Aller au contenu

ONI NE TUT-MAJUSKULIGU SIAN TITOLON!

de LyzTyphone, 26 août 2010

Messages : 8

Langue: Esperanto

LyzTyphone (Voir le profil) 26 août 2010 04:37:20

Bonvole! Ĉu vere necesas tian atentigon?

Oŝo-Jabe (Voir le profil) 26 août 2010 05:17:20

Ĝentileco malsamas laŭkulture, sed angle tut-majuskuligado estas "kriegado." Unu uzanto ĉi-forume tajpas siajn afiŝojn tut-majuskule, ne nur la titolo. Ĝi ne tiel gravas, sed mi preferas legi taŭge majuskuligitajn afiŝojn.

darkweasel (Voir le profil) 26 août 2010 11:58:55

LAŬ MI TUTEGLITERUMADO AĈAS KAJ ŜAJNIGAS, KE ONIAJ AFIŜOJ ESTAS PLI GRAVAJ OL ALIAJ.

se iu tro maldiligentas tajpi ĝustuskle, tiu tajpu tutetlitere. tia skribmaniero estas multe pli bone legebla kaj tute ne ĝena, ĉar ĝi ne simbolas kriadon. ĉu vi konsentas, leginte tiun ĉi mian afiŝon?

jan aleksan (Voir le profil) 26 août 2010 12:35:14

Francisco jam klarigis ke li skribas tiel por amiko kiu malbone vidas.

Matthieu (Voir le profil) 26 août 2010 13:44:32

Tiam li povas simple pligrandigi la afiŝon de sia retumilo, ĉu nec

sinjoro (Voir le profil) 27 août 2010 10:39:54

super-griek:
jan aleksan:Francisco jam klarigis ke li skribas tiel por amiko kiu malbone vidas.
Pli precize, li skribis:

MI SKRIBAS GRANDE ĈAR MIA GURUO NE POVAS LEGI MALGRANDAJN LITEROJN.

Mi proponas ke la guruo iom pli penu, por ke ni ĉiuj povu ĝui la legadon sen kapdoloroj.
Kaj mi proponas, ke trovinte trol-mesaĝon oni anoncu ĝin al la Lernu-guruoj, klakante la butonon "Raporti rubmesaĝon", kiu troviĝas ĉe la supra dekstra flanko de ĉiu mesaĝo.

darkweasel (Voir le profil) 27 août 2010 20:03:05

sinjoro:
super-griek:
jan aleksan:Francisco jam klarigis ke li skribas tiel por amiko kiu malbone vidas.
Pli precize, li skribis:

MI SKRIBAS GRANDE ĈAR MIA GURUO NE POVAS LEGI MALGRANDAJN LITEROJN.

Mi proponas ke la guruo iom pli penu, por ke ni ĉiuj povu ĝui la legadon sen kapdoloroj.
Kaj mi proponas, ke trovinte trol-mesaĝon oni anoncu ĝin al la Lernu-guruoj, klakante la butonon "Raporti rubmesaĝon", kiu troviĝas ĉe la supra dekstra flanko de ĉiu mesaĝo.
+1

Greedn (Voir le profil) 27 août 2010 20:29:25

Ciuj (aŭ eble preskaŭ ĉiuj) Interrer-foliumiloj havas agordojn de skalo kaj formato de teksto por uloj, havantaj okuldoloroj.

sed estas egale al mi

Retour au début