前往目錄

Famaj esperantistoj

貼文者: vincas, 2010年8月27日

訊息: 24

語言: Esperanto

Belmiro (顯示個人資料) 2010年8月29日上午10:55:47

Oni povas trovi kelkajn nomojn ĉe:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Gravaj_esperantistoj

Mi opinias ni ne devas fariĝi ege kontentaj pro la graveco de kelkaj homoj kiuj per unu aŭ alia kialo frotis la Esperanto aŭ la movado.

vincas (顯示個人資料) 2010年8月29日上午10:56:09

En anglingva broŝuro mi tralegis, ke Pelé parolas Esperanton. Ĉu tio estas vero?

vincas (顯示個人資料) 2010年8月29日上午11:02:29

Greedn (顯示個人資料) 2010年8月29日下午4:36:19

Pele? ))) mi sincere miras!

vincas (顯示個人資料) 2010年8月29日下午6:15:52

Se vi legas angle
http://esperanto-usa.org/posters/QA.pdf

The soccer superstar Pele speaks Esperanto.
Tre fama piedpilkisto parolas Esperanton.

paĝo 16.

jan aleksan (顯示個人資料) 2010年8月30日下午4:48:10

ĉu Jules Vernes estis esperantisto aŭ nur ŝatanto?

Dorinha (顯示個人資料) 2010年8月30日下午6:24:44

Luciano Pavarotti kaj Andrea Bocelli estis en la honora komitato de la Universala Kongreso de 2006 en Florenco sed ili ne ĉeestis la solenan malfermon nek en kongreso, iu diris ke Luciano estis malsana.

mihxil (顯示個人資料) 2010年8月30日下午9:07:54

vincas:Ĉu ekzistas famaj personoj, mortaj aŭ vivantaj, kiuj parolas aŭ parolis Esperanton? Estus bone, ke tiujn homojn scius ne nur esperantistoj mem, sed ankaŭ aliaj personoj ne esperantistoj.
Mia ekzemplo estus la astronomiisto Marcel Minnaert, sufiĉe famkonata pro lia libro 'fiziko de la libera kampo'.

La konstruaĵo de la fizika fakultato en Utreĥto eĉ estis nomita laŭ li.

Alia fama nederlandano estus la eks-ĉefministro Willem Drees.

Ankaŭ la por nederlandanoj famuloj Midas Dekkers kaj Koot & Bie, en antaŭaj epokoj okupiĝis pri esperanto. Nun kabeis.

jan aleksan (顯示個人資料) 2010年9月1日下午4:17:01

super-griek:
Jules Verne en sia romano Dudek mil leŭgoj sub la maroj (franclingve Vingt mille lieues sous les mers, 1871) menciis misteran lingvon, kiun kapitano Nemo uzadis kun siaj sam-sortaj kunuloj. Laŭ informo de la aŭtoro: lingvo belsona, harmonia, fleksebla. Kelkaj vidas tion kiel nerektan mencion al Esperanto."
ne eblus, Esperanto ankoraŭ ne ekzistis en 1871. tamen dankon pro la klarigoj okulumo.gif

Greedn (顯示個人資料) 2010年9月1日下午7:14:57

mi ankoraŭ rememoris:
fama rusa scientisto Ciolkovskij estis esperantisto

回到上端