Al la enhavo

Kiel varbi kaj ne varbi pri Esperanto?

de TPmiestas, 2010-septembro-03

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

TPmiestas (Montri la profilon) 2010-septembro-03 14:50:34

KIEL VARBI KAJ KIEL NE VARBI PRI ESPERANTO
http://www.angelfire.com/ny2/ts/varbado.html

Ĉu vi havas personan sperton pri varbado? Kiel tion oni devas fari por ke la varbado ne estus la malvarbado. Ĉu entute indas varbi?

Cram (Montri la profilon) 2010-septembro-05 18:46:11

Mi ne havas varban sperton. Varbo estas vorto kiu faras malbone efekto al mi pro televidilo.

Sed por esperanto mi faras varbon kiu konatigos ĝin.

qwertz (Montri la profilon) 2010-septembro-05 19:12:36

patrik (Montri la profilon) 2010-septembro-06 06:30:42

Jen video, kio montras MALmodelan varbadon por E-o: Kiel Varbi por Esperanto rido.gif

patrik (Montri la profilon) 2010-septembro-06 06:30:43

Ho, mi pardonpetas pro tiu ĉi duoblaĵo. Bonvole forviŝu tiun ĉi.

omba (Montri la profilon) 2010-septembro-07 19:00:48

mi ne ankorau' varbis pri Esperanto

zan (Montri la profilon) 2010-septembro-07 23:42:33

Mi neniam varbis kaj varbos.
Mi komencis lerni esperanton memvole. Mi pensas, ke kiu ion agas memvole, nur tiu daŭrigos tion. Feliĉe, ke en mia lando esperanto estas relative fama. Kaj ne mankas objektoj por memlernado.

Miland (Montri la profilon) 2010-septembro-08 20:06:10

Miaopinie indas doni informon, se iu alia estas scivolema pri la afero. Ankaŭ indas (almenaŭ ne estas maljuste) surporti insignon (ekz. la verdan stelon) sur vestaĵo. Tamen oni ne rajtas kunporti akrapintaĵon en flugmaŝinon, do oni forpaku insignon antaŭ ol eniri flughavenon!

zan (Montri la profilon) 2010-septembro-10 00:20:08

Ne-esperantistoj ofte miskomprenas, ke esperantistoj havas la intencon unuigi lingvojn de la tuta mondo. Tial troa varbado eblas pliigi ilian miskomprenon.
Mi konsentas pri informo. Oni diras, ke Esperanto estas jam mortinta lingvo malgraŭ ties bona idealo. Por forigi tian miskomprenon ni plu uzu esperanton kaj rete kaj reale laŭvole. rideto.gif

Donniedillon (Montri la profilon) 2010-septembro-10 23:51:41

Kiel tie ĉi lango.gif

Reen al la supro