Kiu nacilingvo plej facilas por Esperantistoj?
от greenmanwitch, 02 септември 2010
Съобщения: 4
Език: Esperanto
greenmanwitch (Покажи профила) 02 септември 2010, 12:40:23
Kion cij opinias?
mat956 (Покажи профила) 02 септември 2010, 16:37:11
Tamen rigardu la vortoran de via propra lingvo: Miloj da vortoj estas latinidaj kaj francidaj pro historiaj kialoj. Eble ankaŭ pro tio vi komprenetas la francan.
Male, la konjugacio, vortfarado kaj pensmaniero estas tute malsamaj inter E-o kaj la franca. Mi opinias, ke la pensmaniero estas multe pli "poleca" (eble ĝenerale slava, sed mi nur konas la polan).
Ido estas multe pli "franceca" ol E-o.
-------
Se E-o estas faciligilo por lerni la francan, oni kutime inverse diras, ke francoj havas avantaĝon por lerni E-on ĉar la vortaro estas relative sama. Sed ĝuste pro tio, miaj samlingvanoj ofte estas la plej fuŝaj parolantoj (rilate al la tuta E-komunumo). Rimarku, ke Francio produktas multajn eternajn komencantoj, kiuj forgesas "ho", misprononcas "ro", malamas "ĥo", akcentas la lastan silabon, nominativumas kaj kelkfoje eĉ aldonas nur o-finaĵon post franca vorto.
Oni ja devas insisti pri tio, ke E-on lernanto akiras kiel fremdan lingvon, ne kiel dialekton de la franca aŭ de la latina.
novatago (Покажи профила) 03 септември 2010, 06:55:56
Multaj radikoj de la Esperanta vortaro estas ankaŭ en la hispana sed multaj el ili ne estas de la "baza" vortaro sed ili ja estas bazaj en la franca. Mi ne scias pri la aliaj latinidaj lingvoj.
Tamen, Esperanto multe helpis min por lerni iom la Germana kaj la Nederlanda (kiujn mi ne parolas ĉar mi ne multe okupis min pri ili). De kiam mi lernis Esperanton mi rimarkis ke mi povas kompreni pli da vortoj en alilingvaj tekstoj.
Ĝis, Novatago.
sudanglo (Покажи профила) 05 септември 2010, 21:51:56
La pensmaniero estas tute malsamaj inter E-o kaj la francaInteresa ideo ke iel estas aparta pensmaniero kiu speguliĝas en la lingvo. Ĉu vi povus ilustri per ekzemploj la diferencon tiurilatan inter la franca ka E.
Mi devas konfesi, kiel anglalingvano kiu iom konas la francan, ke Esperanto sentiĝas sufiĉe franceca.