본문으로

Miliardo por Esperanto

글쓴이: n1954, 2007년 4월 21일

글: 9

언어: Esperanto

n1954 (프로필 보기) 2007년 4월 21일 오전 1:31:09

Bv. mencii en aliaj forumoj:
http://mi.anihost.ru/miliardo.php

Malnova ideo el Unua libro de Z.
Ni faru la reskribon de popolo en Esperantujo.

Nikolao Mihajlenko

P.S. Kritiko estas bonvena, sed
legu la Deklaracion atende kaj iom pripensu
la aferon

andreasvc (프로필 보기) 2007년 4월 21일 오후 12:40:34

Mi kredas ke oni devus voli lerni Esperanton senkondiĉe. Certe ne reale, miliardo da Esperantistoj. Do oni ne rajtas atendi, se oni vere kredas je Esperanto.

Mi, mi kredas Esperanto estas amuzo, sed ne revoluciema aŭ la solvaĵo.

n1954 (프로필 보기) 2007년 4월 30일 오전 4:24:30

andreasvc:Mi kredas ke oni devus voli lerni Esperanton senkondiĉe. Certe ne reale, miliardo da Esperantistoj. Do oni ne rajtas atendi, se oni vere kredas je Esperanto.

Mi, mi kredas Esperanto estas amuzo, sed ne revoluciema aŭ la solvaĵo.
Vi ne devas atendi miliardon - tio estas
simple kondicha granda nombro. Vi povas
ankaw fiksi, ke Vi bone scias esperanton.

Subskribante la Deklaracion vi esprimas
sian favoron al E-o kaj per tio kuraghigas
la aliajn.

Bv rigardi la subskriboj en arkivo.
Jam 22 el diversaj partoj del mondo.

Nur du minutoj sufichos por subskribi.
Nek e-mail, nek ghusta adreso estas bezonata.

Nur reala familnomo kaj reala nomo.
Sekvaj punktoj estas fakultativaj

Rigardu http://mi.anihost.ru

karlb (프로필 보기) 2007년 4월 30일 오후 9:15:53

n1954:Bv. mencii en aliaj forumoj:
http://mi.anihost.ru/miliardo.php

Malnova ideo el Unua libro de Z.
Ni faru la reskribon de popolo en Esperantujo.

Nikolao Mihajlenko

P.S. Kritiko estas bonvena, sed
legu la Deklaracion atende kaj iom pripensu
la aferon
Jam ekzistas simila listo, sed la celo estas "nur" 20 milionoj:
http://www.pledgebank.com/esperanto

Andybolg (프로필 보기) 2007년 5월 1일 오후 3:02:25

Haha. Ekzistas nur 2-3 milionoj da Esperantistoj! Mi ne pensas, ke 997 000 000 aliaj homoj volas eklerni la lingvon.

Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 5월 1일 오후 5:19:17

Tiu ĉi temo jam estis diskutata en la rusa nacia Esperanto forumo. Mi opinias, ke tio estas ies primoko pri Esperanto kaj esperantistoj.
Estimata n1954. Bonvolu uzi X-literojn por skribi, ekzemple: ĉ=c+x, ŝ=s+x, ĥ=h+x, ŭ=u+x kaj t.p.
Sukcesojn, sampatrujano.

n1954 (프로필 보기) 2007년 5월 9일 오전 4:02:24

karlb:
n1954:Bv. mencii en aliaj forumoj:
http://mi.anihost.ru/miliardo.php

Malnova ideo el Unua libro de Z.
Ni faru la reskribon de popolo en Esperantujo.

Nikolao Mihajlenko

P.S. Kritiko estas bonvena, sed
legu la Deklaracion atende kaj iom pripensu
la aferon
Jam ekzistas simila listo, sed la celo estas "nur" 20 milionoj:
http://www.pledgebank.com/esperanto
Estimata Karl!

Mi ne sukcesis tie registriĝi.
Mi opinias mia formato estas pli interesa.
Rigardu la arkivon. 27 subskribis, 150
vizitis. Nek via e-mail, nek via ĝusta adreso estas necesa. Vi povas mencii,
ke jam bone scipovas Esperanton.

Se paroli pri "miliardo", tio estas nur kondicha granda nombro. Eĉ ni kolektos
1000 _realaj_ familnomoj favore al Esperanto
tio jam estos impone kaj utile por
hezitantoj, char homoj estas el diversaj
landoj kaj trarigardi eĉ 1000 subskribojn
postulos tempon.

Do donacu 2 minutojn por tiu chi ideo.
http://mi.anihost.ru + supra maldekstra butono

Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 5월 9일 오전 8:13:14

Mi ĵus subskribis la Deklaracion. Kio min mirigas?
Tio, ke mi promesis ellerni Esperanton post kiam aliaj homoj ( preskaŭ miliardo) ĝin ellernos!!!

n1954 (프로필 보기) 2007년 5월 13일 오전 1:45:45

La Deklaracio havas du punktojn.

En la unua temas pri taugeco de Esperanto
por internacia komunikado.

La dua punkto ne gravas por e-istoj,
sed por okupitaj interesantoj. Ili promesu
ke ili ellernu E-n post kiam miliardo
de aliaj personoj _promesos_ la samon.

Sed se interasanto ekvidos 1000 realajn
subskribojn, tio eble instigos lin
eklerni E-n tuj. Ne atendi 1.000.000.000

Do helpu kolekti 1000 realaj familnomoj
por komenco. Poste vidos. Mi ne lasos
la klopodojn, kaj eĉ post mia morto iu
prizorgos la liston

Se maljunulo donos sian familnomon
en tiu ĉi listo, li helpos
al E-o por ĉiam.

Informu la konatulojn en diversaj forumoj.

Nikolao Mihajlenko.
Jam 29 subskriboj estas.

다시 위로