Mesaĝoj: 17
Lingvo: Esperanto
horsto (Montri la profilon) 2010-septembro-04 16:51:03
philodice:La temo ne pri ŝatatajn fruktojn. Prefere "world economy". Mi ne havas vortojn.Jes, vi pravas, la tutmonda ekonomio.
Okazas nekredeblaj aferoj. En Germanujo oni ekzemple kaptas salikokojn en la norda maro (en Nordeŭropo) kaj transportas ilin al Afriko. Tie ili estas preparitaj, ĉar tie la laboro estas malpli multekosta. Poste oni transportas la salikokojn reen al Germanujo, kie ili estas vendataj!
RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-septembro-05 05:31:09
super-griek:Mi manĝas ruĝan pomon kreskintan (aŭ: kreskigitan) en...Jes, mi opinias ke "kreskigita" estas la ĝusta formo, ne "kreskita". Mi eraris (mi faras tiel oftete kun tia formo).
Sed, mi kredas ke mia akuzativa markigado estas ĝusta. Via formo signifas ke vi manĝas kreskintan ruĝan pomon, kaj vi faras tiel en Ĉilio. Ĉu tio estas la celita signifo? En mia frazo, "kiu estis" estas komprenita (eĉ se ne skribita), kaj la akuzativo ne sekvas "estis".
RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-septembro-05 06:09:02
Mi ne scias se mi uzas pli aĵojn kiuj devenis el Usono ol el aliaj landoj. Eblas ke la plejparto devenis alilande.
antoniomoya (Montri la profilon) 2010-septembro-05 07:09:13
RiotNrrd:Mi kredas ke la plejparto el la ĉirkaŭaĵoj en mia vivo vojaĝis al mi el tre foraj landoj. Mia aŭto estas el Germanio. Miaj vestoj estas el Ĉinio, mia komputilo estas el Koreo, mia televidilo estas el Japanio. Mi manĝas multe el Sudameriko (multe da fruktoj dum la vintraj monatoj, ekzemple), iomete el Eŭropo (plejparte dolĉaĵoj, fromaĝoj kaj vinoj), trinkas kafo el Kolombio, Indonezio, kaj Afriko. Ktp.Vi tute pravas. La samo okazas al mi en Hispanujo.
Mi ne scias se mi uzas pli aĵojn kiuj devenis el Usono ol el aliaj landoj. Eblas ke la plejparto devenis alilande.
Feliĉe ke finfine ĉi tiu planedo komencas fariĝi, iom post iom, unu sola lando, kaj postlasas tiujn malfeliĉajn tempojn kiam la homoj el ĉiuj landoj nur estis malamikoj.
Vivu la interŝanĝon, la kunlaboron kaj la fratecon!
Sammondane.
Cram (Montri la profilon) 2010-septembro-05 08:41:22
La vojaĝo estas bone ĉar ĝi mone valorigas la fruktojn.
Bedaurinde ke ne estas same por la enmigrantaj homoj.
philodice (Montri la profilon) 2010-septembro-06 18:18:52
Mi bezonas ankaŭ veturojn.
galvis (Montri la profilon) 2010-septembro-06 19:43:40
Ili ŝatus ricevi mesaĝojn de ni.
http://www.google.co.ve/images?hl=es&rlz=&q=blis...