К содержанию

Esperanto estas lingvo por rasistoj.

от greenmanwitch, 25 августа 2010 г.

Сообщений: 61

Язык: Esperanto

greenmanwitch (Показать профиль) 25 августа 2010 г., 21:45:38

Pensu pri l'afero. Esperanto nur donus alian avantaĝon al blankuloj ol aliaj rasoj, sed la aliaj rasoj ne povus kontraŭi ĝin ĉar ĝi estas sub la vualo de 'kulture neŭtrala'.

Vi ĉiuj estas rasistoj. Kabeu mi.

Pk_JoA (Показать профиль) 25 августа 2010 г., 21:50:57

Do... kial tio estus kiel vi diras?

bornfor (Показать профиль) 25 августа 2010 г., 21:51:41

??? Mi ne komprenas vian opinion.

jeeks (Показать профиль) 25 августа 2010 г., 22:13:42

Uhm... bonvolu skribi iujn argumentojn. Ankaŭ mi ne komprenas vian opinion...

Belmiro (Показать профиль) 25 августа 2010 г., 22:56:56

greenmanwitch:Vi ĉiuj estas rasistoj. Kabeu mi.
Mi ne estas vi! Vi rigardas vian bildon en la spegulo.

MikeDee (Показать профиль) 25 августа 2010 г., 22:57:32

Kial esperanto nur donus alian avantaĝon al blankuloj ol aliaj rasoj?

fekaldemokratio (Показать профиль) 25 августа 2010 г., 23:33:37

greenmanwitch:Pensu pri l'afero. Esperanto nur donus alian avantaĝon al blankuloj ol aliaj rasoj, sed la aliaj rasoj ne povus kontraŭi ĝin ĉar ĝi estas sub la vualo de 'kulture neŭtrala'.

Vi ĉiuj estas rasistoj. Kabeu mi.
Jes, mi konsentas, ke esperantismo estas speco de lingva rasismo. Kiel alie nomi la ideon, ke ĉiu en la mondo nepre devas ellerni artefaritan lingvon kreitan surbaze de latindevena vortaro, eŭropa gramatiko kaj jideca fonologio?

En ĉi tiu forumo mi kelkfoje legis paranoje troigajn mesaĝojn pri kiel la angla detruas aliajn lingvojn, sed mi neniam aŭdis parolanton de la angla aserti, ke ĉiu en la mondo nepre devas ellerni la anglan kiel sian duan lingvon!

La angla estas normala, etna lingvo, kiu akiris grandan pozicion, sed ties uzantoj ne postulas, malkiel la esperantistoj, ke ĝin ellernu ĉiu homo!

Kaj ja mi povus simple vivi scipovante krei eĉ ne unu ĝustan frazon en la angla, kaj neniu zorgus pri tio. Esperantistoj dezirus min "varbi", devigi, trudi al mi sian kreitaĵon eĉ se mi ne volus pri ĝi aŭdi.

Ĉu vi ne dezirus? Kion do via fama slogano pri "la dua lingvo por ĉiuj" kaj viaj rakontoj pri "la fina venko" celas aludi?

La lingvorasismo de la esperantistoj kaj ties diletanta kaj absurda opinio pri supereco de ilia lingvo kompare al ĉiuj aliaj (opinio subtenata de la groteska esperanto-propagando) alprenas foje formojn vere tragikomediajn, kio videblas ekzemple en ĉi tiu citaĵo devenanta de la fadeno "Esperanto learning motivations":

Evildela:I'm learning Esperanto because its the only logical next step in human evolution, the language is so simple. It seems stupid to me, that we as humans continue to use our complicated native languages.
Se iu asertas, ke ĉiuj lingvoj, escepte de Esperanto mem, estas forlasinda balasto, kion li esprimas, se ne ekstreman lingvan rasismon?

Mi neniam aŭdis parolanton de la angla (aŭ de alia etna lingvo) aŭdaci aserti, ke estas stulte, ke ĉiuj homoj en la mondo ne forlasas siajn naciajn lingvojn favore al lia propra!

Kaj tiaspecaj elpaŝoj estas nenio malofta en via komunumo...

Mi do konsentas kun la aŭtoro de la fadeno pri tio, ke Esperanto neeviteble ligitas kun lingva rasismo, opinio pri supereco de tiu artefarita ĵargono al ĉiuj aliaj lingvoj (aŭ eĉ al ĉio alia*), kaj kredo je supereco de la eŭropdevenaj lingvoskemoj.

Vi diros, ke ne eblas krei internacian lingvon, kiu estus egale facila al ĉiuj. Mi povas konsenti, sed en la kazo de Esperanto ne temas simple pri manko de la egala facileco, sed pri grandega kultura avantaĝo, kiun ĝuas parolantoj de eŭropaj lingvoj. Vera mondolingvo ne favorus tiom anojn de unu lingva grupo.

Cetere - neniu rajtas trudi sian lingvon al la tuta mondo, eĉ se tiu lingvo estus perfekta.

Resume - jes, Esperanto estas lingvo por rasistoj kaj hipokrituloj.

*Vidu la poemon de Zamenhof "Nia lingvo", en kiu aperas la vortoj "Nia lingvo Esperanto super ĉio en la mond'".

novatago (Показать профиль) 25 августа 2010 г., 23:46:47

Nu, nova stulta kaj gigantega trolado.

En hispanio ni havas diraĵon: "ni aŭdas bojojn, do, tio signas ke ni iras antaŭen".

Kontraŭesperantistoj jam ektimetas esperanton. Ĉu baldaŭ ili timegos?

Ĝis, Novatago.

fekaldemokratio (Показать профиль) 26 августа 2010 г., 0:08:09

novatago:Kontraŭesperantistoj jam ektimetas esperanton. Ĉu baldaŭ ili timegos?
Ĉu vi esperas, ke oni baldaŭ devos vin timegi, kiel antaŭ iom da tempo la aliajn finvenkistojn?

Nu jes, kiam vi estos varbintaj sufiĉe da fortaj naivuloj, vi ne plu devos zorgi pri raciaj argumentoj, kiuj al vi tiom mankas, ke anstataŭ provi sencohave respondi kritikon vi komencas minaci la kritikantojn...

Ĉiukaze, mi adiaŭas.

remy_boligee (Показать профиль) 26 августа 2010 г., 0:35:43

Oni ne esperu ke iu kiu diras "fek'" al demokratio havu bonan sencon de egaleco kaj homrajtoj.

Наверх