Al la enhavo

Mi lernas la francan

de greenmanwitch, 2010-septembro-04

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

greenmanwitch (Montri la profilon) 2010-septembro-04 05:59:06

Mia denaska estas la angla. Mi dua estas esperanto. Mi volas ke la franca estu mia tria.

Ĉu konsilojn havas vi? Ĉu iu alia estis en simila situacio? Kiom da tempo bezonis vi por lerni la francan, post la angla kaj esperanto?

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-septembro-04 06:19:40

Oh, la la. La franca estas tre bela lingvo, sed tre malfacila (kiel la angla, la hispana, ktp)

Mi lernis la francan antaŭ multaj jaroj, sed ne povus diri al vi kiom da tempo oni bezonas por mastri ĝin. Vidu ĉi tiun ligilon:

http://www.fluentin3months.com/

eble ĝi povos helpi vin mastri la lingvon post nur tri monatoj.

Bonne chance, mon ami.

Amike.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-septembro-04 08:22:23

Saluton!

greenmanwitch:Mia denaska estas la angla. Mi dua estas esperanto. Mi volas ke la franca estu mia tria.
Mia gepatra estas la germana.

La dua lingvo iam estis la angla, la tria Latino kaj la kvara la franca.

Jen la vico, laŭ kiu mi eklernis tiujn lingvojn en la gimnazio.

Mi ĝuis instruadon de la franca dum la lastaj kvin jaroj antaŭ la abiturienta ekzameno.

Hazarde mi eksciis kaj baldaŭ ekinstruis Esperanton al mi mem iom antaŭ ol komenciĝis lecionoj pri la franca.

En miaj instrulibroj de la franca mi faris notojn en Esperanto! rideto.gif

Mi supozas, ke jama lernado de la angla (kvar jaroj) kaj de Latino (du jaroj) kaj paralela meminstruado de Esperanto krom bona instruistino tre helpis min akiri altan nivelon ankaŭ en la franca dum nur du jaroj.

Bedaŭrinde mi dum la postaj jar[dek]oj apenaŭ uzis la francan kaj nun ne plu povas uzi ĝin parole|skribe, nur komprenetas ĝin aŭskulte|lege.

(Il y a plus de vingt-cinq ans et j'en ai oublié presque tout.)

Ekmezaĝe mi konsideras Esperanton mia dua lingvo. La angla nun estas nur sur la tria loko.

greenmanwitch:Ĉu konsilojn havas vi? Ĉu iu alia estis en simila situacio? Kiom da tempo bezonis vi por lerni la francan, post la angla kaj esperanto?
Se mi bone memoras, nia kurso ampleksis tri lecionojn ĉiusemajne.

Dum la finaj jaroj de la gimnazio mi eĉ frekventis la altnivelan kurson -- kune kun homoj, kiuj ja eklernis la francan du jarojn antaŭ mi -- kvin lecionojn po semajno.

La franca fariĝis unu el la du ĉeffakoj de la abiturienta ekzameno.

Mi tre bedaŭras, ke mi perdis tiun lingvon kaj foje rev-et-as pri iama relernado.

Kolonjano

Continuum (Montri la profilon) 2010-septembro-04 09:59:15

KoLonJaNo:
(Il y a plus de vingt-cinq ans et j'en ai oublié presque tout.)
Il y a plus de vingt-cinq ans et j'ai presque tout oublié. okulumo.gif

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-septembro-04 10:06:42

Saluton!

Continuum:
KoLonJaNo:
(Il y a plus de vingt-cinq ans et j'en ai oublié presque tout.)
Il y a plus de vingt-cinq ans et j'ai presque tout oublié. okulumo.gif
Nu, mi celis diri "ĉiom da [franca]". rideto.gif

Ĉu ankaŭ eblus diri:

... et je l'ai tout oublié. ?

Kolonjano

Continuum (Montri la profilon) 2010-septembro-04 10:11:38

KoLonJaNo:

Ĉu ankaŭ eblus diri:

... et je l'ai tout oublié. ?
Ne, tio ne estas ĝusta.
Bedaŭrinde la franca lingvo estas vere komplikita! ploro.gif

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-septembro-04 10:33:18

Saluton!

Continuum:
KoLonJaNo:

Ĉu ankaŭ eblus diri:

... et je l'ai tout oublié. ?
Ne, tio ne estas ĝusta.
Bedaŭrinde la franca lingvo estas vere komplikita! ploro.gif
Ne nur la franca por germano, sed certe ankaŭ la germana por franco. rideto.gif

Kiel francigi jenajn frazojn:

1. Mi tute forgesis [tion].

2. Mi forgesis ĉion.

?

Merci | Dankon anticipe,
Kolonjano

Continuum (Montri la profilon) 2010-septembro-04 10:43:04

1. Je l'ai complétement oublié.
2. J'ai tout oublié.

Kaj jes, la germana lingvo estas malfacila por francanoj, mi lernis ĝin kiam mi estis en lernejo kaj tio estis "la infero"! rido.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2010-septembro-04 11:00:19

KoLonJaNo:(Il y a plus de vingt-cinq ans et j'en ai oublié presque tout.)
"J'en ai oublié presque tout" me semble tout à fait correct (du moins oralement).

Il semble en fait, Kolonjano, que tu n'as pas tout oublié... okulumo.gif

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-septembro-04 11:04:20

Saluton!

Continuum:1. Je l'ai complétement oublié.
Do ne mia uzo de l' estis erara, sed la vorto tout, kiu ne signifas tute.

Continuum:2. J'ai tout oublié.
Por memori tion, mi eble imagu, ke ĝi signifas Mi [la] tuton forgesis. rideto.gif

Continuum: Kaj jes, la germana lingvo estas malfacila por francanoj, mi lernis ĝin kiam mi estis en lernejo kaj tio estis "infero"! rido.gif
Kio okazis al la ambicia amitié franco-allemande?

Kiom da francoj (tiel!) ankoraŭ lernas la germanan?

Mi vetus, ke estas pli da germanoj, kiuj lernas la francan. rideto.gif

Kutime ambaŭ lingvoj nuntempe estas nur la dua fremdlingvo en lernejoj, ĉu ne?

Jen kial francaj kaj germanaj soldatoj komunikiĝas per [NATO-a] angla.

En Kolonjo estas gimnazio, kiu distingiĝas de aliaj, ke oni ne nur instruas la francan tie, sed ankaŭ uzas la lingvon por instrui kelkajn aliajn fakojn.

Krome tiu mezlernejo subtenas AbiBac, kiu signifas, ke sukcesa trapasinto de la finaj ekzamenoj ricevas ne nur germanan Abiturzeugnis, sed ankaŭ Diplôme du Baccalauréat.

Francemete,
Kolonjano

Reen al la supro