Ku rupapuro rw'ibirimwo

Gefrancoj malhelpis esperanton, kaj nun ili pagas pro tio, ĉar ili estas "devigita" lerni la anglan

ca, kivuye

Ubutumwa 18

ururimi: Esperanto

Francisko1 (Kwerekana umwidondoro) 28 Nyandagaro 2010 01:05:02

Interesan ideon kiun mi vidis en ĉi tiu forumo. Kion vi plurale opinias?

Francisko Garcia

Frankouche (Kwerekana umwidondoro) 28 Nyandagaro 2010 01:17:32

Kiu bona temo pri gefrancoj, ĉu ne ?
Mi neniam legis tian temon antaŭe, ĉe Lernu. Bravo !

Vi ne tre komprenemas, kaj inteligentas !

Mi tre ofendiĝemiĝas pri via temo, kiel certe multaj gefrancoj ! senkulpa.gif

Kompreneble, oni povas ofendigi landojn kaj popolojn per interreto. Jes tio tre facilas.

Sed, tiamaniere, kiu vi uzas, ne tre ruzas, sed stultas ! senkulpa.gif
Tio ne certe estas la menso de esperanto!

jan aleksan (Kwerekana umwidondoro) 28 Nyandagaro 2010 08:57:21

Mi ne ofendiĝemas, ĉar temas pri la francoj de la 20aj jaroj. Tiuj kiuj agis tiam mortis. Kial ne mencii la nazioj kaj bolŝevistoj kiuj murdis esperantistoj? Ĉu iliaj roloj ne gravis ankaŭ ?

Tio estas nun historio. Se vi emas interesiĝi nur pri pasinteco, tio estas via problemo.

Miland (Kwerekana umwidondoro) 28 Nyandagaro 2010 10:21:31

Francisko1:Kion vi plurale opinias?
Amuza ideo, tamen eble ne temas nur pri la franca. Mi verkis drameton (2008-08-30 19:25:30) pri simila temo en ĉi tiu forumo.

Francisko1 (Kwerekana umwidondoro) 28 Nyandagaro 2010 12:14:09

Miland:
Francisko1:Kion vi plurale opinias?
Amuza ideo, tamen eble ne temas nur pri la franca. Mi verkis drameton (2008-08-30 19:25:30) pri simila temo en ĉi tiu forumo.
Tre interesa kaj gracia, estimata samideano. Se ci sentas cin kun facileco por skribi pri la temo, mi vigligas cin fari tion. Dankon!

Francisko Garcia

Francisko1 (Kwerekana umwidondoro) 28 Nyandagaro 2010 12:15:27

Ops!, mi ne celis ofendi cin, estimata samideano. Pardonu!

Francisko Garcia

CIT=Frankouche]Ĉu bona temo pri gefrancoj, ĉu ne ?
Mi neniam legis tian temon antaŭe, ĉe Lernu. Bravo !

Vi ne tre komprenemas, kaj inteligentas !

Mi tre ofendiĝemiĝas pri via temo, kiel certe multaj gefrancoj ! senkulpa.gif

Kompreneble, oni povas ofendigi landojn kaj popolojn per interreto. Jes tio tre facilas.

Sed, tiamaniere, kiu vi uzas, ne tre ruzas, sed stultas ! senkulpa.gif
Tio ne certe estas la menso de esperanto![/quote]

horsto (Kwerekana umwidondoro) 28 Nyandagaro 2010 12:50:30

Frankouche:
Mi tre ofendiĝemiĝas pri via temo, kiel certe multaj gefrancoj ! senkulpa.gif
Ne estas kialo por ofendiĝi.
Tiutempe la franca estis la lingvo de la diplomatio, kaj la francoj kompreneble ne volis rezigni pri tio.

Fuzzy (Kwerekana umwidondoro) 28 Nyandagaro 2010 15:11:42

jan aleksan:Mi ne ofendiĝemas, ĉar temas pri la francoj de la 20aj jaroj. Tiuj kiuj agis tiam mortis. Kial ne mencii la nazioj kaj bolŝevistoj kiuj murdis esperantistoj? Ĉu iliaj roloj ne gravis ankaŭ ?

Tio estas nun historio. Se vi emas interesiĝi nur pri pasinteco, tio estas via problemo.
Tio nun estas ne nur historio, sed ankaŭ bona instruo por la anglalingvanoj kiuj nuntempe parolas la fakte internacian lingvon, kiel tiamaj francoj -- se ili estus malhelpantaj evoluon kaj tutmondan agnoskon de Esperanto, ili ankaŭ iam estos devigitaj lerni kaj paroli fremdan kaj ege malfacilan lingvon. Ekzemple, la ĉinan okulumo.gif

Frankouche (Kwerekana umwidondoro) 28 Nyandagaro 2010 15:31:11

horsto:
Frankouche:
Mi tre ofendiĝemiĝas pri via temo, kiel certe multaj gefrancoj ! senkulpa.gif
Ne estas kialo por ofendiĝi.
Tiu provoka titolo estas nur mallerta kaj stulta jeso kiu kulpigas homojn (gefrancoj, ĉiuj?!) kiuj ĝenerale neniam aŭdis pri eo.

Necesas esti pli eleganta.

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 29 Nyandagaro 2010 08:56:09

Ĉu estas nun modo meti ge- senpense ĉien, eĉ antaŭ jam seksneŭtrajn vortojn kiel franco?

Subira ku ntango