Přejít k obsahu

Kiel diferencas ĉu malantaŭ ĉu proksime ĉu apud?

od uživatele Genjix ze dne 2. září 2010

Příspěvky: 5

Jazyk: Esperanto

Genjix (Ukázat profil) 2. září 2010 7:50:03

Kiel diferencas ĉu malantaŭ ĉu proksime ĉu apud?

Ankaŭ kaj hejmo kaj domo?

Dankon.

Continuum (Ukázat profil) 2. září 2010 7:59:17

Mi jam povas diri ke:

Hejmo = Home (english)
Domo = House (english)

sergejm (Ukázat profil) 2. září 2010 8:10:11

Genjix:Kiel diferencas ĉu malantaŭ ĉu proksime ĉu apud?

Ankaŭ kaj hejmo kaj domo?

Dankon.
Domo - estas komstruaĵo (house angle).
Hejmo - estas loko, kie vi vivas (home angle)
Se io estas antaŭ vi, vi povas (kutime) vidi tion; kio estas malantaŭ, estas en dorsa franko, vi devas turni 180º por vidi tion. Aĵo estas malantaŭ domo, se la domo estas inter la aĵo kaj vi. Malantaŭe ankaŭ estas jam pasintaj okazintaĵoj (kio estIS); tio kio estOS, estas antaŭe.
Se vi estas ĉe tablo, vi estas en tiu pozicio, ke vi povas uzi la tablon por skribi, manĝi k.t.p.; se vi estas apud la tablo, vi estas nur najbare de ĝi.

novatago (Ukázat profil) 2. září 2010 9:37:25

sergejm:
Genjix:Kiel diferencas ĉu malantaŭ ĉu proksime ĉu apud?

Ankaŭ kaj hejmo kaj domo?

Dankon.
Malantaŭe ankaŭ estas jam pasintaj okazintaĵoj (kio estIS); tio kio estOS, estas antaŭe.
Por pli klariga uzo de tempa antaŭ legu tio ĉi. Sed mi supozas ke tio, kion eksplikis sergejm estas por montri direkton en la tempo.

Malantaŭ: behind
Proksime: near
Apud: next to

Mi pensas ke tiuj estas la ĝustaj tradukoj por la angla lingvo. Se vi bezonas pli klarigojn eble estus pli bone demandi en la angla forumo.

Ĝis, Novatago.

Genjix (Ukázat profil) 2. září 2010 11:52:33

Dankojn al ĉiuj! Mi ĵus komprenas.

Zpět na začátek