Foriginda sekcio en la ĉefa paĝo de Lernu! (Retumiloj per kiuj lernu! bone funkcias)
Dominique-ისა და 4 სექტემბერი, 2010-ის მიერ
შეტყობინებები: 3
ენა: Esperanto
Dominique (მომხმარებლის პროფილი) 4 სექტემბერი, 2010 20:17:20
Se vi havas MacOS aŭ Linukson, ni petas vin uzi Fajrovulpon 1.4+.
Ĉe Vindozo eblas uzi aŭ Esplorilon 5+ aŭ Fajrovulpon 1.4+.
Fajrovulpo 1.4 kaj Esplorilo 5 estas nun tre malnovaj. Lernu! ankaŭ funkcias bone per pluraj aliaj retumiloj.
Eble tiu sekcio taŭgis antaŭ kelkaj jaroj, sed ne tiom hodiaŭ. Miaopinie, tiu sekcio forigindas. Ĝi malŝparas spacon en la ĉefa paĝo.
darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 9 სექტემბერი, 2010 12:09:13
lernu! ja funkcias ankaŭ en aliaj TTT-legiloj, sed la celo de la teksto estas informi, en kiuj TTT-legiloj ĝi estis testitaj kaj en kiuj oni povas atendi bonan funkciadon. Mi mem uzas Google Chrome kaj ne havas problemojn en lernu!, sed tiu teksto diras al mi, ke ne estas ia garantio, ke ĉio ĉiam funkcios bone en Google Chrome.
Dominique (მომხმარებლის პროფილი) 11 სექტემბერი, 2010 19:36:41
darkweasel:Tie estas skribite plussigno, kio signifas, ke oni povas uzi Mozilla Firefox 1.4 aŭ pli novan version kaj Microsoft Internet Explorer 5 aŭ pli novan versionMi komprenas, ke estas plussigno. Sed estas miaopinie tute nenecesa konsilo. Ne indas uzi spacon por tio en la ĉefa paĝo. La hodiaŭa versio de Fajrovulo estas 3.6.9 (kaj versio 4.0 pretiĝas). Do versio 1.4 tre malnovas. Iu, kiu ankoraŭ uzus krozilon pli malnovan ol Fajrovulpo-1.4 certe neniam ĝisdatigas kaj ne ĝisdatigos pro tiu informo. Fakte, versio Fajrovulpo-1.4 eĉ neniam ekzistis: post versio 1.07, estis versio 1.5 (Novembro 2005). Do kial afiŝi versio 1.4?