Al la enhavo

Esperanto estas kvazaŭ religio

de greenmanwitch, 2010-aŭgusto-27

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

greenmanwitch (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 09:54:42

Ofte mi renkontas finvenkistojn kiuj tiom varbas por Esperanto, kvazaŭ ĝi estas iu religio.

Ekzemple, mi aŭdis de iu ĉe mia loka klubo:

"Esperanto sukcesos... ni nur atendu. Ni finvenkos."

Kompreneble li diris tion balbutante ĉar lia esperanto eĉ ne estis tre flua.

Ĉu laŭ vi stultuloj esperanto estas die endlösung?

Kabeu mi.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 10:04:32

ĉu vi pensas ke tiuj homoj plej multnombras? inter la junuloj probable ne. Almenaŭ dum junularaj aranĝoj mi neniam aŭdas pri religia varbado

patrik (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 13:52:47

Mi diru la jenan: la proponintoj de la metrika mezursistemo ege atendis kaj ege promociis la "finvenkon", t.e., la tutmondan adoptiĝon kaj enuziĝon de la sistemo, kaj tio ja okazis. Nu, ĉu vi ankaŭ diros, ke la metrika mezursistemo estas ankaŭ kvazaŭ-religio? okulumo.gif

Verdire, religiecaĵoj ekzistas eĉ ekster E-o. Kiam vi kantas vian nacian himnon, vi estas parto de la civila religio (de naciismo), kiel rimarkis filozofoj, de Rosseau al Jung. Ekzistas sekularaj religioj. Eble oni jam forĵetis la diojn, sed homoj trovos alian adorindaĵon, ĉu monon, ĉu la ŝtaton, ĉu ion alian. Oni ne povas eskapi religiaĵojn.

Matthieu (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 16:59:55

greenmanwitch:Ĉu laŭ vi stultuloj esperanto estas die endlösung?

Kabeu mi.
Mi ne lernis Esperanton por esti akuzata pri rasismo, stulteco, religieco aŭ komparata kun nazioj. Vi jam diris antaŭ du tagoj, ke vi kabeos; kion vi atendas?

Vilius (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 18:42:50

greenmanwitch:Kabeu mi.
Laŭ la Reta Vortaro, vorto "kabei" signifas:
Fari kiel Kabe, forlasi la esperantismon post vigla kaj sukcesa partopreno en la movado.
Laŭ tiu difino kabei vi ne povas, ĉar kelkaj stultaĵoj, kiujn vi skribis en ĉi tiu forumo ne sufiĉas por "vigla kaj sukcesa partopreno". okulumo.gif
Certe, forlasi vi povas, kaj faru tion, se la lingvo, movado aŭ io alia malplaĉas al vi.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 20:00:53

greenmanwitch:
Ĉu laŭ vi stultuloj esperanto estas die endlösung?
Ĉu vi kredas ne plu esti stultulo?

Ne! Vi seniluziĝu.

Kaj pri honoro? Kion vi faris ( aŭ faras ) en via klubo kune kun viaj “stultaj” amikoj?

Miland (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 22:04:55

greenmanwitch:Kabeu mi.
Adiaŭ!

Frankouche (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 22:25:38

greenmanwitch:Kabeu mi.
Vi foririntus eksteren rideto.gif
Por ŝanĝi viajn ideojn !

Francisko1 (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-28 00:36:57

Difinu la vorton religio unue por ke almenaŭ ni povu sĉii pri kio ci parolas.

Francisko Garcia

greenmanwitch:Ofte mi renkontas finvenkistojn kiuj tiom varbas por Esperanto, kvazaŭ ĝi estas iu religio.

Ekzemple, mi aŭdis de iu ĉe mia loka klubo:

"Esperanto sukcesos... ni nur atendu. Ni finvenkos."

Kompreneble li diris tion balbutante ĉar lia esperanto eĉ ne estis tre flua.

Ĉu laŭ vi stultuloj esperanto estas die endlösung?

Kabeu mi.

Francisko1 (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-28 00:38:52

Deziri ke Esperanto sukcesu estas tute normala afero, aŭ ĉu por ci estas plezuro eliri el cia lando kaj povi paroli kun neniu?

Francisko Garcia

greenmanwitch:Ofte mi renkontas finvenkistojn kiuj tiom varbas por Esperanto, kvazaŭ ĝi estas iu religio.

Ekzemple, mi aŭdis de iu ĉe mia loka klubo:

"Esperanto sukcesos... ni nur atendu. Ni finvenkos."

Kompreneble li diris tion balbutante ĉar lia esperanto eĉ ne estis tre flua.

Ĉu laŭ vi stultuloj esperanto estas die endlösung?

Kabeu mi.

Reen al la supro