ไปยังสารบัญ

Unuiĝonta Eŭropo

จาก qwertz, 28 สิงหาคม 2010

ข้อความ 49

ภาษา: Esperanto

Tarnoob (แสดงโปรไฟล์) 30 สิงหาคม 2010, 19:16:20

Mi ne konsentas la ideon de la eŭropa federacio. Unue ne ekzistas kaj neniam ekzistos "eŭronacio" - ĉiu lando enhavas propran lingvon kaj propran etnikan radikon, do ankaŭ rajtas esti regata sendepende. Nuntempa EŬ jam havas sufiĉan potencon.

Laŭta "Jes" al paco kaj interkultureco, eĉ pli laŭta "Ne" al superkultureco aŭ superregado.

Greedn (แสดงโปรไฟล์) 30 สิงหาคม 2010, 19:44:22

Mi havas demandon: kie estas kulturlimoj de Eŭropo laŭ via openio, rilate limoj de EŬ?

qwertz (แสดงโปรไฟล์) 30 สิงหาคม 2010, 20:03:46

Greedn:Mi havas demandon: kie estas kulturlimoj de Eŭropo laŭ via openio, rilate limoj de EŬ?
Ĉu ekzistas kulturo kiu akceptigas EŬ limoj? Mi opinas ankaŭ, ke liberecobestoj ne gravigas pri EŬ limoj. Ni lernus de tiujn. okulumo.gif

Greedn (แสดงโปรไฟล์) 30 สิงหาคม 2010, 20:23:55

Nu, mi atendis la similajn respondojn rideto.gif

Kiam vi diras "Eŭropo", kion vi subkomprenas? Ĉu vi inkludas la landojn kiel Turkio, Ukrainio, Belorusio ktp en la nocio de Eŭropo?

LyzTyphone (แสดงโปรไฟล์) 31 สิงหาคม 2010, 03:01:18

"Eŭropo" ĉi-fadene (ne je geografia senco, sed kultura senco?) ŝajne ne dinstingiĝas per klarega limo, sed ia mem-rekonado kaj simpatio. Japana pensanto FUKUZAŬA Jukiĉi dum la Mejĝi-Noviĝo longe disvastigis sian teorion "pri Deaziiĝado". Same ke ŝtato povas rekoni sin kiel aziana aŭ male, ŝtato povas sin rekoni kiel eŭropana aŭ male. Laŭ mi ĉi-jarcente Turkujo klopodadas eneŭropiĝi de Islama mondo. La limo de Eŭropo, do, ŝanĝiĝados. Eble iam ankaŭ Rusujo eŭropiĝos. (Kio? Ĝi estas jam eŭropana? Vere?)

qwertz (แสดงโปรไฟล์) 1 กันยายน 2010, 15:58:21

LyzTyphone:Laŭ mi ĉi-jarcente Turkujo klopodadas eneŭropiĝi de Islama mondo. La limo de Eŭropo, do, ŝanĝiĝados. Eble iam ankaŭ Rusujo eŭropiĝos. (Kio? Ĝi estas jam eŭropana? Vere?)
Kial ne? Eŭropo estas eksperimento. Ankaŭ ne estas aferoj pri ligigos ekzemplo Eŭropo kaj Azio al Eŭrazio. Tiel jam kutime uzas de geografistojn: Eŭrazio, Australazio, Afrik-Eŭrazio rideto.gif

qwertz (แสดงโปรไฟล์) 1 กันยายน 2010, 16:15:42

Senegaùlo:Sed ties nepra ĉefurbo estus Moskvo kaj komuna lingvo, la rusa... Dum ni, tie-ĉi parolos hispane...
Eble, ĉefurbo aŭ ĉefurbeco ŝangus ĉiuj jarojn? Aktuala jaro ĉefurbo estus Moskvo, sekva jaro ĉefurbo estus Londono k.t.p. Kial IJK

Kia ne?

Greedn (แสดงโปรไฟล์) 1 กันยายน 2010, 19:07:09

...la diskuto foriĝis en metafizikon

qwertz (แสดงโปรไฟล์) 1 กันยายน 2010, 20:23:40

Greedn:...la diskuto foriĝis en metafizikon
Ne, foriĝos en realeco. Klaku al "CC" Youtube butono pri aliajn lingvojn rideto.gif

palaman (แสดงโปรไฟล์) 1 กันยายน 2010, 21:08:23

Eble, la ideo de demokratio kontraŭas ideon de unuiĝo.
Ja demokrato estas potenco de popolo.
Kiu popolo do?
Ja ekzistas multaj popoloj.
La demokratio naskas naciaj ŝtatoj, ĝi pereigas unuiĝon

Se mi bezonus elekti inter demokratio kaj uniiĝo, mi elektus uniiĝon.

Kvankan potenco de iu malbonulo estas pli malbona ol la potenco de popolo...

Tamen mia penso estas klara: neeblas unuiĝi unuiĝo kun demokratio/ Necesas elekti!

กลับไปด้านบน