same facila por ĉiuj. Certe mi ne sekvos la esperantan skizofrenion, kiu unue igas vin plendi pri la lingvaj imperiismoj de la angla, la hispana aŭ la franca, kiuj disvastigante la grandajn lingvojn endanĝerigas indiĝenajn kulturojn, kaj poste defendadi Esperanton, kiu premias parolantojn de tiuj lingvoj, per argumentoj, kia "estas bone, ke Esperanto estas pli facila por uzantoj de eŭropaj lingvoj, ĉar ĉiu klera homo en la mondo parolas almenaŭ unu el ili", kiun mi mizerikorde lasos nekomentita.

darkweasel:Finfine mi starigas demandon: Kial ĉefe eŭroplingvanoj plendas pri la eŭropcentreco de Esperanto?
Ĉar pro ties eŭropcentreco ĉefe tiuj ĝin parolas.

patrik:Kelkaj ja opinias (kiel Gary Mickle kaj Evildela), ke naciaj lingvoj tute malaperu por la bono de la homaro kaj ke Esperanto tute anstataŭu tiujn lingvojn
Por la bono de la homaro idiotoj fine silentiĝu.

patrik:Jen bunteco de opinio, jen la multekoloreco kaj multeflankeco de la movado. Ne miskomprenu, ke Esperantistoj apogas nur tiun aŭ tiun ideologion. Ni rajtas agrable kaj afable ne konsenti, kaj sekvi niajn pensojn malgraŭ malkonsento de la aliaj.
En ĉiu serioza kaj normala komunumo oni hontus pri havado en sia rondo tiaspecajn ekstremistojn kaj frenezulojn, sed vi opinias tion plibuntigo de via movado. Ŝajnas, ke vere ne estas pri kio paroli kun vi.

Miaj prauloj batalis, ke mi nun povu uzi mian lingvon (kiu parenteze alportis al la mondo multe pli da kulturaj riĉaĵoj ol la "supera" Esperanto) ne por ke mi nun trankvile legadu pri kia mi estas stulta, ke mi ĝin parolas. Ĉi-momente mi anoncas, ke ĉiu ulo, kiu opinias, ke "naciaj lingvoj tute malaperu por la bono de la homaro", estas mia persona malamiko, por kiu mi ne emas esti agrabla, kaj kies senlima stulteco vekas en mi abomenon kaj malamon.

Cetere, tio estas espereble mia lasta afiŝaĵo en ĉi tiu retejo.

sinjoro (Voir le profil) 27 août 2010 10:35:54

fekaldemokratio:Ĉi-momente mi anoncas, ke ĉiu ulo, kiu opinias, ke "naciaj lingvoj tute malaperu por la bono de la homaro", estas mia persona malamiko
Unue vi komentas ion, kion vi trovas "esperantismo", kvankam la ideon de esperantismo vi verŝajne aŭ ne komprenas, aŭ volas intence misuzi por misargumenti (pri trudado de la jid-ĝerman-latinida lingvo ktp.), kaj poste transiras al ekstremista opinio pri nepra unusoleco de Esperanto. Homo, kiu opinias, ke Esperanto restu unusola lingvo sur la planedo estas ne nur malamiko por vi, sed ankaŭ por mi kaj por grandega plejparto de esperantistoj.

fekaldemokratio:Cetere, tio estas espereble mia lasta afiŝaĵo en ĉi tiu retejo.
Same kiel 15 antaŭaj, kiujn vi verkis per la nova konto, kreita post fobia elreviĝo al Esperanto. Mi esperas, ke novajn kontojn vi ne plu kreados ĉi tie.

patrik (Voir le profil) 27 août 2010 14:22:46

fekaldemokratio:En ĉiu serioza kaj normala komunumo oni hontus pri havado en sia rondo tiaspecajn ekstremistojn kaj frenezulojn, sed vi opinias tion plibuntigo de via movado. Ŝajnas, ke vere ne estas pri kio paroli kun vi.
Videblas, ke vi tujprete malamos homojn, kies opiniojn vi taskas kiel "ekstreman kaj frenezan". Tia sinteno kompreneblas, certe. Eĉ mi ne apogas tiajn ideojn, sed mi nur agrable esprimus mian malkonsenton kaj ne plu. Kial mi malŝparus mian tempon por krei malamikojn? Ke nur unu opinio regas super la aliaj, tio ja tedigas min (kaj certe ankaŭ vin). Se mi kaj aliaj ne interakordas, bone, sed mi ne rajtas diktatori kaj altrudi mian opinion al ili, ĉar poste estiĝos sensencaj kvereloj, kaj mi daŭre respektos ilin kiel homojn. Tio estas nur mia persona opinio. Voku min stulta aŭ per iu alia vorto. Vi certe rajtas. lango.gif

mat956 (Voir le profil) 27 août 2010 16:12:43

Fakte, nur diktatoraro povos iam trudi sian lingvon al la tuta mondo shoko.gif . Ĉu E-istoj estas tiel fiaj? Mi ja esperas, ke NE! Tamen, E-o plu estas la rimedo plej neŭtrala por interkomunikado kaj E-istoj el multaj etnoj povas pravigi tion.
Krome, oni memoru, ke neniu lingvo estas perfekta. Tamen la E-istaro estis la 1-a komunumo, kiu de sia lingvo ne zorgis pri la teorio sed pri la eluzado, provizante al ĝi kulturon, kiam la aliaj projektoj nur estas senvivaj kodoj teoriaj.

Sed (ĉar ĉiam estas iu "sed" lango.gif ) en la klariga notico de la Bulonja Deklaracio legeblas tion ĉi:
"Sed se kontraŭ ĉiu atendo iam montriĝus, ke per alia vojo la ideo de lingvo internacia povas esti realigata pli bone, pli certe kaj pli rapide, ol per Esperanto, tiam la aŭtoro de Esperanto aliĝos al tiu nova vojo kaj kune kun li espereble ankaŭ ĉiuj esperantistoj"
Tiu ĉi frazo estas malofte konata de E-istoj pro tio, ke ĝi estas apokrifa (ĝi estis forigita de la 2-a pargrafo, kiam ĝi ankoraŭ estis projekto). Kompreneble "la aŭtoro" ne plu vivas, sed tamen sciis, ke lia projekto ne estis perfekta.
Do pli bone ol batali aŭ kabei (dediĉo al la kreinto de ĉi-paĝo), ĉu proponi ion pli efikan kaj pli taŭgan?

mat956 (Voir le profil) 27 août 2010 16:13:53

Belmiro (Voir le profil) 27 août 2010 17:57:58

Mi havas grandan bonŝancon ĉar mi ne sufiĉe scias legi, skribi aŭ paroli Esperanton por aŭdaci la proponon de ia ŝanĝo ( bone! kvietiĝu, mi sufiĉe konas la lingvon por kompreni kion vi diras!) estu pri fonetiko, ortografio, vortfarado, k.t.p., k.t.p..

Mi ankoraŭ estas en tia fazo kia oni naive (???) akceptas la regulojn. Kaj mi estas kontenta pro tio (Sankta Naiveco!) ke per tiaj reguloj mi legis kaj komprenis dekojn da libroj. Mi kredas ke jam legis pri preskaŭ ĉiuj pensoj kaj faktoj el la vivo. Povas esti ke tie kaj tie ĉi dum la legado mi gratis la verto pro ia malfacilaĵo sed mi pensas ke Esperanto ne kulpas. Kulpas mi ke ne sufiĉe studas!

Sufiĉe oportunas diri ke min ne zorgas la mondakceptado de la lingvo. Frue aŭ malfrue tio estos realaĵo kaj mi ne estos tie ĉi por vidi. Kion mi povas fari?

Sed en tiu ĉi forumo mi jam vidis kvantojn da fakuloj (!!!) kiuj tiom scias pri Esperanto ke ili malkontentis kaj pro tio kreis kaj proponis aliaj lingvojn. Tion mi akceptas tamen mi ne komprenas kia speco de honesteco estas tia de tiuj homoj kiuj venas ĉe Lernu mallaŭdi Esperanto. Aliflanke se ili tion faras en Esperanto tio signifas ke Esperanto estas viva lingvo kaj mi uzas tiu okazaĵo por pratikado.

darkweasel (Voir le profil) 27 août 2010 19:39:52

fekaldemokratio:
Laŭ mi uzanto de la angla, kiu postulas, ke ĉiuj homoj en la planedo ellernu lian lingvon, kaj esperantisto, kiu deziras, ke ĉiu nepre lernu Esperanton, estas simile barbaraj, sed la esperantisto aldone estas ankaŭ hipokritulo, kiu sian fian sintenon taksas io alia (aŭ eĉ kontraŭa!) al tio, kion li nomas "lingva imperiismo" de ekzemple la angla, dum ĝi estas esence la sama afero, kaj provas pravigi sin per humanismaj konceptoj, kiujn li eĉ ne komprenas - vidu la diraĵon de remy_boligee, kiu akuzis MIN je malrespektado homajn rajtojn.
Ne, la diferenco kuŝas en tio, ke la angla estas nacia lingvo. Disvastigado de la angla estas do tipo de naciismo. Esperanto tamen apartenas al neniu popolo, sed simple al ĉiuj, kiuj ĝin ellernis. Tio do ne estas iel naciisma.

fekaldemokratio:Rimarku, ke ili diras tion, kiam vi estas rakontinta al ili pri la ideo, ke ĉiu parolu Esperanton kiel sian duan lingvon por uzi ĝin en internaciaj kontaktoj.
Ne, kiam iu demandas min, kio estas Esperanto, mi plej ofte simple diras, ke ĝi estas lingvo arte konstruita por internacia komunikado.

fekaldemokratio:Tamen eĉ se ili dezirus, ke en Aŭstrujo oni forlasu la germanan favore al la angla, kiel tio diferencas de la sinteno de tiuj, kiuj dezirus, ke laŭ la samaj kondiĉoj oni ĉie ekparolu Esperanton? Ĉu ilia sinteno vere estas pli akceptebla?
Tion ne deziras Esperantismo. Eble kelkaj Esperantistoj deziras tion, kaj tion ankaŭ mi kontraŭas. Esperantismo estas por disvastigi (atentu la diferencon inter "disvastigi" kaj "trudi") Esperanton kiel internacian lingvon!

fekaldemokratio:Se mi renkontus ie kelkajn germanlingvanojn opiniantajn, ke la germana devas estiĝi sola lingvo de la homaro, kaj ke ĉiuj negermanlingvaj popoloj devas forlasi siajn stultajn, nelogikajn kaj malsimplajn lingvojn, mi ja laŭeble provus al ili klarigi, kial tiu ideo al mi malplaĉas, kial la germana ne taŭgas por tia rolo, kaj kial ilia sinteno maldecas. Ĉu tio estus stranga? Ne? Kial do vi miras, ke mi faras pri Esperanto?
Sed vi ŝajnigas, ke tia ĉi opiniado estas esenca parto de Esperantismo. Ĝi ne estas. Mi komprenas, ke vi kontraŭas ĝin, sed pri tio ne kulpas la lingvo.

fekaldemokratio:La gramatiko ja ŝajnas ekstreme eŭropa kaj tio ne estas mirinda afero, se oni rigardos al la listo de la lingvoj, surbaze de kiuj Z konstruis Esperanton. Tie estas la franca, la latina, la germana, la angla, la jida, la rusa, la pola, la litova - ĉiuj eŭropaj, ĉiuj pli-malpli ligitaj kun la sama civilizacia centro. Kiom naiva oni devas esti por esperi, ke tiel oni kreus lingvon universalan kaj neŭtrale homan? Tiu, kiu rigardos en gramatiklibrojn de orientaziaj, ŝemidaj, indianaj aŭ eĉ tiuj hindeŭropaj lingvoj, kiuj ne devenis de la lingvaj regionoj esplorataj de Z, certe konstatos, ke temas pri apartaj mondoj.
Diru al mi, en kiu hindeŭropa lingvo oni povas uzi strukturon kiel mi iras malsanulejen buse. Aŭ: la strato longas tri kilometrojn. Ĉu en iu eŭropa lingvo ekzistas senfina serio de vortoj kiel samlandano, samfamiliano, samdomano, samreligiano? En la ĉina tio ĉi lasta ekzistas. Ano de ĉiu ajn lingvo povas esprimi siajn pensojn tre logike kaj libere en Esperanto, kion oni kutime ne povas en naciaj lingvoj.

fekaldemokratio:Universala lingvo utiligus skemojn, kiuj similas aŭ samas en pluraj lingvofamilioj, kaj kompilus tiujn skemojn en kreitaĵon pli-malpli harmonian, facilan kaj justan por la plejparto da homoj.

Esperanto, malgraŭ tio, ke povas okazi, ke iuj apartaj eroj de la lingvo pli facilas por iuj neeŭroplingvanoj ol por iuj eŭroplingvanoj, ĝenerale tre favoras uzantojn de eŭropdevenaj lingvoj. Tio estas simple evidenta fakto.

Tamen, kiel vi mem montris, iuj trajtoj de Esperanto, kiel la akuzativo, la distingo inter adjektivoj kaj adverboj, kaj la difina artikolo, igas tiun lingvon pli malfacila kaj pli fremda eĉ por multaj eŭroplingvanoj, kaj kiam oni tiujn trajtojn iomete analizas, tuj evidentiĝas, ke ili estas neniom universalaj, eĉ por la parencaj eŭropdevenaj lingvoj, do kiel vi vidas, al universale homa lingvo Esperanto estas vere malproksima.
Tia ĉi lingvo estas apenaŭ konstruebla, ĉar la lingvoj de la mondo estas tro malsimilaj. Esperanto ne estas perfekta, kaj tion mi ne asertas, sed la grava afero estas, ke ĝi apartenas al neniu specifa nacio, sed al ĉiuj ĝiaj ellernintoj. Tio faras ĝin neŭtrala kaj internacia.

darkweasel (Voir le profil) 27 août 2010 19:58:05

fekaldemokratio:
darkweasel:Vi eble kritikos nun la vortprovizon. Mi jam antaŭ iom da tempo montris al vi liston de japanlingvaj vortoj similaj al Esperantaj radikoj. Kaj plejparte tiun liston mi ĉerpis el vortareto kun nur la plej bazaj terminoj! Oni do nur imagu, kiom da aliaj tiaj vortoj certe ekzistas! Neeŭropajn lingvojn forte influis eŭropaj lingvoj, do eŭropaj lingvoj hodiaŭ certe havas la plej universalan, plej bone kompreneblan vortprovizon.

Jes, fojfoje la vortprovizo ne estas perfekta. Ekzemple *rigreti estus multe pli universala kaj internacia ol bedaŭri (kaj tion mi diras kvankam bedaŭri venas de mia denaska lingvo). Sed via kreota lingvo, kiun vi jam plurfoje anoncis, havos la samajn difektojn kiel Esperanto, se vi planas enmeti multajn vortojn konatajn nur al malmultaj homoj. Atentu, en kiom da landoj oni parolas eŭropajn lingvojn, kaj kiu alia lingvofamilio estas tiom disvastiĝinta ...
Jes, mi memoras tiun listeton. Multon de la vortareto konsistigis geografiaj propraj nomoj, kies simileco en Esperanto (aŭ alia eŭropa lingvo) kaj la japana estas nenio stranga.
Mi ne scias, kion vi difinas kiel "multon", sed jen la listo, ĉiu mem konstruu opinion pri ĉu la geografiaj nomoj en ĝi estas "multo".

fekaldemokratio:
Se temas pri la aliaj similaj vortoj - ankaŭ en la eŭropaj lingvoj estas multe da japandevenaĵoj, sed aserti surbaze de tio, ke la japana havas la plej universalan vortprovizon estus same absurde kiom absurdas via revado pri universaleco de la eŭropdevena (kaj fakte latinida kaj ĝermana) vortprovizo. Tio, ke en la pola ekzistas vortoj kiaj "origami" kaj "aikido" ne igas la japanan facila por poloj, same kiel ekzistado de kelkaj eŭropdevenaj vortoj en la japana ne igas Esperanton vortprovize familiara al japanoj.
Certe ne, sed vi povas vidi ĉi-antaŭe, ke en tiu listo vere troviĝas tre ĉiutagaj aferoj, ne aferoj specialaj al certa kulturo.

fekaldemokratio:Se vi reale kredas je universaleco de la latinid-ĝermana vortprovizo, simple faru eksperimenteton kaj elektinte iun ne tre longan esperantan tekston lasu al kelkaj homoj de eŭropaj kaj neeŭropaj denasklingvoj kalkuli, kiom elcente da radikoj estus por ili familiara, se ili ne estus eklernintaj Esperanton. Kiam montriĝos, ke sendepende de sia denaska lingvo ĉiuj komprenus pli-malpli la saman kvanton, tiam vi parolu pri universaleco de la latinid-ĝermana vortstoko.
Laŭ mi Esperanto estas vere bone ekkomprenebla unuavide por neniu lingvano. Eŭroplingvanoj eble povos kompreni ĝenerale, pri kio temas, sed ne vere, kion eldiras la teksto. Tio estas komparebla al germanlingvano provanta kompreni nederlandlingvan tekston sen studi la nederlandan.
fekaldemokratio:Sed laŭ mia scio, malgraŭ la disvastiĝo de la eŭropaj lingvoj plu la plej ofte parolata lingvo en la mondo estas la ĉina, kaj do se laŭ vi plej "universala" vorto estas tiu, kiun komprenas plej multe da homoj, anstataŭ elekti inter (por la plejparto de la mondo egale fremdaj) "rigreti" kaj "bedaŭri" oni devus preni iun ĉinan radikon, kaj entute la universala lingvo devus esti plisimpligita formo de la ĉina, ĉar ĝuste tiu estus komprenebla por la plejmulto da homoj. Vi tamen ŝajnas tion ne rimarki, kaj aldoni sekvan kondiĉon de tiu strange komprenata universaleco - la vorto devas deveni de eŭropaj lingvoj.
Vi forgesas kelkajn aferojn:
1. Oni ne kalkulu unuopajn lingvojn, sed kunkalkulu ĉiujn homojn, kiuj komprenas certan radikon.
2. Facila lingvo kiom eble evitu samsonajn vortojn! En la ĉina lingvo estas multaj samsonaj vortoj, aŭ vortoj malsamaj nur laŭ la tono (mi ne pensas ke vi serioze proponos enkonduki tiajn sonajn malfacilojn en internacian lingvon). Por eviti samsonaĵojn, necesas do preni fojfoje malpli internacian radikon. Tial en Esperanto ni diras poŝto, kvankam neniu (de mi konata) lingvo havas Ŝ-sonon en tiu vorto, ĉar post jam estas rolvorteto. Do la ĉina ofte "malvenkus konkurson" por la plej taŭga vorto simple pro sia samsonaĵriĉeco.

Retour au début