К содержанию

Esperanto estas lingvo por rasistoj.

от greenmanwitch, 25 августа 2010 г.

Сообщений: 61

Язык: Esperanto

Miland (Показать профиль) 27 августа 2010 г., 22:01:25

greenmanwitch:Kabeu mi
fekaldemokratio:mi adiaŭas .. Vere mi forlasu tiun ĉi frenezulejon .. tio estas espereble mia lasta afiŝaĵo en ĉi tiu retejo...
Neniu devigas vin resti en la movado, se vi ne volas. Adiaŭ!

Francisko1 (Показать профиль) 28 августа 2010 г., 0:40:59

En mia tuta vivo mi ankoraŭ ne aŭdis stultaĵon pli granda. Kion ci pretendas?

Esperanto estas lingvo por unuigi la homaron sendepende pri rasoj.

Francisko Garcia

greenmanwitch:Pensu pri l'afero. Esperanto nur donus alian avantaĝon al blankuloj ol aliaj rasoj, sed la aliaj rasoj ne povus kontraŭi ĝin ĉar ĝi estas sub la vualo de 'kulture neŭtrala'.

Vi ĉiuj estas rasistoj. Kabeu mi.

Frankouche (Показать профиль) 28 августа 2010 г., 1:04:32

Mi ne legis la tutan temon.

Pri kio mi feliĉas estas ke estas stultaj opinioj (laŭ mi, tamen respectendaj) pri esperanto. Tio montras la tutmondeco de la eo!

Tiuj malsimilaj opinioj valorigas nian esperantan kulturecon.

qwertz (Показать профиль) 28 августа 2010 г., 9:03:12

greenmanwitch:Pensu pri l'afero. Esperanto nur donus alian avantaĝon al blankuloj ol aliaj rasoj, sed la aliaj rasoj ne povus kontraŭi ĝin ĉar ĝi estas sub la vualo de 'kulture neŭtrala'.

Vi ĉiuj estas rasistoj. Kabeu mi.
Kaj vi estas tirkestopensadulo.

@aliajn: "Ne batalu por/pro/pri E-o, Kulturegigu E-on."

horsto (Показать профиль) 28 августа 2010 г., 13:29:44

greenmanwitch:Pensu pri l'afero. Esperanto nur donus alian avantaĝon al blankuloj ol aliaj rasoj, sed la aliaj rasoj ne povus kontraŭi ĝin ĉar ĝi estas sub la vualo de 'kulture neŭtrala'.

Vi ĉiuj estas rasistoj. Kabeu mi.
Mi nun pensas pri la afero:
Ni dum momento supozu ke via stulta ideo estas ĝusta, do lingvo kiu estas pli facile lernebla por homoj (rasoj) kiuj parolas similan lingvon, estas lingvo por rasistoj.
El tio sekvas, ke ĉiu lingvo estas por rasistoj.
Sed Esperanto estas la plej facile lernebla lingvo, do ĝi malpli taŭgas por rasistoj ol ĉiuj aliaj lingvoj.
Do vi pravas kaj Esperanto estas lingvo por rasistoj, sed ĝi malpli taŭgas por rasistoj ol ĉiu alia lingvo.

Vi ŝajne tute ne komprenas la signifon de la frazo: Esperanto estas neŭtrala lingvo.
Tio ne signifas ke Esperanto estas kulture neŭtrala aŭ ke Esperanto estas same facile lernebla por ĉiuj homoj, la signifo estas:
Ĉiu homo devas lerni novan lingvon, neniuj homoj havas la grandegan avantaĝon, ke ili ne devas lerni novan lingvon sed povas uzi sian propran gepatran lingvon.

maratonisto (Показать профиль) 28 августа 2010 г., 20:53:15

darkweasel:
jen la listo,
La listo estas tre interesa. El kiu fonto Vi kompilis ĝin?

darkweasel (Показать профиль) 29 августа 2010 г., 8:22:04

maratonisto:
darkweasel:
jen la listo,
La listo estas tre interesa. El kiu fonto Vi kompilis ĝin?
Plejparte el la vortareto en la fino de "Kauderwelsch, Japanisch Wort für Wort", sed kelkajn vortojn mi trovis en aliaj libroj.

jan aleksan (Показать профиль) 30 августа 2010 г., 8:44:18

horsto:
Mi nun pensas pri la afero:
Ni dum momento supozu ke via stulta ideo estas ĝusta, do lingvo kiu estas pli facile lernebla por homoj (rasoj) kiuj parolas similan lingvon, estas lingvo por rasistoj.
El tio sekvas, ke ĉiu lingvo estas por rasistoj.
Sed Esperanto estas la plej facile lernebla lingvo, do ĝi malpli taŭgas por rasistoj ol ĉiuj aliaj lingvoj.
Do vi pravas kaj Esperanto estas lingvo por rasistoj, sed ĝi malpli taŭgas por rasistoj ol ĉiu alia lingvo.
Lerta pensmaniero

Greedn (Показать профиль) 30 августа 2010 г., 10:31:58

la vorto "rasismo" en ĉi-fadeno tiel oportune, kiel "seksismo" al ĝentilmanieroj rilate al virinoj

nomi Esperanton kiel "rasisma lingvo" - estas perdo de esenco de la lingvo

palaman (Показать профиль) 1 сентября 2010 г., 21:34:35

Neniu povus krei lingvon egale oportunan por ĈIUJ. Ĉar oportuneco/maloportuneco de la lingvo plene dependas de via denaska lingvo. Tamen la denaskaj estas tute diferencaj!

Do, neniu konkreta lingvo povus esti libera de la "rasizmema" okuzo.

Kio do? Ĉu vi kontraŭas la ideon de inetrnacia lingvo entute? Ĉiu vivu en sia popolo, ne rigardante eksteren!

Kio do? Nacioj ne bezonas interparoli? Aŭ oni lernu ĉiujn lingvojn de la mondo?

Malhela pozicio.

Via logiko estas tre stranga: ĉiu, kiu volas komuniki kun multaj homoj de multaj popoloj nepre estas rasisto!
Nu, ĉu tio ne evidentas esti stultaĵo?!

Наверх