前往目錄

Foriginda sekcio en la ĉefa paĝo de Lernu! (Retumiloj per kiuj lernu! bone funkcias)

貼文者: Dominique, 2010年9月4日

訊息: 3

語言: Esperanto

Dominique (顯示個人資料) 2010年9月4日下午8:17:20

La ĉefa paĝo de Lernu! havas sekcion nomitan "Retumiloj per kiuj lernu! bone funkcias". Tie legeblas:

Se vi havas MacOS aŭ Linukson, ni petas vin uzi Fajrovulpon 1.4+.
Ĉe Vindozo eblas uzi aŭ Esplorilon 5+ aŭ Fajrovulpon 1.4+.


Fajrovulpo 1.4 kaj Esplorilo 5 estas nun tre malnovaj. Lernu! ankaŭ funkcias bone per pluraj aliaj retumiloj.

Eble tiu sekcio taŭgis antaŭ kelkaj jaroj, sed ne tiom hodiaŭ. Miaopinie, tiu sekcio forigindas. Ĝi malŝparas spacon en la ĉefa paĝo.

darkweasel (顯示個人資料) 2010年9月9日下午12:09:13

Tie estas skribite plussigno, kio signifas, ke oni povas uzi Mozilla Firefox 1.4 aŭ pli novan version kaj Microsoft Internet Explorer 5 aŭ pli novan version.

lernu! ja funkcias ankaŭ en aliaj TTT-legiloj, sed la celo de la teksto estas informi, en kiuj TTT-legiloj ĝi estis testitaj kaj en kiuj oni povas atendi bonan funkciadon. Mi mem uzas Google Chrome kaj ne havas problemojn en lernu!, sed tiu teksto diras al mi, ke ne estas ia garantio, ke ĉio ĉiam funkcios bone en Google Chrome.

Dominique (顯示個人資料) 2010年9月11日下午7:36:41

darkweasel:Tie estas skribite plussigno, kio signifas, ke oni povas uzi Mozilla Firefox 1.4 aŭ pli novan version kaj Microsoft Internet Explorer 5 aŭ pli novan version
Mi komprenas, ke estas plussigno. Sed estas miaopinie tute nenecesa konsilo. Ne indas uzi spacon por tio en la ĉefa paĝo. La hodiaŭa versio de Fajrovulo estas 3.6.9 (kaj versio 4.0 pretiĝas). Do versio 1.4 tre malnovas. Iu, kiu ankoraŭ uzus krozilon pli malnovan ol Fajrovulpo-1.4 certe neniam ĝisdatigas kaj ne ĝisdatigos pro tiu informo. Fakte, versio Fajrovulpo-1.4 eĉ neniam ekzistis: post versio 1.07, estis versio 1.5 (Novembro 2005). Do kial afiŝi versio 1.4?

回到上端