Al la enhavo

ONI NE TUT-MAJUSKULIGU SIAN TITOLON!

de LyzTyphone, 2010-aŭgusto-26

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

LyzTyphone (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 04:37:20

Bonvole! Ĉu vere necesas tian atentigon?

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 05:17:20

Ĝentileco malsamas laŭkulture, sed angle tut-majuskuligado estas "kriegado." Unu uzanto ĉi-forume tajpas siajn afiŝojn tut-majuskule, ne nur la titolo. Ĝi ne tiel gravas, sed mi preferas legi taŭge majuskuligitajn afiŝojn.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 11:58:55

LAŬ MI TUTEGLITERUMADO AĈAS KAJ ŜAJNIGAS, KE ONIAJ AFIŜOJ ESTAS PLI GRAVAJ OL ALIAJ.

se iu tro maldiligentas tajpi ĝustuskle, tiu tajpu tutetlitere. tia skribmaniero estas multe pli bone legebla kaj tute ne ĝena, ĉar ĝi ne simbolas kriadon. ĉu vi konsentas, leginte tiun ĉi mian afiŝon?

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 12:35:14

Francisco jam klarigis ke li skribas tiel por amiko kiu malbone vidas.

Matthieu (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 13:44:32

Tiam li povas simple pligrandigi la afiŝon de sia retumilo, ĉu nec

sinjoro (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 10:39:54

super-griek:
jan aleksan:Francisco jam klarigis ke li skribas tiel por amiko kiu malbone vidas.
Pli precize, li skribis:

MI SKRIBAS GRANDE ĈAR MIA GURUO NE POVAS LEGI MALGRANDAJN LITEROJN.

Mi proponas ke la guruo iom pli penu, por ke ni ĉiuj povu ĝui la legadon sen kapdoloroj.
Kaj mi proponas, ke trovinte trol-mesaĝon oni anoncu ĝin al la Lernu-guruoj, klakante la butonon "Raporti rubmesaĝon", kiu troviĝas ĉe la supra dekstra flanko de ĉiu mesaĝo.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 20:03:05

sinjoro:
super-griek:
jan aleksan:Francisco jam klarigis ke li skribas tiel por amiko kiu malbone vidas.
Pli precize, li skribis:

MI SKRIBAS GRANDE ĈAR MIA GURUO NE POVAS LEGI MALGRANDAJN LITEROJN.

Mi proponas ke la guruo iom pli penu, por ke ni ĉiuj povu ĝui la legadon sen kapdoloroj.
Kaj mi proponas, ke trovinte trol-mesaĝon oni anoncu ĝin al la Lernu-guruoj, klakante la butonon "Raporti rubmesaĝon", kiu troviĝas ĉe la supra dekstra flanko de ĉiu mesaĝo.
+1

Greedn (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 20:29:25

Ciuj (aŭ eble preskaŭ ĉiuj) Interrer-foliumiloj havas agordojn de skalo kaj formato de teksto por uloj, havantaj okuldoloroj.

sed estas egale al mi

Reen al la supro