ไปยังสารบัญ

Kiel mi parolas 'kiuj'?

จาก Genjix, 29 สิงหาคม 2010

ข้อความ 9

ภาษา: Esperanto

Genjix (แสดงโปรไฟล์) 29 สิงหาคม 2010, 22:48:04

Saluton,

Ni lernas esperanton kaj ne scias kiel parolas la vorton 'kiuj'

Kiel ni parolas tiun vorton?

Ĉu ium faras sondosieron por kaj mi kaj mia amiko?

Dankon

Ĝis revido

RiotNrrd (แสดงโปรไฟล์) 29 สิงหาคม 2010, 23:18:43

Mi ne povas ĝuste prononci ĝin, kvankam mi provis forte. Do, mi findecidis prononci ĝin (anglaskribite) "KEE-wee".

Tiu prononco estas proksima, kaj komprenebla, kvankam mi kredas ke ĝi estas subtile ne tutĝusta).

dombola (แสดงโปรไฟล์) 30 สิงหาคม 2010, 01:57:29

Provu vidi kaj aŭdi ĉi tie
filmeton kaj aliajn de la serio.

Atentu je 0:59.

Genjix (แสดงโปรไฟล์) 30 สิงหาคม 2010, 07:41:30

Dankojn al ambaŭ

ehh...

Ankaŭ ŝi diras KEE-wee kiel RiotNrrd. Sed kiel ni ekiras de la vorto kiuj ĝis KEE-wee?

Mi dirus Kee-Un por Kiun. Kee-Uuu por Kiu. Kaj Kee-Wee por Kiuj??

Mi trovis tiun. Li diras 'kioj'. Ŝi diras Kee-Ŭee

Mi demandis en IRC kaj iu diris kjo (kee-ooh-ee) al mi. Mi konfuziĝas!

Kiel vi diras Kiujn?

Genjix (แสดงโปรไฟล์) 30 สิงหาคม 2010, 09:50:58

http://www.youtube.com/watch?v=MDxKDHNlSy4&NR=...
2:24

Dankon, mi pensas ke ĝi estas kee-ŭee ridulo.gif plej da homoj uzas tiun prononcon

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 30 สิงหาคม 2010, 11:29:52

La prononco de kiuj NE estas kiel la angla vorto 'Kiwi'

Ĝi estas la 'Ki' de 'kiu' + la 'uj' de 'Tuj'

Entute do proksimume :

'Kee' + 'oo' + mallonga(ee)

'ee' kiel en angla 'see', 'oo' kiel en angla 'boo'

Genjix (แสดงโปรไฟล์) 30 สิงหาคม 2010, 15:38:11

Dankon. Mi nun komprenas.

Frankouche (แสดงโปรไฟล์) 30 สิงหาคม 2010, 22:19:41

Provu paroli kiel, certe, ia indiano de usono rideto.gif :

- kee kee kee ? you ?

- you, youyou, ouyou, ouyou, ouy' ouy' ouy'!!

- kee ouy', kee ouy' ?!

- kee, keeeeeeee !!! rideto.gif

Genjix (แสดงโปรไฟล์) 30 สิงหาคม 2010, 22:40:13

dankon ridego.gif tio helpis min

กลับไปด้านบน