Al la enhavo

adjektivo aŭ adverbo?

de amemulo, 2010-aŭgusto-28

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

amemulo (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-28 00:06:30

Saluton,

Mi dubas pro la jena frazo.
"Mi farbas la pordon verda(n)/verde"

Mi ne scias ĉu verd- estas adjektivo aŭ adverbo.
Mi mem pensas ke 'verd' devas havi a-finaĵon, sed kiam mi pravas, mi tuj ekdubas ĉu 'verda' bezonas n-finaĵon. Sed kiam la ĝusta formo estas 'verdan', la frazo ekhavas du signifojn. (Mi farbas pordon kiu jam verdas & mi verdigas pordon)

Nature mi ankaŭ povas diri frazojn kiel:
Farbante, mi verdigas la pordon
Mi verdfarbas la pordon
Sed mi ankoraŭ volas scii la ĝustan formon

Ĉu eblas farigi tiun frazon kun la prepozicio 'al'?

Novico Dektri (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-28 00:32:00

"Mi farbas la pordon verda" = La pordo ne estis verda antaŭe, sed poste farbiĝis tia.

"Mi farbas la pordon verdan." = La pordo jam antaŭe estis verda, kaj ne estas konate, kiukolora ĝi fariĝis.

"Mi farbas la pordon verde." = Via maniero farbi iel estas 'verda', aŭ vi mem estas verda, dum vi farbas la pordon!

Frankouche (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-28 00:33:40

Por mi.

- Mi farbas la pordon verdan
= La pordo estas jam verda kaj mi farbas ĝin (kun iu ajn koloro)
La adjektivo kunestas la nomo (=pordo)

- Mi farbas la pordon verde
= Mi farbas la pordon kun la verda koloro.
La adverbo kunestas la verbo (=farbi, iu maniero farbi kun verda koloro)

novatago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-28 08:43:29

Legu PMEGn

Ĝis, Novatago.

sudanglo (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-28 12:22:39

Novico perfekte klarigis, mi pensas - aŭ mia lingvosento kongruas.

Sed, se estas tute klare, kiam parolante pri la farbo de pordoj, povas esti tamen pli tiklaj kazoj.

Mi pentris ŝin nuda/nude/nudan.

Kie mankis la vestaĵoj? je la pentristo, je la modelulino, en la pentraĵo.

En la angla 'I painted her in the nude' ja estas iom da dubo.

La klareco de la signifo-diferenco varias laŭ la temo.

'Kiu vidis ŝin forirante/anta/antan?' estas
instrua ekzemplo.

e = dum la vidinto foriris
an = dum ŝi foriris
a = kiu vidis ŝin foriri?

Reen al la supro