Al la enhavo

Ĉu elŝutebla versio de la lernu!-vortaro?

de verevie, 2010-aŭgusto-27

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2013-novembro-11 03:47:37

Oijos:
Chainy:Jes, tie oni skibis, ke ĝia fonto estas "La Vortaro", sed multo ŝanĝiĝis ekde tiu tempo kaj la Lernu-vortaro nun fariĝis io tute nova (dank' al la kontribuoj de multaj Lernuanoj-volontuloj).
Kie oni skribis? Kio estas ""La Vortaro""?
Elektu "English-Eo" en la Lernu-vortaro kaj vi vidos ligilon al "La Vortaro" (malsupre en la kesto de la vortaro, sub la traduko).

Kiam oni unue kreis la angla-Esperantan version de la Lernu-vortaro, oni ŝajne uzis la vortliston de tiu vortaro (nomata "La Vortaro" ). Nu, tiu vortlisto evidente prezentis sufiĉe grandan parton de la unua versio de la Lernu-vortaro (ANGLA-EO), alie oni ne metus ligilon al "La Vortaro".

Oijos:
Mi fakte skribis al la proprietulo de la kopirajto de "La Vortaro", kaj li diris, ke li tute ne kontraŭstarus la liberan elŝuteblon de la nuna angla-Esperanta Lernu-vortaro.
Kiu estas la proprietulo? Mi tute ne komprenas, kion vi skribas. Kial nur unu ulo posedus ĝin? Ĉu vi parolas pri programkodo?
Ne, mi ne parolas pri la programkodo, sed pri la vortlisto de "La Vortaro".

Laŭ la retpaĝaro de "La Vortaro", la kopirajto por tiu vortaro apartenas al Bernard VIVIER. Mi memoras, ke Erinja esprimis zorgon, ke tiu kopirajto eble signifus, ke la Lernu-teamo ne rajtus permesi la liberan elŝutadon de la vortlisto de la Lernu-vortaro. Sed, kiel mi diris, tio ne pravas, ĉar mi korespondis kun Bernard Vivier kaj li klarigis, ke li tute ne kontraŭstarus la liberan elŝutadon de la angla-Esperanta Lernu-vortaro.

Jen liaj vortoj:
Kiam mi disponigis la vortlistojn de La Vortaro al la projekto Lernu, mi ne metis limojn. La lernu-teamo rajtas uzi ĉujn vortlistojn de La Vortaro laŭplaĉe kaj do permesi liberan elŝuton al siaj uzantoj.

Oijos (Montri la profilon) 2013-novembro-11 18:15:03

Dankon pro klarigoj.

Mi scivolas, de kie tiu Bernard VIVIER prenis la diversajn vortlistojn.

En la (fuŝa) licenco interalie legiĝas: La vortlistoj ne povas esti konvertitaj kaj disdonitaj sub alia formato ol tiu proponita de La Vortaro.

Chainy (Montri la profilon) 2013-novembro-11 19:50:34

Oijos:Mi scivolas, de kie tiu Bernard VIVIER prenis la diversajn vortlistojn.
Diversaj volontuloj kreis la vortlistojn por "La Vortaro". Vi povas vidi kiu respondecas por ĉiu vortlisto sur la paĝo "Pri la Vortlistoj" - vi trovos ligilon al tiu paĝo sur la ĉefa paĝo de la retejo de "La Vortaro" (rigardu en la maldekstra menuo en la sekcio "Informoj" ).

Oijos:
En la (fuŝa) licenco interalie legiĝas: La vortlistoj ne povas esti konvertitaj kaj disdonitaj sub alia formato ol tiu proponita de La Vortaro.
Mi ne scias, ĉu tiu permesilo estas fuŝa aŭ ne, sed kiel mi montris en mia antaŭa mesaĝo, Bernard Vivier klare diris en sia retletero, ke Lernu ja rajtas permesi la liberan elŝutadon de la partoj de la Lernu-vortaro elprenitaj el "La Vortaro". Do nun temas pri la emo de la Lernu-teamo, ĉu ili efektive pretas ebligi al ni elŝuti la vortliston de la angla-Esperanta Lernu-vortaro.

Mi vere esperas, ke la Lernu-teamo ja konsentos doni al ni la eblon elŝuti ĉiujn vortlistojn de la Lernu-vortaro. Tiam ni povus esti certaj, ke tiuj vortlistoj neniam perdiĝos, kaj ni povus ankaŭ uzi tiujn vortlistojn por aliaj utilaj aferoj, ekzemple ni povus inkluzivi la Lernu-vortlistojn en vortaroj por legado de bitlibroj ktp (sen la neceso ĉiam konektiĝi al la Lernu-retejo).

Fakte, ŝajnas, ke oni ankaŭ uzis "La Vortaro" por la bazo de la suoma vortaro ĉi tie, do supozeble nenio malpermesas la liberan elŝuteblon ankaŭ de tiu vortaro.

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-novembro-17 18:05:56

Kial kiu skribis multajn opiniojn en tiu ĉi fadeno ne havas nomon?

Urho (Montri la profilon) 2013-novembro-17 20:02:44

raffadalbo:Kial kiu skribis multajn opiniojn en tiu ĉi fadeno ne havas nomon?
Eble ŝli forigis sian lernu!-konton?

Reen al la supro