Esperanto estas lingvo por rasistoj.
od greenmanwitch, 25. kolovoza 2010.
Poruke: 61
Jezik: Esperanto
zan (Prikaz profila) 7. rujna 2010. 08:28:49
Rigardante japanlingvan socion ĉirkaŭ mi, mi trovas kaj rasistojn kaj malrasistojn. Rasisteco ne koncernas lingvon. Ĝi estas malbono, kiun ĉiu homo povas havi en sia koro. Ĝi estas nur malsaĝa timo al fremduloj. Do mi ne mirus, se troviĝus rasisto en esperantistaro. Sed laŭ mia vido, mi trovas neniun rasiston tie ĉi. Tio estas mirinda afero.
vincas (Prikaz profila) 7. rujna 2010. 15:24:13
Esperanto, a western language?
Esperanto, ĉu okcidenta lingvo?
http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/wes...
Esperanto: european or asiatic language?
Esperanto: eŭropa aŭ azia lingvo?
http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/eur...
1. "Esperanto havas siajn radikojn en la okcidenta kultursfero kaj estas per sia Fundamento rigide ligita al tiu kulturo, kia ĝi estis en la 19:a jarcento."
http://eo.lernu.net/biblioteko/pri_esperanto/res...
2. "Tio ankaŭ difinas la limojn de ĝia neŭtraleco, justeco, demokratieco kaj taŭgeco en la nuntempa mondo."
http://eo.lernu.net/biblioteko/pri_esperanto/res...
miren (Prikaz profila) 3. rujna 2011. 19:17:45
darkweasel:En tiu debato oni parolas pri vortlisto. Mi klopodis, sed per tiu retligilo neniu vortlisto aperis.maratonisto:Plejparte el la vortareto en la fino de "Kauderwelsch, Japanisch Wort für Wort", sed kelkajn vortojn mi trovis en aliaj libroj.darkweasel:La listo estas tre interesa. El kiu fonto Vi kompilis ĝin?
jen la listo,
Ĉu iu aijn povus helpi min por ke mi sukcesu?
Mi antaŭdankas.
miren (Prikaz profila) 3. rujna 2011. 19:41:23
Mia patrina lingvo estas eŭska, eŭropa lingvo sed ne indoeŭropa. Ĝi estas la plej antikva lingvo de la okcidenta Eŭropo.
De antaŭlonge mi prenis kaj konservis tiun debaton atendante la taŭgan momenton por havi tempon kaj povi legi ĝin. Hodiaŭ mi povis tiel fari kaj post la legado mi deziras multe pli ol antaŭe bone lerni esperanton kaj praktiki ĝin.
Mi elektis nek lokon nek rason por naskiĝi. Mia patrujo ne estas “loka” sed “homa patrujo”, kaj mi tre konforta sentas min inter tutrasaj esperantistoj de la tuta mondo, kvankam ofte ne kongruas al iliaj pensmaniero, tio por mi ne gravas: Ĉiuj homoj estas malsamaj.
Eŭske, mialingve, oni diras “Zenbat buru, hainbat aburu”, kiu signifas, ke ekzistas tiom da opinioj, kiom da kapoj.
La Universo ne fabrikis du samaĵojn.
Hodiaŭ mi sciis ke mi estas rasista... (…!)
Mi nenion komentas pri tio, kaj...
...nur ridetas.
Saluton al ĉiaj mondrasoj
Wilhelm (Prikaz profila) 3. rujna 2011. 20:32:57
darkweasel (Prikaz profila) 3. rujna 2011. 21:13:12
miren:jen la vortlisto de vortoj similaj en esperanto kaj la japanadarkweasel:En tiu debato oni parolas pri vortlisto. Mi klopodis, sed per tiu retligilo neniu vortlisto aperis.maratonisto:Plejparte el la vortareto en la fino de "Kauderwelsch, Japanisch Wort für Wort", sed kelkajn vortojn mi trovis en aliaj libroj.darkweasel:La listo estas tre interesa. El kiu fonto Vi kompilis ĝin?
jen la listo,
Ĉu iu aijn povus helpi min por ke mi sukcesu?
Mi antaŭdankas.
cetere, ĉu vere necesis suprenpuŝi tiun ĉi trolfadenon?
cellus (Prikaz profila) 5. rujna 2011. 08:48:49
Jes, mi konsentas, ke esperantismo estas speco de lingva rasismo. Kiel alie nomi la ideon, ke ĉiu en la mondo nepre devas ellerni artefaritan lingvon kreitan surbaze de latindevena vortaro, eŭropa gramatiko kaj jideca fonologio?Pri la esperanta fonologio: oni povas rigardi ĝin ankaŭ kiel bazita en la pola lingvo. Mi scias la jidan tro malmulte por povi havi ian opinion pri tio.
Resume - jes, Esperanto estas lingvo por rasistoj kaj hipokrituloj.
*Vidu la poemon de Zamenhof "Nia lingvo", en kiu aperas la vortoj "Nia lingvo Esperanto super ĉio en la mond'".
Esperanto kaompreneble estas produkto de la epoki kiam ĝi estis konstruita. La mondo depost tiu tempo evoluiĝis, pli da landoj eniris en la internacia komunumo (ne nur kiel kolonioj).
La ideo ke ĉiuj lernu konstruitan lingvon estas tre interesa. Konsiderante la nombron da parolantoj ĝi povas esti vidita kiel kaj malsukceso kaj sukceso. Irante de 1 kelkaj miloj da parolantoj dum iom pli ol 100 jaroj ne estas tiel malsignifa, kiel oni unue povas kredi.
Pri la estonteco ni kompreneble ne povas scii. eble la angla lingvo transprenos la rolon kiel internacia lingvo, kiun havis la latina lingvo dum preskaŭ 2000 jaroj.
Kaj, mi konas kelkajn homojn kiuj uzas esperanton sen esti membroj de ia movado por disvastigo de esperanto.
Akhenaton (Prikaz profila) 12. rujna 2011. 19:00:13
greenmanwitch:Pensu pri l'afero. Esperanto nur donus alian avantaĝon al blankuloj ol aliaj rasoj, sed la aliaj rasoj ne povus kontraŭi ĝin ĉar ĝi estas sub la vualo de 'kulture neŭtrala'.::::::::::*
Vi ĉiuj estas rasistoj. Kabeu mi.
Kara samideano,
Kiaj estas viaj motivoj por esprimi tiajn sensecaĵojn? - Lauh mia opinio, ESPERANTO estas lingvo por chiuj popoloj el nia Planedo, sen iu ajn antauhjughaj ideoj.
darkweasel (Prikaz profila) 12. rujna 2011. 20:04:33
Akhenaton:Kara samideano,greenmanwitch:Pensu pri l'afero. Esperanto nur donus alian avantaĝon al blankuloj ol aliaj rasoj, sed la aliaj rasoj ne povus kontraŭi ĝin ĉar ĝi estas sub la vualo de 'kulture neŭtrala'.::::::::::*
Vi ĉiuj estas rasistoj. Kabeu mi.
Kara samideano,
Kiaj estas viaj motivoj por esprimi tiajn sensecaĵojn? - Lauh mia opinio, ESPERANTO estas lingvo por chiuj popoloj el nia Planedo, sen iu ajn antauhjughaj ideoj.
Kiaj estas viaj motivoj por reagi al espereble baldaŭ remortonta trolfadeno? Laŭ mia opinio, tiajn fadenojn oni ne arte tenu vivaj, sed lasu morti.
jpablo68 (Prikaz profila) 12. rujna 2011. 21:18:25