Zum Inhalt

Kiu nacilingvo plej facilas por Esperantistoj?

von greenmanwitch, 2. September 2010

Beiträge: 4

Sprache: Esperanto

greenmanwitch (Profil anzeigen) 2. September 2010 12:40:23

Mi argumentus ke la franca plej facilus almenaŭ por mi, denaske angla parolanto, pro tio ke la plej multo da vortoj en esperanto venas el la franca. Mi jam kapablas legi francajn tekstojn kaj pli-malpli kompreni la signifojn, malgraŭ tio ke mi neniam studis la lingvon.

Kion cij opinias?

mat956 (Profil anzeigen) 2. September 2010 16:37:11

Ja la vortaro estas pruntita el la latinidaj lingvoj ĝenerale, sed ne nur el la franca, kvankam kelkaj radikoj (aŭ signifoj de tiuj radikoj) estas tipe francaj. Verŝajne Zamenhof tiel elektis pro tio, ke la franca estis gravega lingvo antaŭ unu jarcento. Nun ne plu (feliĉe ĉar ĝi tro malfalica por nedenaskuloj),sed ankaŭ la hispana, kiu disponas je la samaj radikoj, fariĝas grava helplingvo.

Tamen rigardu la vortoran de via propra lingvo: Miloj da vortoj estas latinidaj kaj francidaj pro historiaj kialoj. Eble ankaŭ pro tio vi komprenetas la francan.

Male, la konjugacio, vortfarado kaj pensmaniero estas tute malsamaj inter E-o kaj la franca. Mi opinias, ke la pensmaniero estas multe pli "poleca" (eble ĝenerale slava, sed mi nur konas la polan).
Ido estas multe pli "franceca" ol E-o.
-------
Se E-o estas faciligilo por lerni la francan, oni kutime inverse diras, ke francoj havas avantaĝon por lerni E-on ĉar la vortaro estas relative sama. Sed ĝuste pro tio, miaj samlingvanoj ofte estas la plej fuŝaj parolantoj (rilate al la tuta E-komunumo). Rimarku, ke Francio produktas multajn eternajn komencantoj, kiuj forgesas "ho", misprononcas "ro", malamas "ĥo", akcentas la lastan silabon, nominativumas kaj kelkfoje eĉ aldonas nur o-finaĵon post franca vorto.
Oni ja devas insisti pri tio, ke E-on lernanto akiras kiel fremdan lingvon, ne kiel dialekton de la franca aŭ de la latina.

novatago (Profil anzeigen) 3. September 2010 06:55:56

Laŭ mi, la franca. Fakte kiam mi komencis lerni Esperanton, dum la unuaj monatoj, por mi estis tre malfacila afero paroli mian preskaŭ forgesitan francan lingvon ĉar ĉiam aperis Esperantajn vortojn en mia menso.

Multaj radikoj de la Esperanta vortaro estas ankaŭ en la hispana sed multaj el ili ne estas de la "baza" vortaro sed ili ja estas bazaj en la franca. Mi ne scias pri la aliaj latinidaj lingvoj.

Tamen, Esperanto multe helpis min por lerni iom la Germana kaj la Nederlanda (kiujn mi ne parolas ĉar mi ne multe okupis min pri ili). De kiam mi lernis Esperanton mi rimarkis ke mi povas kompreni pli da vortoj en alilingvaj tekstoj.

Ĝis, Novatago.

sudanglo (Profil anzeigen) 5. September 2010 21:51:56

La pensmaniero estas tute malsamaj inter E-o kaj la franca
Interesa ideo ke iel estas aparta pensmaniero kiu speguliĝas en la lingvo. Ĉu vi povus ilustri per ekzemploj la diferencon tiurilatan inter la franca ka E.

Mi devas konfesi, kiel anglalingvano kiu iom konas la francan, ke Esperanto sentiĝas sufiĉe franceca.

Zurück nach oben