ورود به محتوا

Famaj esperantistoj

از vincas, 27 اوت 2010

پست‌ها: 24

زبان: Esperanto

vincas (نمایش مشخصات) 27 اوت 2010،‏ 16:58:02

Ĉu ekzistas famaj personoj, mortaj aŭ vivantaj, kiuj parolas aŭ parolis Esperanton? Estus bone, ke tiujn homojn scius ne nur esperantistoj mem, sed ankaŭ aliaj personoj ne esperantistoj.

Miland (نمایش مشخصات) 27 اوت 2010،‏ 17:34:59

Jen kelkaj ekzemploj: la kemiisto Wilhelm Ostwald; la ekonomiisto Reinhard Selten; la aferisto Georgo Soros; la brita ĉefministro Harold Wilson; la papoj Johano Paulo la 2-a kaj Benedikto la 16-a.

Argantonio (نمایش مشخصات) 27 اوت 2010،‏ 21:40:15

Miland:Jen kelkaj ekzemploj: la kemiisto Wilhelm Ostwald; la ekonomiisto Reinhard Selten; la aferisto Georgo Soros; la brita ĉefministro Harold Wilson; la papoj Johano Paulo la 2-a kaj Benedikto la 16-a.
Kara, la papo Benedikto XVI -a ne estas esperantisto, sed la forpasinta papo Johano Paŭlo la II-a verdire estis la plej fama esperantisto malgraŭ ke li evidente ne apogis amplekse kaj klare la diskonigon de nia lingvo inter la katolikistoj...

Miland (نمایش مشخصات) 27 اوت 2010،‏ 22:51:00

Argantonio:la papo Benedikto XVI -a ne estas esperantisto...
Eble vi pravas - mi ne estas certa pri la afero. Tamen li almenaŭ faris la tradician kristnaskan benon Esperante.

Dozorca (نمایش مشخصات) 28 اوت 2010،‏ 11:27:18

Ne estas pli multe famaj personoj demando.gif

Pk_JoA (نمایش مشخصات) 28 اوت 2010،‏ 11:35:06

Mi kredas ke HRR Tolkien (verkisto el "Mastro el ringo", "La Hobit" kaj aliaj) estis bone konata Esperantisto...

novatago (نمایش مشخصات) 28 اوت 2010،‏ 19:49:06

Pk_JoA:Mi kredas ke HRR Tolkien (verkisto el "Mastro el ringo", "La Hobit" kaj aliaj) estis bone konata Esperantisto...
Tolkien ne estis Esperantisto. Li simpatiis Esperanton kaj lernis la gramatikon, sed li ne uzis la lingvon kaj ne intencis uzi ĝin.

Tiuj, kiuj scipovas la anglan, povas legi lian opinion ĉi tie.

Ĝis, Novatago.

Greedn (نمایش مشخصات) 28 اوت 2010،‏ 22:02:30

verkisto Harry Harrison, Mao Cze Dun, Iosip Broz Tito

Belmiro (نمایش مشخصات) 28 اوت 2010،‏ 22:50:44

Bakin (Li Yaotang)
Verkis 20 romanojn + ĉirkaŭ 100 novelojn.
Eklernis Esperanto je la aĝo de 17 jaroj.
Estis redaktoro de la esperanta revuo “ La verda Lumo”.
Liaj verkoj estas tradukitaj en ĉ. 30 lingvojn.
Ricevis la italan “Internacian Premion de Dante”
Ricevis ordenon de “Honora Leĝio – Francio.
Mi prenis tiuj ĉi donitaĵojn el lia romano “La Familio” – kiun mi rekomendas.

remy_boligee (نمایش مشخصات) 28 اوت 2010،‏ 23:19:29

Ĉu estas vero ke Luciano Pavarotti eĉ partoprenis en UK? Ĉu eblas legi pli pri tio ie ajn?

بازگشت به بالا