Al la enhavo

Esperanta klavaro por linuksa uzo

de Idjljo, 2010-septembro-04

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Idjljo (Montri la profilon) 2010-septembro-04 22:35:02

Mi bezonas skribi esperante tekstojn, kiel mi faras al akcenti bireto en la "u" litero?
Pardonu mia komenciĝanta esperanto! Dankon!

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-04 22:52:10

uzu:

setxkbmap -option ctrl:nocaps,esperanto:qwerty

ALT GR (dekstra ALT)+C = ĉ

Mi rakontis estron de lernu.net kiel ŝanĝi tekston pri linuksa klavaro sed ili ne ŝanĝis ĝin...

Tiu teksto ne korektas.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-septembro-05 06:12:47

Idjljo:Mi bezonas skribi esperante tekstojn, kiel mi faras al akcenti bireto en la "u" litero?
Pardonu mia komenciĝanta esperanto! Dankon!
Kiu Linukso ĉu vi uzas? Ekzemple Ubuntu havas esperanton klavaron kiu basiĝas sur Usona klavaro. Per ĝi ne necesas uzi kombinoj da klavoj por skribi esperanton literojn. Do unu litero - unu klavo. Mi mem konstruis propran klavaron, kiu basiĝas sur la sveda klavaro por ke ĉiuj signoj estu samloke kiel en la sveda klavaro.

Dominique (Montri la profilon) 2010-septembro-05 06:59:13

Idjljo:Mi bezonas skribi esperante tekstojn, kiel mi faras al akcenti bireto en la "u" litero?
Pardonu mia komenciĝanta esperanto! Dankon!
Mi agordis mian klavaron por aldoni la klavon "COMPOSE", kiu ebligas tajpi multajn signojn. Mi uzas ĝin por tajpi la signojn en Esperanto, en la franca, en la itala kaj en la bretona.

Si vi uzas Ubuntu-on, vi tion povas fari tiel:

* El la ĉefa menu, elektu: System-Preferences-Keyboard

* Vi tiam devus vidi fenestron "Keyboard Preferences"

* En tiu fenestro, alklaku la langeton "Layouts"

* Alklaku la butonon "Options"

* Alklaku "Compose key position"

* Elektu klavon por la klavo "Compose". Mi elektis "LeftWin" (tio estas la maldesktra klavo kun la simbolo de Vindozo).

Vi tiam povas tajpi la Esperantajn signojn:

LeftWin ^ c → ĉ
LeftWin ^ g → ĝ
LeftWin ^ h → ĥ
LeftWin ^ j → ĵ
LeftWin ^ s → ŝ
LeftWin u u → ŭ

RIMARKO: tio estas 3 premoj de klavoj, ne premu samtempe LefWin kun aliaj klavoj!

Vi povas ankaŭ tajpi aliajn utilajn signojn kiel:

LeftWin < < → «
LeftWin > > → »
LeftWin = C → €
LeftWin - > → →
ktp.

Jen tabelo kun signoj kiun vi povos tajpi:
http://www.hermit.org/Linŭ/ComposeKeys.html

Estus miaopinie bone se klavaroj havus defaŭlte tiun klavon "COMPOSE" anstataŭ 2 neutilajn Vindozajn klavojn.

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-05 18:26:18

Mi pensas ke lernu.net devas korekti malverajn informojn pri linuksa klavaro. Estas maletika.

Mi tajpis novan tekston, sed ili ne ŝanĝis ĝin.Ĉi tie ili havas URLon, por “Ubuntu 7.10 (Gutsy Gibbon)”, malnova sistemo

Idjljo (Montri la profilon) 2010-septembro-06 23:47:21

Via helpon estis tre bona!!!!

Dankon!!!

(Mi uzas linukso Mint Isadora)

Reen al la supro